이것이 중동과 북아프리카의 독재를 비난하던 미국의 민주주의? 뉴욕 월스트리트 점령 시위에서 벌어진 경찰의 폭력.
Cxu cxi tio estas Usona Demokratismo, kiu kondamnis diktatorajn regximojn en Mezoriento kaj NordAfriko? Perforto de policanoj por subpremi okupan manifestacion de Wall-Street en Novjorko.



http://www.universalsubtitles.org/ko/videos/UWvmo0m6gqNZ/

Instalita de Paz

‎2012년 제85차 SAT 대회는 우크라이나 얄타에서 열리네. 제2차 세계대전 중 스탈린, 처칠, 루스벨트가 회담을 가졌던 바로 그곳이다. 2차 대전의 패전국 처리뿐만 아니라 미소의 38도선 분할 점령으로 한반도의 분단이 결정되었던 곳. 크림 반도의 남부 흑해 연안에 자리한 따뜻한 해변 도시. '얄타'라는 이름 자체의 뜻이 해변이다. 대회 기간은 8월 11일부터 18일까지.

La SAT-kongreso 2012(la 85a) okazos en Jalto, Ukrainio. La loko estas tie, kie Stalin, Churchill, Roosevelt havis la Konferencon Jalto dum la 2a mondmilito. En la loko estis decidita ne nur la kontrolo de malvenkontaj landoj de la 2a mondmilito, sed ankaŭ la disiĝo de Koreaduoninsulo fare de dividita okupacio de Usono kaj Sovetio lime latituda linio 38. Varma urbo, kiu situas marbordo de Nigra Maro en la suda parto de Krimeo. La nomo 'Jalto' mem signifas marbordon. La kongresaj tagoj daŭras ekde la 11a ĝis 18a de Aŭgusto.

http://jalto.retejo.info/
Instalita de Paz
영화 "빚의 지배" (러닝타임: 1시간 14분 48초) 그리스가 어떻게 골드만삭스 같은 투기자본의 농간에 부도 위기에 내몰렸는지 잘 보여 주는 영화. 안타깝게도 영문 자막이다.

Filmo "Debtocracy" (spekt-tempo: 1 horo 14 minutoj 48 sekundoj) La filmo tre bone montras, ke kiel Grekio enfalis en krizo de sxtata bankroto pro artifiko de spekul-kapitalo kiel Goldman-sachs. Bedauxrinde la subtitolo estas anglalingva versio.

http://www.youtube.com/watch?v=qKpxPo-lInk

Instalita de Paz

2011 SAT-Fakkunsido

2011/10/12 13:41

2011 SAT-Fakkunsido en Komuna Kongreso de Esperato Inter Japanio-Koreio

 

[Esperanto]

Kio estas SAT? http://www.satesperanto.org

SAT(Sennacieca Asocio Tutmonda) estas la organizaĵo de laboristaj esperantistoj. Ĝi estas asocio, kiu celas faciligi la translingvajn kaj transnaciajn rilatojn inter tiuj homoj, kiuj luktas por mondo sen klasa nek alitipa ekspluatado.

SAT grupigas homojn ĝenerale kun maldekstraj opinioj, el ĉiuj ideologiaj tendencoj, kiuj trovas en komuna agado sian unuon. Krome, SAT estas, laŭ sia nomo, sennacieca, tio estas, tute ne gravas la nacio nek ŝtato al kiu ĝiaj anoj apartenas, kaj la asocio ne havas naciajn filiojn. Ĝi tamen kunlaboras je nacia nivelo kun la t.n. Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEAoj), kiuj informas pri Esperanto kaj zorgas pri ĝia instruado sur diversaj lingvoteritorioj.

Unuvorte, SAT celas per konstanta uzado de Esperanto kaj ĝia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj prijuĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

SAT havas 2 revuojn: 'Sennaciulo' monata gazeto kaj 'Sennacieca Revuo' jara gazeto. En ĝi, vi povas legi interesajn raportojn, artikolojn, eseojn, ktp.

kontakteblaj adresoj: satesperanto@free.fr (SAT oficejo),

tnhryk@pop07.odn.ne.jp (japana peranto de SAT),

paze23@gmail.com (korea peranto de SAT) 

prezento pri SAT-movado en Koreio

- SAT-membroj en Koreio kunlaboras kun Paca Solidareco de Esperanto(PSE)

- Ekde 2005, koreaj SAT-membroj(ĉ. 10) havas kunsidon ĉiu 2 monate.

- Ekde 2006, koreaj SAT-membroj havas neregule kursojn por Esperanto.

- 2007 Decembre Koreaj SAT-membroj organizis Vintran Tendumon(en ĝi ĉ. 40 personoj partoprenis inkluzive japanaj, ganaa amikoj) kun aliaj Esperanto-grupoj en Insulo Ganghwa.

- 2008 Marte kaj Julie Koreaj SAT-membroj partoprenis en aktivado kontraŭ G8 Pinta Konferenco en Hokkajdo, Japanio(kunlaborante kun Libera Esperanto Asocio en Hokkajdo)

- 2009 Decembre Koreaj SAT-membroj organizis Vintran Kunloĝadon(ĉ. 30 personoj partoprenis) por vigligi Esperanto-movadon en Malplena Domo Namsan en Seulo.

- 2010 Marte Koreaj SAT-membroj organizis Aktivistan Kunsidon(ĉ. 40 personoj partoprenis) de Esperanto kontraŭ G20 Pinta Konferenco kun aliaj aktivistoj en Popola Domo.

 

[Japana Lingvo]

SATとは?

SAT()とは Sennacieca Asocio Tutmonda (民性なき全世界協)の略です。

労働的市民のための自的な連携と直接的な交流を

SATの目的は世界の進的な人たちを支援することです。お互いに理解し合い、勉し、人生をよりよいものにし、抑等にしてうために助け合うものです。

SATでは、目的を達成するために、エスぺラント語という合理的に考案された言語を使用します。エスペラント語については 「エスペラントとは?」 のペジから詳しい情報をみてください。活動容:

SATは世界のいろいろな場所で大を開いています。

世界の運動情報や意見交換の場として、SAT機 Sennaciulo (センナツィウ) をほぼ月刊で、Sennacieca Revuo (センナツィエツァレブ) を年刊で行しています。

員住所行し、定期的に更新しています。これはお互いが直接連絡を取り合うのに役立ちます。

またSATでは目的にあった本 (必要にじて書など)や冊子を出版しています。

組織:

SATの組織は民主的な構造になっています。家的な境界には基づいていません。SATは全世界的組織です。SATは家の間にあるのではなく、員の間にあります。Sennacieca (民性なき) といっていますが、これは各員が、ある民族や家を代表したり、その名のもとに集合しているというのではない、という意味です。つまり、民族なり家なり、存の人間の集を超えて、エスペラントを通じて、人間一人一人が結びついていこうという、という個人のあつまりがSATなのです。

SAT自体は、民族をなくそうとはしていません。無民族主義とは違います。員の中には無民族主義を支持する人もいますが、これ自体がSATの目的というのではありません。

SATには、自の傾向や心事を持つグルプがあります。それが frakcio(フラクツィオ:分)です。各地元体との協:言語または地域別にある、複 Laborista Esperanto-Asocio (ラボリスタエスペラントアソツィオ:労働者エスペラント協)は、SATに結び付いてSATを報し、地元の活動との協を助けます。連携:SATはエスペラントを使用する地方の進的組織やほかのエスペラントの組織と協力しています。入するには:エスペラントの習得が必要です。もちろん習の途上という方も迎しています。SATは、員の間で共通の作業語として、エスペラントを使用していることによって全世界的であることが可能なのです。詳細については日本語による取次人までお問い合わせ下さい。

 

[Korea Lingvo]

SAT 무엇인가?

SAT(전세계무민족성협회) 노동자 에스페란티스토들의 가장 중요한 세계 조직이다. 조직은 계급 착취 다른 형태의 착취가 없는 세상을 위해 싸우는 사람들이 나라와 언어를 뛰어 넘어 쉽게 관계를 맺을 있도록 하는 것을 목표로 하고 있다. SAT 함께하는 행동에서 자신들의 통일성을 발견하는 모든 이데올로기적 경향 중에서 좌파적 견해를 가진 사람들을 조직한다. 외에도 SAT 무민족적이라는 자신의 이름처럼 회원들이 속한 민족이나 국가를 중시하지 않으며, 협회 자체의 국가지부도 갖고 있지 않다. 그러나 SAT 에스페란토를 홍보하거나, 다양한 언어가 사용되는 지역에서 에스페란토 교육에 관심을 기울이고 있는 노동자 에스페란토협회(Laboristaj Esperanto-Asocioj-LEAoj) 등과 국가적 수준의 협력을 하고 있다.

한마디로 말해, SAT 지속적인 에스페란토의 사용과 세계적인 사용을 통해 이성적으로 사고할 있는 정신과 비교할 있는 능력을 창조하는 것을 돕고, 개념, 주제, 경향 등을 정확하게 이해하고 판단할 있게 하여 노동자 계급의 해방과 인류를 문명과 문화의 가장 높은 단계로 인도하기 위해 가장 직접적이거나 또는 실현 가능한 방법을 스스로 선택할 있도록 돕는 역할을 하고 있다.

SAT 무민족적 구조의 세계협회이다. 이것은 사람들이 국가 협회 같은 다른 조직을 통하지 않고 개인적으로 직접 가입할 있음을 의미한다. SAT에서는 회원들의 민족에 대한 어떠한 관심도 기울이지 않는다. SAT 구체적으로 다음과 같은 방법으로 자신의 목적을 실현한다. 잡지나 연차 대회에서의 토론, 인터넷을 통한 명부 발송 등등의 방법을 통해 회원들 간의 직접적인 의견 교환을 쉽게 한다. 잡지의 기사들, , 소책자 그리고 광범위한 인터넷 등의 형태로 교육 자료들을 배치한다.

SAT에는 가지 잡지가 있다. 월간지 Sennaciulo(무민족자) 연간지 Sennacieca Revuo(무민족평론)이다. 잡지들에는 흥미로운 기사, 보고서, 에세이 등이 수록되어 있다.

SAT 연락처: satesperanto@free.fr (SAT 사무실),

tnhryk@pop07.odn.ne.jp (SAT 일본 연락 담당자),

paze23@gmail.com (SAT 한국 연락 담당자

한국의 SAT 운동 소개

- 한국의 SAT 회원들은 에스페란토 평화연대와 협력하고 있다.

- 2005년부터 한국의 SAT 회원( 10)들은 2개월마다 정기적인 모임을 개최하고 있다.

