Aŭtuno en la Printempo

사용자 삽입 이미지


Verkita de Bakin / Julio Baghy

Tradukita de Jang Jeong-ryeol(Ombro)

Galmuri Eldonejo

Prezo: 9,500 koreaj ŭonoj

Lingvo: Korea



Karakterizaĵoj de ĉi tiu libro


1. Ĉi tiu libro enhavas Aŭtuno en la Printempo-n verkitan de Bakin, kiu estas fama pro ke li kelkfoje registris sian nomon kiel Kandidato de Nobel Premio, kaj samtempe originale Esperante verkitan Printempo en la Aŭtuno-n de hungara Esperantisto Julio Baghy, kiu donis inspiron al Bakin.


2. Aŭtuno en la Printempo kaj Printempo en la Aŭtuno montras junecajn memportretojn kuraĝe starantajn surpaŝante epokan doloron kun serena rigardo. Kaj ĉi tiu libro venas al ni pli signifoplene, ĉar unuafoje estis tradukita korealingve originala Esperanta versio de Printempo en la Aŭtuno de Julio Baghy, kiu influis multe al verkaro de Bakin.


3. Per ĉi tiu libro ni povas senti pli profundan odoron de literaturo kaj kulturon de Esperanto. Kaj ni povas subrigardi la filozofion de Grandanima Verkisto, kiu celis deĵeti feŭdan katenadon kaj socian diskriminacion en kreskiĝo kaj amo en juneca tempo.


Ni presas vitalecon, intelekton kaj sonĝon de Multitudo
Galmuri Eldonejo

 

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

ALVOKO AL MONDA POPOLO

2007/10/23 00:12

Same kiel subo, k-do MIYAZAWA Naoto sendis al mi la alvokon kontraŭ G8 konferenco al Monda Popolo.
Mi volas disvastigi ĝin kaj kunlabori kun aktivistoj kontraŭ kapitalisma tutmondigo.
Bonvole legu suban enhavon, kaj se vi konsentas ĝin, kune subtenu ĉi tian alvokon.

--

NE! G8 PINTA KONFERENCO (SUMMIT) en 2008
INTERNACIISME, REKTAGADE NI BATALU

Ni, LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO, kun amikoj batalantaj en Hokkajdo, Japanio, disvokas al esperantisoj, esperantaj lernantoj kaj amikoj en la mondo aliĝi al la batalo kontraŭ G8 PINTA KONFERENCO (SUMMIT) en 2008. La batalo estos ne nur ĉi tie en Hokkajdo internaciece, sed ankaŭ en la tuta mondo.

Oni decidis, ke de la 7a ĝis la 9a de julio en la venonta jaro 2008 la gvidantoj de ok potencaj landoj superregantaj la mondon (Usono, Kanado, Britio, Francio, Germanio, Italio, Rusio kaj Japanio) kunvenos apud Lago Toya en Hokkajdo en Japanio por G8 Pinta Konferenco (Summit). La G8 konferenco estas fermita kunveno por profito de internaciaj kapitaloj kaj akcelas „globalization“ (tutmondigo: mondskala disvolvado de grandega kapitalaro). Tiu tutmondigo „globalization“ kaŭzas suferojn de laboristoj, kamparanoj, civitanoj kaj indiĝenoj en la tuta mondo.

Hokkajdo, la okazonta loko de la G8 konferenco, estas unu el la kolonioj daŭre posedataj de Japanio eĉ post la dua mondmilito. Tie indiĝena nacio, Aino, kiu loĝadis longe antaŭ la atingo de japanoj, suferis kaj suferas pro kruela asimiligo de japana politiko. Japana registaro ĝis nun ne agnoskas Ainon kiel indiĝena nacio. Malgraŭ tio, la registaro eĉ intencas utiligi ainan kulturaĵon por la konferenco. (Se ĝi volas utiligi la kulturaĵon, almenaŭ ĝi agnosku ekziston kaj rajton de indiĝena nacio!)

Dum la tiel nomata bonŝanĝa politiko de japana registaro kondukas ekonomian bonstaton al Tokio, samtempe malbonstaton severan al Hokkajdo. Verdire la japana bonŝanĝa politiko estas la „globalization“, tutmondigo, kies rezulto estas la disklasiganta socio. La laboristoj, kamparanoj, fiŝistoj, komercistoj kaj fabrikistoj en Hokkajdo havas aŭ havos plu grandan malfacilecon. La popoloj en Hokkajdo kaj alilokaj japanaj tamen ankoraŭ ne povas trovi la rilaton inter siaj problemoj kaj la „globalization“ tutmondigo.

Nun dezirata en Hokkajdo kaj en Japanio estas internacia batalo kontraŭ G8 kontraŭ „globalism“ tutmondigismo. Ni formigu unuiĝintan fronton vastan kaj plurtavolan, ĉirkaŭ la akso de internaciismo kaj rekta agado de popoloj. De nun, de ĉi tie ni proponas la kunbatalon de tutumondaj kamaradoj kaj amikoj por konstrui internacian kaj lokan fronton kontraŭ „globalism“ tutmondigismo vaste faritan de laboristoj, kamparanoj, intelektuloj, junuloj lokaj loĝantoj, kaj indiĝenoj.

