La Deklaracio de Bordeaux

사용자 삽입 이미지
Deklaracio de la internacia asembleo de la Junaj Liberpensuloj

ĵaudon la 7an de oktobro 2010

Falsa ideo ofte disvastigita asertas ke pro la konsumemo, la junularo hodiaŭ ne plu havas etikajn kaj filozofajn valorojn kaj do ne bezonas eksterajn formojn de spiritualeco kaj moralajn principojn, alidirite la junularo niaepoke bezonas religion. Kiel liberpensuloj ni dezirus aserti nian malkonsenton pri tiu unuflanka vidpunkto. Same kiel por la junuloj de ĉiuj anataŭaj epokoj, ni aspiras individuan liberecon, ĉefe pens-liberecon.

La libereco ne estas privilegio de aparta grupo sed natura rajto por ĉiu homo, sen konsidero de salajro, de nacieco aŭ de kredo. Kvankam la libereco estas nesenigebla homa rajto, tamen la plejmulto de la homoj estas plurmaniere subpremataj. Tial estas necese agadi por la libereco por ke ĝi restu oficialigita sub formo de firma leĝo en ĉiuj landoj de la mondo. Se ni ne konservos la liberecon, tio kio plu nomiĝos homaro, simple diseriĝos en diversajn specojn de sklaveco, inkluzive jugon de la racia penso. Per niaj agoj ni dezirus rememorigi al la mondo ke endas batali por tiu ĉi libereco kaj ke ĝin ni ne akiros pasive.

La libereco de konscienco troviĝas inter la unuarangaj tipoj de libereco. Ĝi cetere estas nedisigebla de la liberecoj de esprimo kaj de religio. Ĝi povas esti garantiata nur se la religioj restas ene de privata perimetro. Neniu oficiala agnosko de la Religioj, neniu publika financado de la Eklezio kaj de religiaj agadoj !

Tiel, Ŝtato ne disiĝinta de la religioj, estas Ŝtato sen libereco de konscienco aŭ kie libereco ne estas tute efektiva. Nur tute laika Ŝtato vere respektas kaj zorgas pri la libereco de konscienco de siaj civitanoj. Sen disigo de la religioj kaj de la Ŝtato, unu el la plej fundamentaj rajtoj ne estas aplikata. Kaj kiam io tia okazas, ni ne povas rigardi tiun apartan landon demokrata.

La liberpensaj asocioj ne estas kaj ne estu rigardataj kiel Eklezio de la ateismo. Por ni liberpensuloj, estus neakcepteble postuli la samajn maldemokratajn privilegiojn kiel la religioj subtenataj de la Ŝtato, kaj tiel atenci la liberecon mem por kiu ni agadas. Konsekvence, toleri ekziston de oficialaj religioj, agnoskitaj de la Ŝtato aŭ financataj por nur certiĝi ke ateismaj kaj agnostikaj organizaĵoj profitos de agnosko kaj de publika financado, ofendas la principojn de la liberpensaj organizaĵoj. La internacia asembleo de la Junaj Liberpensuloj oficiale denuncas kaj forĵetas tiajn farmanierojn, kiuj estas grava obstaklo sur la vojo al kompleta disigo de la religioj kaj de la Ŝtato, unua celo de la Asembleo.

La internacia Asembleo de la Junaj Liberpensuloj dezirus firmigi la fakton ke ĝi ne estas politika partio kaj ke ĝi estas sendependa de tiaj ajnaj organizaĵoj ; ni agadas por la tuta homaro, ne por apartaj grupoj aŭ individuoj.

Kiel liberpensuloj atentemaj je homa emancipo, ni celas ankaŭ aserti ke la libereco de konscienco kaj la rajto havi laikan Ŝtaton koncernas ĉiujn homojn sur Tero sendepende de ties nacieco kaj de la landlimoj ; nia batalo estu do internacia por profitigi la tutan homaron.

La internacia Asembleo de la Junaj Liberpensuloj deziras rimarkigi ke la batalo por la disigo de la religioj kaj de la Ŝtatoj tra la tuta mondo estas ekstreme grava devo por tiuj zorgemaj pri konservado kaj disvolvo de la homaj rajtoj kaj de la idealoj pri libereco.

Ni volus rememorigi ke la disigo de la religioj kaj de la Ŝtato havas longan kaj belan tradicion. La unua konata leĝo estis decidita en 1789 de Usono, kiu ĝin enmetis en la unuan amendon de sia Konstitucio en 1791. Samspeca leĝo estis starigita ankaŭ en Meksikio en 1859. Ĝi ekestis en Francio en 1905 post du antaŭaj provoj, en 1795 dum la franca Revolucio kaj en 1871 dum la komunumo de Parizo.

La franca leĝo de la 9a de decembro 1905a, estis uzata kiel referenco de la laikuloj en la tuta mondo, sed la historio de la libereco de konscienco ne finiĝas tiam, ekzemple la dua hispana Respubliko ĝin proklamis en 1931, antaŭ ol esti subpremita de la frankisma reĝimo, same kiel en multaj aliaj landoj de la mondo.