- 2006년부터 한국의 SAT 회원들은 비정기적인 에스페란토 강습회를 개최하고 있다.

- 2007 12 한국의 SAT 회원들은 다른 에스페란토 단체들과 함께 강화도에서 겨울 캠프(일본과 가나의 친구들을 포함 40 참가) 개최하였다.

- 2008 3월과 7 한국의 SAT 회원들은 홋카이도 자유 에스페란토 협회와 협력하면서 일본 홋카이도에서 열린 G8 정상회담 반대 활동에 참가하였다.

- 2009 12 한국의 SAT 회원들은 서울 남산 빈집에서 에스페란토 운동 활성화를 위한 겨울 합숙( 30 참가) 진행하였다.

- 2010 3 한국의 SAT 회원들은 다른 활동가들과 함께 민중의 집에서 G20 정상회담 반대를 위한 활동가 모임( 40 참가) 개최하였다.

 


Instalita de Paz

ALVOKO
AL ĈUJ PARTOPRENANTOJ
DE LA KOMUNA KONGRESO

ATOMCENTRALO ESTAS
MALAMIKO DE
MONDA POPOLO

Ĉiuj partoprenantoj de la KOMUNA ESPERANTO-KONGRESO de Koreio kaj Japanio!

Japana socio ricevis afablan helpon de monda popolo kiam grandega tertremo atakis Nordorientan kaj Kantoan regionojn de Japanio en la 11-a de marto ĉi-jare. Ni, membroj de LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO precipe ne forgesas ke multaj civitanoj de Koreio kiel najbaraj amikoj kore kuraĝigas japanan popolon. Ni, membroj de la asocio kore dankas tion.

Sed popolanoj en la damaĝitaj regionoj daŭre suferas. Precipe La akcidento de la Unua atomcentralo de Fukusima ankoraŭ ne finiĝas. Radioaktiva cezio kies duoniĝtempo estas 30 jaroj (post 30 jaroj radioaktiveco apenaŭ malfortiĝas duone, post 60 jaroj kvarone) falis multe sur ĉefe Fukusima, kaj aliaj regionoj de nordorienta parto de Japanio. La vasteco de areo de deviga rifuĝo ĉirkaŭ la atomcentralo estas duona de Tokio aŭ 1.3-obla de Seulo. Cent mil homoj vivas rifuĝante for de la hejmloko.

En norda parto de gubernio Fukusima kie kvankam oni ne rifuĝas devigite, la malpurigado estas severa. En la urbo Fuksima troviĝas radioaktiveco 20-obla de kutima nivelo, ĉe kelkaj lokoj 50-oblaj. Tio signifas saman nivelon kiel administrata areo pri radioaktiveco, ekzemple sama kiel radiografia ĉambro en malsanulejo. La aktivecoj de infanoj ekster domoj estas limigataj pro radioj, ĉar ili havas pli da sentemo de radioaktiveco ol plenkreskuloj.  Nun oni faras operaciojn por malpluigi radioaktivecon en lernejoj, parkoj k.t.p. Sed neniu povas purigi la tutan areon de komunumoj.

 Ne tiel en Fukusima, de loko al loko en Nordorienta regiono en Japanio troviĝas „varmaj lokoj“ kie kvantoj de radioaktiveco estas loke altaj. Oni trovas radioaktivan cezion el terproduktaĵoj, viandoj, eĉ laktoj de lerneja manĝoservo. En diversaj urboj radioaktivaĵoj, kiun pluvakvo portas, akumuliĝas en akvopurigaj stacioj. Kontraŭ tio la urboj ne scias kion fari.

Damaĝoj de radioj ekaperos post 5 aŭ 10 jaroj. Ĉefe infanoj en la lokoj de alta radioaktiveco eble malsanuiĝos de kancero, leŭkemio, kormalsano, k.t.p. En tiu situacio, patrinoj de Fukusima stariĝas por gardi sanon de infanoj, postulas malaltigon de radioaktiveco de lernejoj kaj helpon al rifuĝo. Alie patrinoj en tutlanda Japanio organizas reton kantraŭ malpurigado de manĝaĵoj kaj lernejaj manĝoservoj.


Junuloj saltas straten kriante „Ni ne bezonas atomcentralon!“. Post aprilo preskaŭ ĉiumonate la manifestacioj aperas sur stratoj kaj foje kun pli ol dek mil partoprenantoj. OOE Kenzaburoo, SAKAMOTO Ryuichi kaj aliaj intelektuloj alvokis grandan manifestacion en la 19-a de septembro. Ankaŭ progresaj partianoj kaj laborsindikatanoj partoprenis en tiu manifestacio kiu nombras 60 mil partoprenantojn. Ĉi tiu estas la plej granda manifestacio post 1980-aj jaroj.


Tamen la japana registaro de la komenco de la akcidento, kaŝas informojn pri vastiĝo de radioaktivaj substancoj. Tiel kaj alimaniere, la registaro pligrandigas damaĝojn rezulte. Por la registaro, profito de entreprenistoj pligravas ol popola sano. Nuna japana ĉefministro intencas refunkciigi tutlandajn atomcentralojn kaj daŭre traktadas kun la vjetnama registaro pri eksporto de atomcentralo, kvankam la reala situacio de la akcidento ankoraŭ ne estas klara. Plie ĝi pripensas planon trudi al Mogolio akcepton de neprocedebla radioaktiva rubaĵo kiun atomcentraloj produktas. Japana polico estas pli kaj pli subprema al manifestacioj kontraŭ atomcentralo kaj arestas partoprenantojn de la manifestacioj. En la 11-a de septembro, la policanoj arestas 12 partoprenantojn inter kiuj estas juna esperantisto, kvankam la manifestacio estas tre paca.


Gesamideanoj!

En Three mile (1978), Ĉernobilo (1986) kaj Fukusima, atomcentraloj plurfoje akcidentiĝis serioze dum nur kelkdek jaroj. Homoj ankoraŭ ne povas loĝi ĉirkaŭ Ĉernobilo. Tio estas kvazaŭ “mortanta urbo”. Ankaŭ en Koreio atomcentraloj eblas akcidentiĝi. Se atomcentralo Kori akcidentiĝos, la urboj Busan kaj Fukuoka iĝos “mortantaj urboj”. Jam iu ajn lando en la tuta mondo ne funkciigu atomcentralon.

Potencoj kiuj gajnas monon per atomcentralo –registaroj precipe posedantoj de atombombo kaj internaciaj kapitalegoj havas firman solidarecon internacian. Radioaktiveco pro la akcidento facile flugas tra la landolimo. Pro tio batalo nuligi atomcentralon, liberigi estontecan generacion el grandega ŝuldo ankaŭ devas stari sur internacia popola solidareco.

Al esperantistoj en Koreio kaj Japanio, al monda popolo ni, membroj de la asocio petas ke vi postulu jenajn tri aferojn al japana registaro.

1. Ĉesu subpremon al manifestacioj kontraŭ atomcentralo.

2. Plej eble rapide prenu rimedojn ekzemple esplorojn, montron de informoj, evakuojn de junaj loĝantoj k.t.p. por plej eble malmultigi eksponiĝon de monda popolo, precipe loĝantoj en gubernio Fukusima kaj laboristoj en la atomcentralo.
3. Haltigu kaj nuligu ĉiun atomcentralon en Japanio.

(Kabineto de japana registaro)  http://www.cao.go.jp/goiken.html
(Ministrejo pri Ekonomio, Komerco kaj Industrio)
https://wwws.meti.go.jp/honsho/comment_form/comments_send.htm
(Nacia Polica Buroo)  https://www.npa.go.jp/goiken/

Speciale japanaj esperantistoj havas nune farendan rolon. De la 11-a de marto, popolo kiu loĝas en Japanio spertas historie neordinaran situacion. Por japana esperanta movado estas respondeco raporti sperton kaj konigi timecon de atomcentralo al la mondo. Japanaj esperantistoj dissendu informojn aktive, per brila armilo, Esperanto.

KONTRAŬ ATOMCENTRALO!
NE EKSPORTU ATOMCENTRALON KAJ RADIOAKTIVAN RUBAĴON!
NULIGU ĈIUN ATOMCENTRALON EN LA TUTA MONDO!

La 7-a de oktobro en 2011
LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO
MIYAZAWA Naoto, KASHIMA Juichi

subtenas
NAKAJIMA Masakazu, TOKUNAGA Risa, HUZIMAKI Ken’iti, KAWABATA Erkin, Esaman, Nonomura Yo, KaraAn, Paz, VeraAn, Kenzzang, Sonĝo, OD

에스페란토 대회 참가자에 호소한다 ― 원전은 세계 민중의 적이다!

한일 에스페란토 대회에 모인 여러분!

3월 11일에 일본의 토호쿠・관동지방을 덮친 대지진이 일어났을 때 일본 사회는 세계  사람들의 따뜻한 지원을 받았습니다. 특히 이웃나라인 한국의 많은 사람들로부터 진심으로 응원받은 것을 우리는 잊지 않습니다. 정말로 감사합니다.
그러나 재해지역에서는 사람들의 고난이 아직 계속되고 있습니다. 특히 후쿠시마 제일 원자력 발전소 사고는 아직 끝나지 않았습니다. 이 사고에서는 반감기(방사능이 반으로 감소하는 시간) 30년이라는 세슘(Cesium)이 후쿠시마를 중심으로 동일본에 대량으로 내리 퍼부었습니다. 원전 주변에서 강제 피난 지역의 면적은 도쿄의 약 절반, 서울 특별시의 1.3배나 됩니다. 10만 명의 사람들이 고향을 떠나 피난 생활을 계속하고 있습니다.

피난 지역 밖인 후쿠시마현(福島県) 북부에서도 방사능 오염이 심각하고 후쿠시마시(福島市)에서는 통상의 20배, 장소에 따라서는 50배의 방사능이 검출되고 있습니다. 이것은 방사선 관리 구역, 즉 병원의 X레이실과 같은 레벨입니다. 어른보다 방사선 감수성이 높은 아이들은 야외에서의 활동이 제한되고 있습니다. 학교나 공원의 방사능 제거 공사가 진행되고 있습니다만 지역 전체의 방사능 제거는 불가능에 가까운 일입니다.

후쿠시마 정도는 아니지만 동일본 각지에 “핫 스포트(hot spot)”라고 불리는 국지적으로 방사선량이 많은 지역이 점재하고 있습니다. 농작물이나 고기로부터, 그리고  학교급식 우유로부터 세슘이 검출되고 있습니다. 각지 하수처리장에는 비로 흘러든 방사성 물질이 대량으로 축적되고 지방자치체가 어찌할 바를 모르고 있습니다.
방사능 피해는 5년~10년 후에 나타납니다. 방사선량이 많은 지역에서는 아이를 중심으로 암이나 백혈병, 심장 질환 등의 병이 발생할 가능성이 있습니다. 이러한 사태를 겪고 후쿠시마의 엄마들이 아이들 건강을 지키기 위해 일어서, 학교의 방사능 오염 저감이나 피난 지원 등을 요구하고 있습니다. 또, 전국 각지의 엄마들도 학교급식이나 음식으로부터 방사능 피폭을 막기 위해서 연락 조직을 만들었습니다.

젊은이들이 “이제 원자력 발전은 필요 없다!”라고 외치고 가두에 뛰쳐나왔습니다. 4월 이래 매월 같이 행해지고 있는 데모는 1만 명을 넘기도 합니다. 9월 19일에는 오에 겐자부로(大江健三郎), 사카모토 류이치(坂本龍一)등 지식인의 호소로 진보계 정당, 노동조합도 합류해 6만 명이 데모를 했습니다. 이것은 일본에서는 1980년대 이후, 최대 규모의 데모입니다.

그렇지만 일본 정부는 사고 당초부터 방사능 확산 정보를 은폐하여 피해를 확대시키는 등, 주민의 건강보다 재계의 이익을 지키는 것에 시종일관하고 있습니다. 일본의 현 정권(노다 정권)은 사고 실태 해명도 아직 할 수 없는 단계인데도 전국의 원전을 모두 재가동시키려 하고 있고 베트남으로 원전 수출을 위한 교섭을 계속하고 있습니다. 또 원전으로부터 만들어지는 처리 불가능한 방사성 폐기물을 몽골이 유치하도록 강요할 계획마저 검토하고 있습니다. 원전 반대 데모에 대해서도 경찰이 점차 고압적으로 대응하게 되어, 데모마다 체포된 사람들이 있습니다. 9월 11일에는 평화적인 데모였는데도 12명이 체포되었습니다. 그 안에는 젊은 에스페란티스토도 포함되어 있습니다.

여러분.

쓰리 마일(78년), 체르노빌(86년), 후쿠시마 원전은 단 수십 년 간에 반복해서 큰 사고를 일으켜 왔습니다. 체르노빌 주변은 아직껏 사람이 살 수 없는 “죽음의 마을”입니다. 한국에서도 원전의 큰 사고는 일어날 가능성이 있습니다. 고리 원자력 발전소가 사고를 내면 부산이나 후쿠오카시도 또 “죽음의 마을”이 됩니다. 이제 온 세계 어떤 나라에서도 원전을 계속해서는 안 됩니다.

원전으로 돈을 벌고 있는 세력―핵 보유국을 필두로 하는 각국 정부나 국제적인 대자본은 국제적인 단결을 자랑하고 있습니다. 또 사고로 유출된 방사능도 가볍게 국경을 넘어서 갑니다. 그렇다면 원전을 폐지해 미래 세대를 부채로부터 해방하는 투쟁도 또한 국제적인 민중의 연대 위에 서지 않으면 안 됩니다.
우리는 한국・일본 에스페란티스토 그리고 전 세계 사람들에게 일본 정부에 다음의 세 가지 사항을 요구할 것을 호소합니다.

1. 원전반대 데모 탄압을 즉시 중단할 것.
2. 후쿠시마 현민이나 원전 노동자를 위시하여 세계 사람들의 피폭을 최소한으로 하기 위한 조사・정보공개・피난 등의 대책을 최대한 신속하게 취할 것.
3. 일본의 모든 원전을 정지하고 폐지할 것.

일본정부 내각부 http://www.cao.go.jp/goiken.html
경제 산업부 https://wwws.meti.go.jp/honsho/comment_form/comments_send.htm
경찰청 https://www.npa.go.jp/goiken/

특히 일본의 에스페란티스토들은 지금 짊어져야 하는 역할이 있습니다. 3월 11일 이래, 일본에 사는 우리가 경험하고 있는 것은, 세계사에 남을 비상 사태입니다. 이 경험을 세계의 사람들에게 전해 원자력 발전 사고의 무서움을 알리는 것은, 일본 에스페란토 운동의 중요한 책무입니다. 에스페란토라고 하는 훌륭한 무기를 사용해, 적극적으로 알려 나갑시다.

원전 반대!
원전・핵폐기물 수출 반대!
온 세상의 모든 원전을 폐지하라!

2011년10월7일
홋카이도 자유 에스페란토 협회
미야자와 나오토,  카시마 주이치

참동인
나카지마 마사카즈/토쿠나가 리사/후지마키 켄이치/카와바타 에루킨
/Esaman/노노무라 요 / 카라 안 / 파즈 / 베라 안 / 켄짱 / 꿈이 / 오디

Instalita de Paz

Finfine mi edziĝas en la 24a de Septembro, 2011.

Geedziĝa Invitilo


Ni, du personoj
volas iri saman vivan vojon.
Por bela nova komenco
bonvole apude benu kaj ni sentos grandan plezuron.

Edzo: Hyunsoo Paz Jung
Edzino: Jihye Han

Dato: Je la p.t.m. 2:30 en la 24a(sabato) de Septembro, 2011
Loko: Grand Hall of Wedding

WEDDING INVITATION

저희 두 사람이
사랑과 믿음으로 한 길을 가고자 합니다.
아름다운 시작을 위해 가까이서
축복해 주시면 더없는 기쁨이 되겠습니다.

신랑: 정현수
신부: 한지혜

2011년 9월 24일 토요일 오후 2시 30분
웨딩의전당 그랜드홀 2층 그랜드홀


- 지하철: 2호선, 4호선 사당역 10번 출구 (한국전력, 이수역 방면)
4호선, 7호선 이수역 7번 출구 (사당우체국 방면)

- 버스: [방배경찰서 하차]
파랑 363, 540, 643, 8431, 8541
초록 4212, 4312, 4425, 5524, 5528
빨강 9505

- 문의: 웨딩의전당 그랜드홀 02) 525-3388
(서울시 동작구 사당동 1008-22 2층 그랜드홀)

※ 주차 공간은 충분히 마련되어 있으나 행사당일에는 매우 혼잡합니다.
대중교통을 이용하시면 편리하게 이동하실 수 있습니다.


 

Instalita de Paz

Mi prezentas Pacdeklaron de Nagasako esperantigita de Vastalto

origina pagxo: http://www.vastalto.com/blog/?p=1787

Pacdeklaro de Nagasako, 2011

mardo, 16a de Aŭgusto, 2011

La 9an de aŭgusto, okaze de la memortago por la atombombitaj viktimoj, la urbestro de Nagasako prezentis pacdeklaron, en kiu li aparte menciis la akcidenton de la atomcentralo en Fukuŝimo kaj alvokis la japanan registaron pri ekspluatado de renovigeblaj energioj anstataŭ atomenergio.
Mi tradukis ĝin en Esperanton kaj afiŝis ĉi-sube.
Sentu vin libera plusendi aŭ citi la tradukaĵon, sed nepre kun fontindiko.

Pacdeklaro de Nagasako

En la lasta marto okazis la Granda Orient-Japana Tertremo, kaj tujsekve ni konstreniĝis antaŭ la akcidento de la Atomcentralo de Fukuŝimo I administrata de Tokia Elektra Kompanio (TEPCO). Eksplodoj malkovris reaktorojn sub la libera ĉielo. En la ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj troviĝas neniu loĝanto. Ne estas certe, kiam la loĝantoj, kiuj devis evakuiĝi por eviti radiadon, povos reiri hejmen.
Kiel popolanoj de atombombita nacio, ni laŭte ripetadis la devizon “Ne pluaj hibakŝoj (atombombitoj-postvivantoj)”. Malgraŭ tio, kial ni ankoraŭfoje devas esti minacata per timo al radiado?
Ĉu ni neglektis respekton al la naturo? Ĉu ni tro fidis regkapablon de ni homoj? Ĉu ni deturniĝis de nia respondeco por la estonto? Nun estas la tempo por diskuti radikale kaj elekti, kian socion ni kreu ekde nun.
Kiom ajn longan tempon ni bezonos, estas necese, ke ni antaŭenigu ekspluatadon de renovigeblaj energioj anstataŭ atomenergio por transformi nin en socion bazitan sur pli sekuraj energioj.

Ĝis la akcidento de la atomcentralo en Fukuŝimo, de kiam ni ne scias, multaj homoj kredis la miton pri la sekureco de atomcentraloj.
Kio pri la pli ol 20 000 nukleaj armiloj en la mondo?
Ĉu ni ankaŭ kredas, ke la mondo estas pli sekura danke al malinstiga efiko de nukleaj armiloj? Ĉu ni akceptas senplue la supozon, ke oni neniam uzos nukleajn armilojn? Nun ni vidas, kiel la radioaktivaj substancoj ellasitaj per akcidento el unu sola atomcentralo kaŭzas tre konsiderindan konfuzon en la socio. Do, ni povas klare kompreni, kiel malhumane estas ataki homojn per nukleaj armiloj.

Ni alvokas ĉiujn en la mondo imagi al si, kiel terure estos, se super niaj urboj eksplodos nuklea armilo plurcentoble pli potenca ol la atombomboj uzitaj en Hiroŝimo kaj Nagasako. Intensaj varmoradioj fandos homojn kaj ĉion alian. Hororiga eksploda ventego forblovos kaj dispremos konstruaĵojn. Nekalkuleblaj kadavroj nigre bruligitaj estos disĵetitaj sur la ruinoj. Iuj homoj kuŝos inter vivo kaj morto. Iuj homoj suferos pro vundiĝo. Eĉ se troviĝos postvivantoj, intensa radioaktiveco malhelpos ajnajn savagadojn. Radioaktivaj substancoj forflugos per ventoj, disvastiĝos malproksimen kaj kaŭzos vastaskalan malpurigon de la terglobo. Kaj dum sekvaj kelkdek jaroj tio estigos suferantoj de postefikoj de radiado.
Ni devas neniam lasi estontajn generaciojn sperti tiajn doloregojn. Ni neniam bezonas nukleajn armilojn. Nenia kialo pravigas la homaron posedi nukleajn armilojn.