Tiu liberiĝa movado daŭris post la Dua Mondmilito. Sud-koreio kaj Japanujo ambaŭ enmetis la disigon de la religioj kaj de la Ŝtato en la 19a kaj 20a artikoloj de siaj Konstitucioj. La portugala Konstitucio de 1976 establis la disigon de la Eklezioj kaj de la Ŝtato sed, kontraŭe al ĝi, la Konkordato kun la katolika Eklezio estis pluigita en 2004.

La procezo de disigo de la religioj kaj de la Ŝtatoj plu daŭras. En 2008, Nepalo abolis la monarĥion kaj starigis konstitucion kiu mencias : "Nepalo estas sendependa Ŝtato, nedisigebla, memdecida, laika, akceptema kaj plene demokrata". Bolivio starigis per referendumo, laŭ pli ol 60% da favoraj voĉoj, novan konstitucion demokratan, laikan kaj socialan. En januaro 2010, la nova Konstitucio de Angolo proklamis en sia 10a artikolo la disigon de la religioj kaj de la Ŝtato. En Februaro 2010 la meksikiaj deputitoj balotis reformon por konservi la laikan kvaliton de la Meksika Ŝtato per la 40a artikolo de sia Konstitucio.

La 26an de Aprilo 2010, la civitanoj de Berlino fiaskigis la kampanjon Pro-Reli. Diversaj junularaj organizaĵoj kaj laikaj asocioj kreis union por disigo de la Eklezio kaj de la Ŝtato en Luksemburgio, kie laŭ freŝdata sondado ILRES, 61% de la civitanoj ĝin favoras. En la Federacio de Rusio, la Instituto por Libereco de Konscienco, la Grupo Helsinki de Moskvo kaj aliaj organizaĵoj aktivas por protekti en tiu Ŝtato la laikecon minacatan de fi-procesoj far la registraro sub instigo de religiaj fanatikuloj. En 2009 atea Defilado okazis en Krakovio, kio pruvas ke rezistado ekzistas ankaŭ en tiu lando akre atakita de la klerismo.

사용자 삽입 이미지

Kunsente kun la universala aspiro al la libereco, la internacia Asocio de la Junaj Liberpensuloj proklamas sian volon promocii la disigon de la religioj kaj de la Ŝtato en la tuta mondo, ĝin defendi kie ĝi estas minacata kaj ĝin konkeri kie ĝi ne ankoraŭ ekzistas.

Ĝi asertas ke la disigo de la religioj kaj de la publika instruado estas necesa por protekti la liberecon. Estu neniu kurso pri religio en la publikaj lernejoj, neniu publika universitato de teologio, neniu speco de religia instruado financata per publikaj budĝetoj. La libereco de konscienco de la lernantoj kaj ilia rajto memdecidi estu protektataj. Ankaŭ la rajto de la gepatroj provizi siajn infanojn per edukado konforma al siaj konvinkoj, ĉu religiaj ĉu ne, estu respektata. Kiam iu Ŝtato proponas publikan kaj senpagan instruadon, ĝi ne kontraŭu la ĉi-antaŭe menciitajn rajtojn.

Por akiri la liberecon de konscienco kaj por oficialigi la disigon de la religioj kaj de la Ŝtatoj en la tuta mondo, la liberpensuloj ne povas agi sen komuna ago-plano, do devas kunagi. Tial la Internacia Asembleo de la Junaj Liberpensuloj aprobas kaj instigas la kreadon de internacia organizaĵo de liberpensuloj proponita de la Internacia Lig-Komitato de Ateistoj kaj de LiberPensuloj (CILALP).

La internacia Asembleo de la Junaj Liberpensuloj invitas la organizaĵojn de Liberpenso kaj la liberpensoj de ĉiuj landoj respondi al la alvoko por Internacia Asocio de LiberPenso kaj sendi delegitojn al la Kongreso de Oslo en Aŭgusto 2011.

Liberpensuloj de ĉiuj landoj, unuiĝu !

Vivu la libereco de konscienco en ĉiuj landoj !

Vivu la Internacia Asocio de la LiberPenso !

Artigues-près-Bordeaux, la 9an de Julio 2010.

Charles Allain, Nacia Federacio de la LiberPenso, Francio

Hansi Brémond, Nacia Federacio de la LiberPenso, Francio

Mateusz Burzaŭa, Stowarzyszenie Młodzi Wolnomyśliciele, Kraków, Polska

Coralie Charry, Nacia Federacio de la LiberPenso, Francio

Arthur Joyeux, Nacia Federacio de la LiberPenso, Francio

Lino Klevesath, Bündnis für Laizismus, Deutschland

Andrzej Łaŭecki, Stowarzyszenie Młodzi Wolnomyśliciele, Kraków, Polska

Adrien Leclerc, Nacia Federacio de la LiberPenso, Francio

André Sankari, Towarzystwo Humanistyczne, Warszaŭa, Polska

Sven Wortmann, Bündnis für Laizismus, Deutschland

Анна Жердева (Anna Zherdeva), Московская Хельсинкская Группа, Россия (Moscow Helsinki Group, Russia)

신고
Instalita de Paz

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 125,377
Hodiaŭ : 11 Hieraŭ : 16