En aprilo 2009, la usona prezidanto Barack Obama [Barak Obama] diris en sia parolado en Prago, Ĉeĥio, ke Usono celos la mondon sen nukleaj armiloj. Pro tiu konkreta celo prezentita de la plej potenca ŝtato kun nukleaj armiloj leviĝis multaj esperoj tra la tuta mondo. Dum kelkaj pozitivaj rezultoj estis atingitaj, ekzemple la konkludo de la kontrakto inter Usono kaj Rusio pri malpliigo de nukleaj armiloj, ni ne vidis signifan progreson de tiam. Kontraŭe troviĝas tia malprogresa tendenco, kiel novaj efektivigoj de nukleaj eksperimentoj per simulado.
Ni alvokas Prezidanton Obama montri gvidantecon por realigi “la mondon sen nukleaj armiloj”, kaj ne trompi la esperojn de la homoj en la atombombitaj urboj kaj en la tuta mondo.
Estas jam tempo por la internacia socio, inkluzive de tiaj ŝtatoj kun nukleaj armiloj, kiaj Usono, Rusio, Britio, Francio kaj Ĉinio, komenci penadojn por konkludi la Konvencion pri nukleaj armiloj (NWC), kiu celas kompletan nuligon de ĉiuj nukleaj armiloj. La japana registaro, kiel la registaro de la atombombita nacio, devas forte antaŭenpuŝi tiajn penadojn.
Ni ripete alvokas la japanan registaron agi konforme al la ideoj de paco kaj militrezigno preskribitaj en la Japana Konstitucio. La registaro devas labori por leĝigo de “la Tri ne-nukleaj principoj” kaj por establo de “Nordorientazia zono libera de nukleaj armiloj”, kiu sennukleigos Japanion, Sud-Koreion kaj Nord-Koreion. Ni petas la japanan registaron pliampleksigi asistadon al maljuniĝantaj atombombitoj-postvivantoj laŭ la reala stato.
Ĉi-jare la urbo Nagasako, kunlabore kun Unuiĝintaj Nacioj, la japana registaro kaj la urbo Hiroŝimo, en la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj ĉe Ĝenevo ekspozicios materialojn, kiuj montras katastrofajn scenojn de la atombombadoj. Ni esperas, ke multaj homoj en la mondo eksciu teruron kaj kruelecon de la ruinigo per la atombomboj.
Ni petas tiujn, kiuj celas “mondon sen nukleaj armiloj”, organizi en sia urbo ekspozicieton pri la atombombadoj kunlabore kun la urbo Nagasako, aŭ ekspozicii fotografiajn panelojn pri la atombombadoj sur stratoj tra la tuta mondo. Ni esperas, ke vi, kune kun homoj el la atombombitaj urboj, pligrandigu la rondon de paco por ke homoj povu vivi kiel vera homo.

La 9-an de aŭgusto en 1945, je 11:02 atm., Nagasako estis ruinigita per atombombo. El la ruinoj ni releviĝis kiel urbo de paco. Ni esperas, ke homoj en Fukuŝimo ne rezignu esperon, kaj ke homoj en la damaĝitaj regionoj de Orienta Japanio sciu, ke la tuta mondo subtenas vin. Ni elkore deziras, ke la damaĝitaj regionoj releviĝu kaj ke la akcidento de la atomcentralo estu reordigita kiel eble plej baldaŭ.
Ni eldiras nian sinceran kondolencon pri la viktimoj de la atombomboj kaj la Granda Orient-Japana Tertremo, kaj deklaras, ke ni daŭrigos apelacion al la mondo por la kompleta nuligo de nukleaj armiloj kunlabore kun la urbo Hiroŝimo.

TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako
la 9a de aŭgusto, 2011

(Esperantigita de Vastalto)

Vi povas legi la originalan japanan tekston ĉi tie.

Instalita de Paz

에스페란토 초급 강좌

 | Kurso
2011/08/12 13:29


안녕하십니까?

어느 나라에도 속하지 않는, 강대국의 민족어가 아닌 언어가 현재 페이스북이나 트위터에서 각광 받으며 개인 네트워크로 활용되고 있다는 사실을 아십니까?

그들은 에스페란토로 정보를 소통하고 연대하면서 영어 인터넷을 기반으로 하는 세상에 다른 세상이 있다는 것을 증명하고 있습니다.

물론 제국주의 민족어인 영어가 판치는 세상에 평화의 언어 에스페란토로의 소통은 작은 부분에 지나지 않습니다만 저희 에스페란토 평화연대에서는 에스페란토를 배우고자 하는 단체를 지원/연대하여 평화의 언어 에스페란토 강습과 소개를 다양하게 진행한 바 있습니다.

에스페란토 평화연대는

2011년 새롭게 터전을 마련하여 에스페란토를 배우고자 하는 개인들을 대상으로 3개월 간 강습을 진행 합니다. 많은 분들의 참여와 홍보 부탁드립니다.

● 강습 일시 : 2011년 8월 23일부터 -10월 23일 (3개월)

● 요일 및 시간 : 매주 화, 수 늦은 8시

● 장소 : 에스페란토 평화연대 사무실 (신촌 전철역 4번 출구 3분 거리)

● 강습료 : 사회단체 회원 무료 그 외 각자 재량껏 ( 단 다양한 교재가 배포되오니 교재료로 사전에 매달 3만원씩 받습니다)

● 특전 : 1) 수료 후 에스페란토 평화연대 세미나 팀 합류 (일주일에 매주 1회)

2) 에스페란토 평화연대 정회원 가입

3) 우수 수료자에 에스페란토 관련 도서 증정

또한 강습기간에 재미있는 특강도 있습니다.

1. 에스페란토로 개인 네트워크 만들기

- 세상에는 다양한 부류의 사람들과 넘쳐나는 정보가 있습니다. 하지만 우리가 자신들과 맞는 사람들과 정보를 나누면서 친구가 된다면 이보다 즐거운 교류가 없을 것입니다.

2. 음악/노래를 통한 에스페란토 배우기 (통합 예술의 사례를 중심으로 에스페란토 특강)

3. 외국 에스페란티스토 초청 강연 (강습기간에 멀리 남미와 타국에서 여러분과 친구가 되기 위해 올 것입니다)

● 연락처 : 카라 010-9876-8768 kara12345@gmail.com

● 오시는 길 : 신촌 전철역 4번 출구 3분 거리 아트레온 옆

르메이에르 3차 1712호 에스페란토 평화연대

Instalita de Paz


La Homo estas sur 35 Metroj Alta Ŝarĝlevilo 

Lasta vintro estis severe malvarma pli ol iu ajn vintro pro centjare veninta malvarmeco. En la 6a de Januaro, tagiĝe unu virino 52 jaraĝa grimpis sur 35 metroj alta ŝarĝlevilo.
Ŝi estas la verkisto Kim Ĝinsuk, kiu estas verkinto de la plej multe vendita libro "La Arbo de Salo-Floro". Infantempe ŝi devis ĉesi sian studadon pro malriĉeco kaj estis vicstevardino de aŭtobuso, laboristino, la unua veldistino en Koreio, laboristo en Hanĵin Peza Industrio, gvidistino de Korea Konfederacio de Laboristaj Sindikatoj kiel aktivulo de demokrata laborista sindikato. Ŝi maldungiĝis en 1986 pro aktivo en laborista sindikato kiel la unua veldistino en Hanĵin Peza Industrio ekde 1981. Poste ŝi vivis dum 20 jarojn kiel maldungito. Ŝi sidstrikas sur alta 'la 85a ŝarĝlevilo' pli ol 200 tagoj postulante nuligon de laboristaj maldungigoj fare de Hanĵin Peza Industrio. La 85a ŝarĝlevilo estas la loko, kie restas rankoro de ĉefo de laborsindikato de Hanĵin Peza Industrio Kim Ĝuik, kiu sinpendigis postulante nuligon de maldungigo dum 129 tagoj en 2003. La gvidistino Kim Ĝinsuk promesis komencante sidstrikon, ke ŝi devu nuligon de maldungigo kaj vivante malleviĝos sub la ŝarĝlevilo.


Maljusta Maldungigo de Hanĵin Peza Industrio, kiu asignis 17.4 miliardajn ŭonojn da Akcio al Akciuloj

La incidento de Hanĵin Peza Industrio komencis pro maldungigo de 400 produktantaj laboristoj el Jeongdo-Ŝipkonstruejo en la Decembro, 2010. La cifero de maldungitoj estas kvinono de la tuta laboristo.
Hanĵin Peza Industrio estis establita en 1937 kaj en tie produktantaj laboristoj dum 73 jaroj faris soklon de Korea Ŝipkonstrua Industrio. Tamen ili suferis pro skuado de dungiĝeco kaj reduktado de salajro. Ekde 2009 pro komerca restruktigo jam ĉirkaŭ 600 produktantaj laboristoj, oficistoj, projektaj laboristoj estis forpelitaj el Hanĵin Peza Industrio en la komenco de 2010. La entrepreno insistis, ke dum 3 jaroj ĝi ne ricevis mendon eĉ unu ŝipon, kaj decidis maldungigon de pli 400 produktantaj laboristoj en la 15a de Decembro, 2010. Dum lastaj 2 jaroj inkluzive neregulaj laboristoj ĉirkaŭ 3 mil laboristoj estis maldungitaj. La entrepreno asignis pli ol 17.4 miliardajn ŭonojn da akcio al akciuloj posttago de sciigo de maldungigo kaj eĉ levis averaĝan salajron de estraranoj de entrepreno pli ol cent milionajn ŭonojn. Pri ĉi tio eĉ la registaro kaj registara partio kritikis, ke la morala hazardo troiĝis.


‘La Espera Buso' tutlandigis batalon de Kim Ĝinsuk

La superhomeca sidstriko sur ŝarĝlevilo daŭris ĉirkaŭ duonjaro postulanta nuligon de maldungigo. Kaj diversaj ŝtupaj solidarecaj personoj el diversaj urboj vizitis al suda parto de Koreio, Busan por esprimi siajn subtenojn kaj soldarecojn. Inter ili inkluzivis fama aktorino en filmo kaj TV dramo Kim Jeoĝin. Precipe Kim Jeoĝin komunikis kun Kim Ĝinsuk per Tŭitero kaj helpis vaste sciigi la batalon per Socia Reta Servo. La batalo de Kin Ĝinsuk estis prezentita sur 'Le Monde', kaj ankaŭ mondfama progresema inteligentulo Noam Chomsky sendis solidarecan mesaĝon.
La 1a Espera Buso levis solecan batalon de Kim Ĝinsuk al nova etapo. Memvola solidareco de popolo pligrandigis skalon de la 2a Espera Buso en la 9a de Julio(la 185a tago ekde la sidstriko sur ŝarĝlevilo), do ĉirkaŭ 10 mil subtenantoj kolektiĝis el tutlando. En la 30a de Julio pligrande ĉirkaŭ 20 mil personoj kolektiĝis per la 3a Espera Buso.
Ili parolas, ke ili solidaras rigardante apenaŭ penditajn laboristajn rajtojn sur 35 metroj alta ŝarĝlevilo, la neregulecon de la dungado kaj grandskalan maldungigon en Koreio kiel siaj propraj problemoj. Nu, la nomo Kim Ĝinsuk fariĝis la nomo de tuta korea laboristo kaj la 85a ŝarĝlevilo fariĝis kiel la lasta bastiono por akiri laboristajn civitanecajn rajtojn.

Skribinto: Tom / Helpinto: Chang Woo Lee / Tradukinto: Paz

Fotoj
사진

- fotoj de La 1a Espera Buso 1차 희망버스 사진
http://jinbocolor.tv/182633

- fotoj de festivalo de La 2a Espera Buso ĉe placo de la Busan fervoja stacidomo 2차 희망버스 부산역 광장 문화제 모습
http://media.daum.net/society/others/view.html?cateid=1067&newsid=20110709211004917&p=yonhap

- filmeto pri Espera Buso(ekde 2a ĝis antaŭ 3a) 희망버스 관련 영상(2차부터 3차 이전까지)
http://tvpot.daum.net/v/34604056?lu=flvPlayer_out

- fotoj de larmiga likvaĵo pafita de policanoj 최루액 살포 사진
http://www.wikitree.co.kr/main/news_view.php?id=39393&fbook=1
http://media.daum.net/society/others/view.html?cateid=1067&newsid=20110710044608609&p=newsis

- fotoj de la 2a Espera Buso 2차 희망버스 사진들
http://bbs1.agora.media.daum.net/gaia/do/debate/read?bbsId=D003&articleId=4423076&srchid=IIMEz07C000

- La danĝero de 'cancerigpova materialo' disĵetita de policanoj(fotoj kaj informo pri cancerigpova materialo) 경찰이 뿌린 '발암추정물질' 위험성(사진과 발암 물질에 대한 정보)
http://www.wikitree.co.kr/main/news_view.php?id=39438&fbook=1

- policanoj elverŝis larmigan likvaĵon sur strato 경찰, 최루액 거리에 버려
http://www.wikitree.co.kr/main/news_view.php?id=39361&fbook=1

- ŝarĝlevilo kaj foto de Kim Ĝinsuk 크레인 및 김진숙 사진
http://www.ohmynews.com/NWS_Web/View/at_pg.aspx?CNTN_CD=A0001593961

Filmetoj
동영상

- en la 10a de Junio(la antaŭa tago de atingo de la 1a Espera Buso), gengsteroj dungita de entrepreno perfortas(sindikatano filmis kaj Color TV redaktis)  6월 10일(1차 희망버스 오기 하루전), 용역 깡패들에 의한 침탈 및 폭력 장면(조합원이 촬영하고 칼라TV가 편집)
http://www.youtube.com/watch?v=q9aJvQyPWz4&feature=youtu.be

- en la 27a de Junio, la sindikatanoj antaŭ forpelitaj fare de gengsteroj dungita de entrepreno. la sindikatanoj ligis sin kun ŝarĝlevilo per laĉo por gardi Kin Ĝinsuk 6월 27일, 용역 깡패들에 의해 끌려 나오기 전의 조합원들. 김진숙을 지키기 위해 크레인에 올라 끈으로 자신의 몸과 크레인을 묶고 있는 장면
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=drLlFmEu2KU

- Skizo de La 2a Esperan Buso 2차 희망버스 전체 스케치
http://www.youtube.com/watch?feature=share&v=C5flIFI26bk

- La 2a Espera Buso, policana perforto apud Bongraedong Kruciĝvojo 2차 희망버스 현장, 봉래동교차로 앞 경찰의 폭력
http://www.plogtv.net/55
http://www.ohmynews.com/NWS_Web/View/mov_pg.aspx?cntn_cd=ME000066167
http://www.jinsuk85.org/?p=1173

- La solidareca mesaĝo por subteni batalon de laboristoj de Hanĵin el tuta mondo 한진 투쟁을 지지하기 위해 전 세계에서 보낸 연대의 메시지
http://www.youtube.com/watch?v=wU5AAXylIPY&feature=share

Eksterlanda Amaskomunikila Raporto
외국 언론 보도

- CNN
http://www.cnn.com/2011/WORLD/asiapcf/07/11/south.korea.demonstration/index.html?iref=allsearch

- 로이터통신(Reuters)
http://www.reuters.com/article/2011/07/12/hold-korea-labour-idUSL3E7IB0VR20110712

- 알자지라(Al Jazeera)
http://www.youtube.com/watch?v=cceCcIRyGz0&feature=player_embedded

- 노암 촘스키가 보낸 연대 메시지(Solidareca mesaĝo de Noam Chomsky)
http://www.wikitree.co.kr/main/news_view.php?id=39189&fbook=1


고공 35m 크레인 위에 사람이 있다

100년만에 찾아온 추위에 어느 해보다 혹독하게 추웠던 지난겨울이었다. 1월 6일 새벽 52세의 한 여성이 35m 높이의 크레인위에 올랐다.
그녀는 “소금꽃 나무“라는 베스트셀러 책의 저자인 김진숙이다. 어린 시절 가난으로 학업을 포기해야 했고 버스 승무보조원, 여공, 한국 제1호 용접공이었고 한진중공업 노동자였으며 민주노총부산본부 지도위원으로서 민주노조운동가이기도 하다. 1981년 한진중공업 최초의 여성 용접공 출신으로 노동조합 활동 때문에 1986년 해고된 뒤 20년을 해고자 신분으로 살아온 그는 한진중공업 정리해고 철회를 요구하며 200일 넘게 '85호 크레인'에서 고공농성을 펼치고 있다. 85호 크레인은 2003년 129일간 정리해고 철회를 요구하며 싸우다 크레인 조종실에서 목을 매 스스로 목숨을 끊은 김주익 지회장의 한이 서린 곳이기도 하다. 김진숙위원은 크레인 농성에 돌입하면서 정리해고를 철회시켜 김주익씨의 영혼을 안고 살아서 내려오겠다고 약속했다.

174억 주식 배당한 한진중공업의 부당한 정리해고

한진중공업의 사태는 지난해 12월 영도조선소 생산직 직원 400명이 정리 해고되면서 시작되었다. 전체 직원 2천 여 명 중 5분의 1에 해당하는 숫자이다.
1937년 설립되어 73년 동안 한국조선산업의 주춧돌을 만들어온 한진중공업 생산직노동자들은 2009년부터 고용불안과 임금삭감에 시달려왔다. 2009년부터 시작된 구조조정으로 이미 2010년 초 600여명의 생산직노동자들과 사무관리직, 설계노동자들이 한진중공업에서 쫓겨났다. 2010년 12월 15일, 회사는 지난 3년간 단 한 척도 수주하지 못했다며 생산직 노동자 400명에 대해 추가적인 정리해고를 단행하였다. 지난 2년간 비정규직까지 포함하면 약 3천명을 해고시킨 것이다. 회사는 정리해고 통보 다음날 174억 이상을 주주들에게 배당하였으며 회사 임원들의 평균 급여마저 1억 원 이상 인상시켰다. 이에 대해 정부 여당조차도 도덕적 해이가 도를 넘어섰다고 비판했다.

‘희망버스’가 김진숙의 투쟁을 전국화시키다

정리해고 철회를 요구하는 김진숙 위원의 초인적인 크레인 농성이 반 년 가까이 진행되자 지난 6월 11일 이 투쟁에 연대하려는 각계각층의 사람들이 이 도시, 저 도시에서 ‘희망버스’를 타고 한국의 남단 부산 영도까지 지지와 연대의 의사를 보여주기 위해 방문했다. 이 중에는 영화배우이자 TV연속극에 출연하고 있는 배우 김여진 씨 등도 포함되어 있었다. 특히 김여진 씨는 김진숙위원과 트위터를 통해 소통하며 SNS를 통해 이 투쟁을 널리 알리는데 결정적인 기여를 했다. 김진숙의 투쟁은 ‘르몽드’지에 소개되기도 했고, 세계적인 진보 지식인 노암 촘스키 씨도 연대의 메시지를 보내오기도 했다.
1차 희망버스는 김진숙의 외로운 투쟁을 새로운 단계로 끌어올렸다. 이들의 자발적인 연대는 크레인 농성 185일째가 되는 7월9일 전국에서 1만여명의 지지자를 모은 2차 희망버스로 규모가 커졌고, 7월 30일 2만여명이 모이는 3차 희망버스로 급속히 확대되었다.
이들은 35미터 고공의 크레인 끝에 노동인권이 힘겹게 매어달려 있는 것을 자신의 문제로, 한국에서 급격히 확대된 비정규직 문제, 대량 정리해고 문제를 자신의 문제로 여기고 연대하고 있다고 말한다. 이제 김진숙이라는 이름은 한국 노동자 전체의 이름이 되었고, 85크레인은 노동의 시민권 쟁취를 위한 마지막 보루가 되었다.

글쓴이 : Tom / 도움 : Chang Woo Lee / 번역 : Paz

Instalita de Paz

Manifesto por la konscienc-libereco

 

La Homaro ekestis origine libera.

La naturo kreis nek titolojn, nek religiojn, nek Ekleziojn, nek cenzuron, nek proprieton.

La Homaro mem konstruiĝis el la prahistorio, laŭ longa batalo kontraŭ la teruraj tumultoj de la planedo, kiujn ĝi nek konis nek komprenis.

Iom post iom eskapante el trudoj kaj malhelpoj kiujn la Homaro mem kreis, tiu ĉi devis por si mem firmigi siajn rajtojn.

La rajtoj de la Homaro nek firmiĝis nek akiriĝis kontraŭ aliaj supozataj « rajtoj », el nekonata deveno.

Ili ekzistas tial ke la Homaro ekzistas.

La rajtoj de la Homaro estas « evidentaĵoj en si mem »

La unua de tiuj rajtoj, la unua de tiuj liberecoj estas la rajto libere pensi.

Tiu unua kaj fundamenta libereco nomiĝas konscienc-libereco.

Fakte, antaŭas la Ekleziojn la Homaro.

Fakte, superas la Ekleziojn la Homaro.

Dioj, Eklezioj, superstiĉoj, dogmoj estas nenio alia krom homaj kreaĵoj.

 

Ĉiam pli da konscienco

 

« Pli da klereco ! »

Jarcentojn poste, ni volonte subskribus tiun frazon de Goethe.

La konscienc-libereco, estas la libereco de la Homaro ekzameni kaj sin ekzameni.

La Homaro estas erariva kaj perfektebla ĉar dotita je racio, do je kapablo kritiki.

Kion faris la Homaro, tion ĝi povas malfari.

La sinsekvaj generacioj ne povas resti eterne malliberaj.

Male al la Eklezioj, la Homaro libera kaj konscia rifuzis, rifuzas kaj rifuzos la ne-erarivon.

Kio veras por la Papoj ne veras por la homoj.

La Homaro estas perfektebla, kio signifas ke ĝi povas korekti sin kaj sin plibonigi ; ĝi enkalkulas la paradizon nek kiel kulpan kaj finiĝintan pasinton, nek kiel neatingeblan kaj mitan futuron, sed kiel ĉiutagan agon, eblan dank’ al la konscienc-libereco.

Direblas post Protagoras ke « la homo estas la kriterio de ĉio alia »

La homa genio estas senlima. Kapabla disigi la plej malgrandan ĉelon de la Universo, ĝi kapablas ankaŭ modifi sian propran strukturon, konkeri planedojn, studi la devenon de la mondo kaj pripensi sian propran futuron.

Ĝi bedaŭrinde estas kapabla programi sian propran detruon.

La destino de La Homaro estas la projekto de la Homaro kaj Prométhée, la ribelema, pravis depreni la fajron de tiuj kiuj ĝin posedis laŭ la Mitologio por ĝin doni al la homoj. Li estas metaforo de La Homaro batalanta por sia emancipiĝo.

Asertante la konscienc-liberecon, kio estas nenio alia krom la libereco de la Homaro, la Homaro ĉiam renkontis la religiajn dogmojn.

Ĉiufoje kiam la Homaro progresis, sendepende de la maniero, kaj kiam ĝi asertis siajn rajtojn, la Eklezioj ĝin kondamnis.

 

La Historio

 

La listo de la martiroj kaj herooj de la konscienc-libereco evidente superas la mallongan reelvokon tie ĉi fareblan.

Socrate, estis kondamnita je venenigo ĉar li preskribis ke la junularo pripensu per si mem.

La filozofo de la Sorbonne, Abélard, estis stumpigita ĉar li konjektis ke lia propra opinio samvaloris kiel tiu de la « pastroj ».

La sciencisto Galilée estis kondamnita ĉar li profesis asertojn ne konformajn al la Biblio sed deduktitajn de liaj propraj studoj.

Estis same pri Etienne Dolet, Giordano Bruno, Michel Servet., Vanino Vanini kaj multaj aliaj.

Kiam la unua teksto en Okcidento oficialiganta rajtojn (la « Magna Carta » en Anglujo en 1215) estis redaktita, la ĉefepiskopo de Canterbery Langton kiu subtenis ĝin, estis eksigita de la Papo.

La deklaracio de la Rajtoj de la Homo kaj de la Civitano en 1789, en Francujo, estis kondamnita de la Papo.

Charles Bradlaugh, demokrate elektita en la Parlamento de Westminster en 1880, devis longe batali por havi la rajton kunsidi en la Parlamento sen esti devigata ĵuri fidon al la anglikana religio.

La pedagogo kaj liberpensulo de Hispanujo Francisco Ferrer i Guardia estis mortpafita en 1907 je la postulo de la katolika hierarkio.

La liberpensulo kaj liberviva kavaliro de la Barre estis mortigita laŭ ordono de la Eklezio kaj la gvidanto de la germana Liber-Penso, Max Sievers estis mortigita en Hambourg en 1943 de la nazioj.

La listo ja estas longa …

Ĝi atestas la nelacigeblan batalon inter la dogmo kaj la konscienc-libereco.

 

Niaepoke

 

Ĉiu homo konstatas ke la Eklezioj plu bridas kaj persekutas la konsciencojn. La Eklezioj ne ŝanĝiĝis.

Ekzemple, en Pakistano, la Doktoro Younus Shaikh, akuzita pro blasfemo estis kondamnita al morto en 2001 antaŭ ol havi la eblecon rifuĝi en Eŭropo post internacia kampanjo de solidareco. Li pasigis pli ol tri jarojn en la t.n. morto-koridoro.

En Niĝerio, la aktivulo Leo Igwe plurfoje estis arestita kaj malmilde traktata de la polico ĉar li defendis homojn akuzitajn pro « sorĉado ». Li estis liberigita en januaro 2011, post du tagoj de karcero, sekve de internacia kampanjo favore al li.

La itala juĝisto Luigi Tosti senĉese batalas por retrovi ĉiujn siajn rajtojn post sia forvokado ĉar li rifuzis prezidi seancon en justica ĉambro ornamita de krucifikso.

La « Granda ĉambro » apelacia de la Eŭropea Korto de Homaj Rajtoj, alvokita de la registaro de Berlusconi, ĵus pravigis, la 18an de marto 2011, la italan Ŝtaton kiu decidis plu trudi krucifiksojn en la lernejoj de la duoninsulo (afero nomata « Lautsi »).

Ekzistas ja aliaj ekzemploj, inter kiuj la freŝdata detruo de artaĵoj en Avignon en Francujo, fare de katolika atak-taĉmento, ĉar taksataj « blasfemaj ».

 

Akiri, defendi aŭ restarigi la konscienc-liberecon

 

Same kiel ĉiu rajto, la konscienc-libereco aperu en la tekstoj, ĉu tiuj estas Deklaracioj, Konstitucioj, Leĝoj aŭ juraj dokumentoj.

En iuj landoj, tiaj tekstoj ekzistas. Temas pri la Unua amendo de la Konstitucio de Usono : « La Kongres-ĉambro faru neniun leĝon kiu elmontros preferon al iu religio aŭ malpermeson de libera kredo, limigante la liberecon de esprimo, la liberecon de informado aŭ la rajton de la civitanoj sin paceme kuniĝi kaj sendi peticiojn al la Ŝtato por ricevi riparon de damaĝoj. » (1791), pri la Leĝo de Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato en Francujo (1905) « La Respubliko agnoskas, salajras kaj permonas neniun kulton. Konsekvence, ekde la 1a de januaro post la promulgado de ĉi tiu leĝo, estu forstrekitaj de la buĝetoj de la Ŝtato, de la departementoj kaj de la komunumoj, ĉiuj elspezoj koncernantaj la praktikon de la kultoj », de la 3a artikolo de la Konstitucio de Meksikio (1917) « neniu akiro, neniu posedo, neniu administrado de konstruaĵaj bienoj por la Eklezio, neniu jura statuso por la Eklezio », de Portugalujo, de la revolucia Rusujo en 1917, de la konstitucia referendumo en Bolivio (2009), de la « provizora » Konstitucio de Nepalo (2007), inter aliaj.

Ne estas superflue rememorigi ke tiuj tekstoj ofte estas malbone respektataj kaj ke ilin defendi aŭ restarigi estas necese ; ekzemple, en Francujo ĉiuj registaroj depost la registaro de Vichy malobeis la leĝon pri Disigo.

Tial ni laŭdas ĉiujn batalojn kiuj celas konscienc-liberecon, inter kiuj la freŝdatan abolon de la blasfem-delikto en Britujo. En Polando, en marto 2010, la episkopa magazino Gosc Niedzielny kaj la Ĉefepiskopejo de Katowice estis kondamnitaj ĉar ili komparis la feministon Alicja Tysiac kun naziaj krimuloj. Aliaj ekzemploj de venkoj estas konataj.

Ni laŭdas la kontraŭklericalajn manifestaciojn en Polando, en Italujo ; ni laŭdas la dekojn de miloj de personoj defilantaj sur la stratoj de Beyrouth au Libano por diri « La laikeco estas la solvo », en lando kie la sistemo esta kompleksa mikso de povo-partigo bazita sur komunumaj kvotoj ; la miloj de manifestaciantoj en Tunizio alproprigantaj la sloganon « Laikeco = libereco kaj tolero », « por Laika Tunizio » ; la miloj da manifestaciantoj en Londono défilantaj okaze de la vizito de la estro de la katolika Eklezio por diri « Make the Pope pay » ; la laikaj manifestaciantoj en Hispanujo …

Sub ĉiuj latitudoj, sur ĉiuj kontinentoj, varias la formo sed samas la esenco : postulo de la konscienc-libereco !

Ni agadas por abrogacio de ĉiuj Konkordatoj, kontraŭ ĉiu religia milito kaj kontraŭ ĉiu « civilizada konflikto »

 

Pripensoj

 

Niaj tradicioj kaj niaj bataloj, inkludante la mociojn kaj rezolucioj de la monda Kongreso de la Liber-Penso en Romo en 1904, estas la pruvo kaj la promeso de niaj engaĝoj.

En la tradicio de la monda Kongreso de Romo en 1904, la ĉeestantoj aŭ anstataŭatoj de la monda Kongreso de Oslo la 12an de aŭgusto 2011, fandante la AILP (Asocio Internacia de la Liber-Penso) decidas initi du kampanjojn, nome por la vereco pri financado de la religioj kaj por la justeco al la viktimoj de la Eklezioj.

Ĉar ni estas favoraj al la konscienc-libereco, kio implicas la Disigon de la Eklezioj kaj de la Ŝtato, ni volas ke la financado de la religioj estu klara, tiu « ekonomio malhela » kiu debetas la budĝetojn de la Ŝtatoj malprofite al la Sano, al la Instruado, profite nur al tiuj kiuj sin mem kvalifikas « spiritaj »

Ni volas justecon por la viktimoj de la Eklezioj.

Justeco ne estas pento.

Pento estas religia koncepto kiu koncernas nur la Ekleziojn, kiuj sin mem lokas super la homaj leĝoj.

Ni volas la justecon, kio implicas, kaze de konviktita kulpo, punojn, inkluzive jurajn, financajn kaj moralajn.

Justecon por la viktimoj de seks-atencoj fare de Eklezioj; kiuj ŝajne estas institucio ene de Institucio.

Justecon por la viktimoj de la diskriminacioj, de la Kvara Konsilio de Latran en 1215, kondamnanta la judojn al surmeto de specifa tol-peco, de la Inkvizicioj kontraŭ la judoj, la musulmanoj aŭ « herezuloj ».

Justecon por la popoloj koloniitaj kaj « evangelizitaj », senigitaj je siaj rajtoj kaj je siaj teroj en Afriko, en Azio, en Latina Ameriko, en Norda Ameriko. Laŭ la paroloj de J. Kenyatta « Kiam la Blankuloj venis en Afrikon, ni posedis la terojn kaj ili havis la Biblion. Ili instruis nin kiel preĝi kun fermitaj okuloj : kiam ni malfermis la okulojn, la Blankuloj posedis la terojn kaj ni havis la Biblion. »

Ni volas la plenan liberecon de la scienca esplorado, respekte al ĉies konscienco.

Ni volas la rajton por virinoj disponi sian korpon.

Ni volas la plenan disigon de la instruado kaj de la religio. Liberecon al la familioj instrui kion ili opinias bona al siaj infanoj, sed tio povas esti la tasko nur de la publika Instruado.

Ni ne riproĉas la homojn pri iliaj opinioj.

Ni riproĉas la instituciojn ke ili trudas opiniojn.

 

 

Perspektivoj

 

Ni, ĉeestantoj aŭ anstataŭatoj ĉe la monda Kongreso de la Liberpenso en Oslo, konfrontataj, same pro niaj studoj kaj pro la situacio pri la esenca problemo de la konscienc-libereco, sen emo anstataŭi iujn ajn asociojn kaj organizaĵojn, ĉu naciajn ĉu internaciajn, asertas :

         - la konscienc-libereco estas konstitua elemento de la demokrateco

         - la konscienc-libereco estas konstitua elemento de la Homaro

Ni ĵuras :

         - defendi ĉie kaj por ĉiuj tiun liberecon

         - frate kaj solene elmontri nian solidarecon al ĉiuj persekutataj aŭ persekuteblaj pro siaj opinioj.

         - proponi al ĉiuj kiuj rekonas sian opinion en tiu Manifesto ke ili sin kunigos al tiu batalo.

 

Tiu Manifesto estas submetita al diskuto kaj estos proponata je baloto dum la tutmonda Kongreso de la Liberpenso en Oslo, kiu okazos la 10an de aŭgusto 2011. Tiu tutmonda Kongreso planas refondi Internacian Asocion de la Liberpenso.

 

 

Unuaj subskribintoj :

- Arias José, franca liberpensulo, fondinta membro de CILALP.

- Ayache Sam, franca Liberpensulo, gvidanto de la delegacio de IHEU ĉe UNESKO

Besson Philippe, fondinta membro de CILALP (Internacia Ligo-Komitato de la Ateistoj kaj Liberpensuloj).

- Blondel Marc, Sindikatano, Prezidanto de la nacia Federacio de la Liberpenso

- Braun M.J Claude, Administranto de la Humanistaj Asocioj de Kebekio (Kanado)

- Brémond Hansi, franca responsanto de la junaj liberpensuloj

- Charry Coralie, juna liberpensulo

- Eyschen Christian, Ĝenerala Sekretariisto de la franca Liberpenso

- Gozlan David, Ĝenerala Vicsekretariisto de la franca Liberpenso

- Lafouge Jacques, humanisto, Vicprezidanto de la franca Liberpenso

- Le Fur Catherine, vica ĉefredaktoro de la Raison, revuo de la franca Liberpenso. Fondinta membro de CILALP.

- Lepeix Roger, Liberpensulo, individua membro de la Ekzekutiva Komitato de IHEU.

- Mc Arthur Ed, Freethought Research History Group de Anglujo

- Mailloux Louise, Profesoro pri filozofio en Montréal en Kanado

- Mbille Martin, Prezidanto de la Liberpenso de Kamerunio

- Midavaine Sylvie, liberpensulo, membro de la delegacio de IHEU ĉe la Komisiono de Homaj rajtoj de UNO en Genève.

- Montello Maria, Prezidanto de la itala Liberpenso « Giordano Bruno »

- Moreno-Ruff Pierre-Yves, eldonisto de Ferdinand Buisson, internacionalisto

- Nkunzimana. Paul, Profesoro ĉe la Universitato de Burundio

- Pecker Jean-Claude, Astrofizikisto, Membro de la Instituto, raciisto

- Pena-Ruiz Henri, verkisto kaj filozofo

- Roy Pierre, Prezidanto de la franca Federacio de Asocioj pri laikaj kaj pacismaj monumentoj.

- Saad Georges, aktivulo pri laikeco en Libano.

- Salamero Joachim, Honora Prezidanto de la franca Liberpenso

- Schiappa Jean-Marc, Prezidanto de la Instituto de Esplorado kaj Studo pri la Liberpenso

- Siméone Dominique, Responsanto pri la Komisiono « Esperanto » de la franca Liberpenso.

- Singer Claude, Direktoro de l’Idée libre, kultura revuo de la franca Liberpenso

 

양심의 자유에 관한 선언

 

인류는 처음부터 자유롭게 존재했다.

자연은 이름도, 종교도, 교회도, 검열도, 소유권도 창조하지 않았다.

인류는 알지도 못하고 이해할 수도 없었던 지구의 끔찍한 격동에 맞선 오랜 투쟁에 의해 선사시대로부터 스스로 구성되었다.

조금씩 인류는 인류 스스로 만들어낸 강요와 훼방에서 벗어나면서 자기 자신을 위해 자신의 권리를 견고하게 세워야만 했다.

인권은 없는 기원으로부터 추측된 다른 어떤 ‘권리’로 세워진 것도 얻어진 것도 아니다.

인권은 인류가 존재하기 때문에 존재한다.

인권은 ‘자기 안에 스스로 존재하는 증거’이다.

권리의 첫째는, 자유의 첫째는 자유롭게 생각할 권리이다.

번째 기본적인 자유를 양심의 자유라고 부른다.

실제로, 교회보다 인류가 선행한다.

실제로, 인류가 교회를 능가한다.

, 교회, 미신, 교리 들은 인간의 창조물 이외에 아무것도 아니다.

 

많은 양심을

 

많은 깨우침(계몽)!”

수백 괴테의 문장을 우리는 기꺼이 승인할 있을 것이다.

양심의 자유는 (무엇인가를) 시험하고 자신을 시험할 인류의 자유이다.

인류는 오류를 저지를 있고, 이성에 의해, 그러니까 비판할 있는 능력에 의해 완전해질 있다.

인류는 자신이 하지 않을 있는 것을 하였다.

뒤따른 세대들은 영원히 부자유한 상태로 남아있을 없을 것이다.

교회와는 반대로 자유롭고 자각적인 인류는 무오류성을 거부했고, 거부하고, 거부할 것이다.

교황에게 진리인 것이 인류에게 진리인 것은 아니다.

인류가 완전해질 있다는 것은 인류가 자신을 정정하고 낫게 있다는 것을 의미한다. 그것은 죄와 끝나버린 과거로서의 낙원도, 도달할 없는 미신적인 미래로서의 낙원도 아닌, 양심의 자유 덕분에 가능한 일상의 행위로서의 낙원을 포함한다.

프로타고라스 이후에는 “인간은 모든 다른 것의 척도이다”라고 말할 있다.

인간의 천재성은 끝이 없다. 우주의 가장 작은 조각을 분리할 있고, 자신의 고유한 구조를 수정할 있으며, 지구를 정복할 있고, 세계의 기원을 연구하고, 자신의 고유한 미래를 심사숙고할 있다.

인류는 유감스럽게도 자신의 파괴를 계획할 능력이 있다.

인류의 운명은, 신화에 따르면 불을 훔쳐 인간에게 가져다준 전복적인 프로메테우스와 인류의 계획이다. 그는 자신의 해방을 위해 싸우는 인류의 비유이다.

양심의 자유를 주장하면서, 종교의 교리를 만났던 인류에게는, 양심의 자유란 인류의 자유 이외에 아무것도 아니다.

인류가 종교의 교리와 독립적으로 진보할 때마다, 그리고 자신의 권리를 주장할 때마다 교회는 그것을 비난했다.

 

역사

 

양심의 자유를 위한 희생자와 영웅 들의 목록은 여기에서 다룰 있는 것보다 분명히 훨씬 많을 것이다.

소크라테스는 청년들이 자기 스스로 생각하도록 했다는 때문에 독살에 처해졌다.

소르본의 철학자 아벨라르는 자신의 고유한 견해가 ‘사제들’의 생각과 동일한 가치가 있다는 것을 추론했다는 이유로 손목이 잘려나갔다.

과학자 갈릴레이는 자기 연구에 입각해 추론한 주장이 성경에 적합하지 않았다는 이유로 처벌받았다.

에티엔 돌레, 조르다노 브루노, 미셀 세르베, 바니노 바니니, 그리고 다른 많은 사람들이 같은 이유로 처벌받았다.

서양에서 권리를 공식화한 번째 문헌(1215 영국의 ‘마그나 카르타’) 캔터베리 랭턴의 대주교가 지지한 편집되었을 대주교는 교황에 의해 파문되었다.

1789 프랑스에서 인간과 시민의 권리 선언은 교황에 의해 비난받았다.

1880년에 웨스트민스터 의회에서 민주적으로 선출된 찰스 브래들로는 영국국교회에 대한 믿음을 맹세하는 것을 강요당하지 않고 의회에 출석할 권리를 얻기 위해 오랫동안 싸워야 했다.

에스파냐의 교육자이자 자유사상가인 프란시스코 페러 과르디아는 가톨릭교회의 요구로 1907년에 총살되었다.

자유사상가이자 자유롭게 살던 기사 바레는 교회의 명령으로 처형되었고 독일의 자유사상 지도자였던 막스 지버스는 1943 나치스에 의해 함부르크에서 처형되었다.

목록은 정말로 길다…….

그것은 교리와 양심의 자유 사이에 지칠 모르는 투쟁이 있다는 것을 증명한다.

 

우리의 시대

 

모든 사람이 교회가 양심을 길들이고 박해한다는 것을 확인한다. 교회는 변하지 않았다.

예컨대, 파키스탄에서 신성모독 혐의로 고소된 유누스 샤이크 박사는 국제 연대 캠페인 이후 유럽으로 망명할 기회를 갖기도 전에 2001 사형 선고를 받았다. 그는 3년이 넘게 이른바 죽음의 복도라는 곳에서 지내야 했다.

나이지리아에서 레오 이그웨는 ‘무속을 행했다’고 고소된 사람들을 보호하였다는 이유로 여러 경찰에 체포되었고 경찰은 그를 거칠게 다루었다. 그는 그에게 호의적인 국제적 캠페인에 이어 유치장에서 이틀을 보낸 2011 1월에 석방되었다.

이탈리아의 재판관 루이지 토스티는 십자가로 장식된 법무실에서의 회의 진행을 거부했기 때문에 쫓겨난 자신의 권리를 되찾기 위해 끊임없이 싸우고 있다.

베를루스코니 정부가 피소된 유럽 인권 재판소의 ‘대법정’은 이탈리아 반도의 학교에서 십자가를 계속 강요하기로 결정한 이탈리아 정부를 2011 3 18 합법화했다(일명 ‘라우치 사건’).

다른 사례들도 있다. 가운데는 최근 프랑스 아비뇽에서 가톨릭 돌격대에 의해 ‘신성모독’이라는 이유로 자행된 예술작품들의 파괴 행위도 있다.

 

양심의 자유를 쟁취 또는 방어하거나 재건하기

 

모든 권리들처럼 양심의 자유도 선언문이든 헌법이든 법률이든 법적 문헌들이든 문헌들 속에서 나타난다.

어느 나라에서든 그런 문헌은 있다. 미국의 번째 헌법 수정에 관해 얘기하자면, “의회는 표현의 자유, 정보의 자유 또는 평화롭게 공생하거나 피해 보상을 위해 국가에 청원할 시민의 권리를 제약하면서 어느 종교에 대한 선호를 나타내거나 자유로운 신념의 불허용을 표현하는 어떤 법률도 만들지 말라.(1791). 프랑스의 교회와 국가의 분리에 관한 법률에 관해서는 “공화국은 어떠한 종교적 예배를 승인하거나 그것을 위한 재정을 지출하지 않는다. 따라서 법률이 공표된 1 1일부터 예배의 실행에 관련된 모든 지출에서 국가, 정부부처, 공공기관의 예산은 취소된다.(1905). 멕시코 헌법 3조에서는 “교회를 위한 건축 부지의 어떠한 취득, 어떠한 소유, 어떠한 운영도, 교회를 위한 어떠한 법률적 지위도 인정되지 않는다.(1917). 포르투갈에서, 1917년의 러시아 혁명에서, 볼리비아 헌법 국민투표(2009)에서, 네팔의 임시 헌법(2007)에서, 그리고 다른 곳에서도.

그러한 문헌들이 종종 존중받지 못하고 방어하거나 재건할 필요가 있다는 것은 아무리 강조해도 지나치지 않다. 예컨대, 프랑스에서는 비쉬 정부 이래로 모든 정부가 교회와 국가의 분리에 관한 법률을 따르지 않았다.

그래서 우리는 양심의 자유를 목표로 하는 모든 투쟁을 찬미한다. 가운데에는 최근 영국의 신성모독-경범죄 폐지도 있다. 폴란드에서 2010 3월에 주교회 잡지 <Gosc Nidzielny> 카토비체 대주교구는 페미니스트 알리샤 티지악을 나치스 범죄자들과 비교하여 유죄 선고를 받았다. 승리의 다른 사례들은 알려져 있다.

우리는 폴란드와 이탈리아에서의 반교권(反敎權) 선언을 찬미한다. 우리는 지방 할당에 따라 권력 분할이 복잡하게 뒤섞여 있는 나라인 레바논의 베이루트 거리에서 “세속화(탈종교) 해답이다”라고 발언하려고 행진하는 수만 명의 사람들을 찬미한다. 튀니지에서 수천 명의 시위자들이 “세속화(탈종교) = 자유와 관용”, “세속화된(탈종교의) 튀니지를 위하여”라는 자신의 고유한 구호를 외치는 것을 찬미한다. 런던에서 가톨릭교회의 수장이 방문하는 때에 “교황에게도 납세를”이라고 외치려고 행진하는 수천 명의 시위자들을 찬미한다. 에스파냐에서의 탈종교 시위자들도…….

지구 위의 모든 곳에서, 모든 대륙에서 형태는 다양하지만 본질은 동일하다. 양심의 자유를 요구하는 !

우리는 모든 종교 전쟁, 모든 ‘문명 분쟁’에 맞서 모든 정부와 종교간 협약의 폐지를 위해 행동한다.

 

고찰

 

우리의 전통과 우리의 투쟁은 1904 로마에서 열린 자유사상 세계 대회의 결의문을 포함하여 우리의 참여의 증거이자 약속이다.

1904 로마 세계 대회의 전통 속에서 2011 8 12 오슬로 세계 대회 참가자 또는 대리자들은 자유사상 국제 협회(AILP) 만들면서 가지 캠페인을 진행하기로 결정했다. 종교 재정의 진실을 위한 캠페인과 교회에 희생된 자들의 정의를 위한 캠페인이 그것이다.

왜냐하면 우리는 양심의 자유에 호의를 갖고 있으며 그것은 교회와 국가의 분리를 함축하고 있기 때문이다. 우리는 종교의 재정이 투명해지기를 원한다. ‘경제적 불투명성’은 보건과 교육에 손해를 끼치면서 그리고 오로지 ‘정신적인 것’에 이익을 주면서 국가 예산의 부채를 낳는다.

우리는 교회로부터 희생된 사람들을 위한 정의를 원한다.

정의는 참회가 아니다.

참회는 인간의 위에서 군림하는 교회하고만 관련된 종교적 개념이다.

우리는 범죄가 입증된 경우에 법적, 경제적, 도덕적인 처벌을 포함한 정의를 원한다.

제도 속에 제도가 있는 것처럼 보이는 교회에 의해 저질러진 성폭행 희생자들을 위한 정의를.

1215년의 라트란 4 총평의회의 희생자들을 위한, 특별한 헝겊 조각을 씌워 죄인으로 만든 유대인 희생자들을 위한, 반유대인 종교재판소의 희생자들을 위한, 이슬람교도 또는이단자들을 위한, 차별의 희생자들을 위한 정의를.

아프리카에서, 아시아에서, 라틴아메리카에서, 북아메리카에서 자신의 권리와 땅을 박탈당한 식민화되고 ‘예수의 복음에 전도당한’ 민중들을 위한 정의를. 조모 케냐타의 말에 따르면 “아프리카로 백인들이 왔을 우리는 땅을 가지고 있었고 그들은 성경을 갖고 있었다. 그들은 우리에게 눈을 감고 기도하라고 가르쳤다. 우리가 눈을 떴을 백인들은 땅을 갖고 있었고 우리는 성경을 갖고 있었다.

우리는 모두가 가진 양심에 비추어 과학적 탐구의 완전한 자유를 원한다.

우리는 여성들이 자신의 신체를 자신의 의지에 따라 처분할 권리를 원한다.

우리는 교육과 종교의 완전한 분리를 원한다. 가정이 자신의 아이들에게 그들이 좋다고 생각하는 것을 가르칠 자유를 원한다. 그러나 그것은 공공 교육을 통해서만 가능할 것이다.

우리는 그들의 견해 때문에 인간을 비난하지 않는다.

우리는 (특정한) 견해를 강요하는 제도를 비난한다.

 

전망

 

우리, 오슬로 자유사상 세계 대회의 참석자 또는 대리자들은 양심의 자유의 본질적 문제에 관한 상황과 우리의 연구에 직면하여 국가적이든 국제적이든 어떤 협회든 조직이든 대리하려는 마음 없이 다음과 같이 주장한다.

- 양심의 자유는 민주주의의 구성 요소이다.

- 양심의 자유는 인류의 구성 요소이다.

우리는 맹세한다.

- 자유를 위하여 모든 곳에서 방어한다.

- 모든 박해받는 사람 또는 자신의 견해 때문에 박해받을 있는 사람들에게 형제애로 정중히 우리의 연대를 표현한다.

- 선언에서 자신의 견해를 재인식한 모든 사람에게 투쟁에 함께할 것을 제안한다.

 

*** 선언은 2011 8 10일에 개최될 오슬로 자유사상 세계 대회 동안의 토론을 위해 작성되었고 대회 기간 투표에 부쳐질 것이다. 세께 대회는 자유사상 국제 협회(IALP) 재건을 계획하고 있다.

 

번째 서명자들

- 아리아스 호세, 프랑스 자유사상가, 무신론과 자유사상의 국제연맹(CILALP) 발기인

- 아야세 , 프랑스 자유사상가, 유네스코 국제 휴머니스트 윤리 연합(IHEU) 대의원 지도자

- 베송 필립, 무신론과 자유사상의 국제연맹(CILALP) 발기인

- 브론델 마크, 노동조합원, 전국자유사상연맹 대표

- 브라운 M.J 클로드, 퀘벡 휴머니스트 협회 운영자(캐나다)

- 브레몽 안시, 프랑스 청년 자유사상가 책임운영자

- 샤리 코랄리, 청년 자유사상가

- 에이쉔 크리스티앙, 프랑스 자유사상의 사무국장

- 고즐란 다비드, 프랑스 자유사상의 사무부국장

- 라푸쥐 작스, 휴머니스트, 프랑스 자유사상의 부회장

- 푸르 카테린느, 프랑스 자유사상의 기관지 <이유> 부편집장. 무신론과 자유사상의 국제연맹(CILALP) 발기인

- 르픽스 로저, 자유사상가, 국제 휴머니스트 윤리 연합(IHEU) 실행위원회 개인 회원

- 아서 에드, 영국 자유사상 역사 연구 그룹

- 메이유 루이지, 캐나다 몬트리올의 철학과 교수

- 음빌레 마틴, 카메룬 자유사상의 대표

- 미다베인 실비, 자유사상가, 제네바 국제 연합 인권위원회에서 국제 휴머니스트 윤리 연합(IHEU) 대표 회원

- 몽텔로 마리아, 이탈리아 자유사상 <조르다노 브루노> 대표

- 모레노-루프 피에르-이브, 페르디난트 뷔종의 출판인, 국제주의자

- 은쿤지마나 , 부룬디 대학 교수

- 페커 -클로드, 천체물리학자, 교육기관의 회원, 이성주의자

- 페나-루이스 앙리, 작가이자 철학자

- 로이 피에르, 세속적이고 평화주의적인 기념물에 관한 프랑스 협회 연합 대표

- 사드 조지, 레바논의 세속화에 관한 활동가

- 살라메로 조아킴, 프랑스 자유사상의 명예 대표

- 스키아파 -마르크, 자유사상과 관한 조사 연구 기구의 대표

- 시몬 도미니크, 프랑스 자유사상의 에스페란토 위원회 책임자

- 싱어 클로드, 프랑스 자유사상의 문화 잡지, <l'Idee libre(자유사상)> 감독

 

Pri la manifesto en esperanto :  http://www.cilalp.org/spip.php?article450
Pri la manifesto en koreuyo    :  http://www.cilalp.org/spip.php?article458

Instalita de Paz
<< PREV : [1] : [2] : [3] : [4] : [5] : ... [9] : NEXT >>

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (85)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (10)
Taglibro (9)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (1)
Artikolo (7)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 22,073
Hodiaŭ : 5 Hieraŭ : 12