En Hokkajdo esperantistoj el tuta mondo estos atendataj kiel interpretantoj kaj funkciuloj de internacia komunikado. Krome se eblos, ni volas formi propran internacian trupon esperantistan por rekta agado kontraŭ G8 en Hokkajdo.
 
la 16a de oktobro, 2007

LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO
 
1-3-13Asabu, Kitaku, Sapporo, JAPANIO, JP001-0045
TEL/FAKS  +81-(0)11-717-4189     retadreso  naoto_5esperanto@ybb.ne.jp


Kio estas LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO (LEA/H)

LEA/H agadas utiligi Esperanton por popolaj bataloj. Kiel la unua ago, ni decidis lanĉi la ALVOKON AL MONDA POPOLO kontraŭ la G8 konferenco apud Lago Toya en Hokkajdo en 2008. En tiu batalo kontraŭ G8, LEA/H havas interkomunikadon ne nur kun esperantistoj sed ankaŭ kun diversaj internaciaj aktivuloj. Kaj ni ĉiam intencas ke la batalo disvolviĝu internaciece. Membroj de LEA/H konsistas el esperantistoj kaj subtenantoj de Esperanto, kiuj aprobas la ALVOKON AL MONDA POPOLO, loĝantaj en Hokkajdo aŭ rilataj al Hokkajdo. Dume, ties reprezentanto estas s-ro MIYAZAWA Naoto. LEA/H funkcias de memvoloj kaj kunlaboro de individuoj. La oficejo havas la adreson : 1-3-13Asabu, Kitaku, Sapporo, JP001-0045.

LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO

Ni esperas al vi disdoni suprajn dokumentojn esperante aŭ traduke. Antaŭdankas vin.     kamaradece via    MIYAZAWA Naoto

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

Mia Laborejo

2007/10/10 13:18
Prezento de Galmuri Eldonejo 

Galmuri Eldonejo estas sendependa eldonejo direkte al 'Viv-eldono'.


Galmuri(갈무리) estas pura korea vorto, kiu signifas 'la afero bone konservi rikoltitajn nutraĵojn en Aŭtuno'.

사용자 삽입 이미지

Korea Vorto de Galmuri

La vorto enhavas nian volon, por semi intelektsemon dece al nova epoko bone rikoltante fruktojn de homara pensado kaj praktiko en 20a jarcento. Ni faras laboron por reintrospekti vivon en vidpunkto de homara aŭtuonomo kaj kunlaboro.


Galmuri Eldonejo fondiĝis en la 3a de Marto, 1994. Post tiam ĝi komencis eldonan aktivadon ĉefe en kampo de kultura kaj socia scienco. Ni havas sintenon sendepende de grandega aŭtoritato, kapitalo kaj instituciigita movada organizo. Kaj ni disvolvas eldonan aktivadon direkte al esploro kaj interfluo pri diversaj modaloj montritaj de multituda vivo en nuntempa tutmondiĝita mondo.


Galmuri Eldonejo diligente esploras, ke en la vivo kiaj aferoj, kiaj rezistoj, kiaj kreoj estas farita de multituda potenco. Ĉar ni pensas, ke ĉi tio estas la vojo por klarigi veran potencon, la subjektecon de ŝanĝi mondon.


Ni intencas plilarĝigi intereson al diversaj profesiaj, generaciaj, seksdistingaj estaĵoj, kompreneble ne nur al laboristo, kamparano, sed ankaŭ senlaborulo, ino, studento, adoleskanto, infano, maljunulo, sodomiano, ktp. Ĉi tiel ni plilarĝigos intereson ne nur al inteklekto de homo, sed ankaŭ deziro, vitaleco. Kaj ni volas komunigi necesan menson per esplori kiel tio intensiĝi al nova etiko, komuna homa virteco.

사용자 삽입 이미지

Hidro: Simbolo de Galmuri Eldonejo


Hejmpaĝo: http://galmuri.co.kr

Ret-letero: galmuri@galmuri.co.kr

Sungji B/d 101, Seokyo-Dong 375-13, Mapo-Gu, SEOUL, KOREA (KR121-839)

Tel:             +82-2-325-1485        Faks: +82-2-325-1407

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

Titolo: Mi petas restigon de dissendo de Esperanto kaj Minoritataj lingvoj en Itala Radio.

Karaj Vic-ministro Ricardo Franco Levi kaj Direktoro Piero Badaloni!

Mi ĵus aŭdis, ke Itala Radio intencas ĉesigi radian dissendon de
Esperanto, kaj aliajn fremdlingvajn dissendojn.
Mi tre bedaŭras pro la decido, ĉar tio estas malbonega decido por mi
kaj miaj geamikoj, kiuj lernas Esperanton, kaj por aliaj
fremdlandanoj, kiuj volas kompreni Italan socion kaj kulturon per
Esperanto aŭ sia propra lingvo.
Bonvole rekonsideru pri la decido!
Kaj mi deziras, ke Itala Radio restigu retajn dissendojn de Esperanto
kaj aliaj minoritataj lingvoj, mi petas.
Nun koreaj esperantistoj preparas "La 39a Korea Kongreso de Esperanto"-n.
Kaj la ĉeftemo de la kongreso estas "La Vojo al Diverskultura Komunumo".
Tio signifas, ke ne nur fortaj landaj lingvoj aŭ kulturoj sed ankaŭ
minoritataj lingvoj kaj kulturoj havas rajton ekzisti.
Mi pensas, ke ankaŭ Itala Socio volas direkti al diverskultura komunumo.
Do, vivu Esperanto kaj lingvoj minoritataj!

sincere Paz(JUNG Hyunsoo)

--

Sube estas Peto de Renato Corsetti

Jen peto dissendita fare de Renato Corsetti:
La Itala Radio decidis ĉesigi la radiajn dissendojn en fremdaj
lingvoj per mallongaj ondoj. Tio inkluzivas Esperanton. Restas
momente nur la dissendoj en la itala, angla kaj franca, kaj nenio
estas klara pri eventuala daŭrigo de la dissendoj per la interreto.
La italaj esperantistoj petas vin, ke vi subtenu nin per mesaĝo al:

- Vic-ministro Ricardo Franco Levi <levi_r@camera.it>
- Direktoro Piero Badaloni <
p.badaloni@rai.it>

Bonvolu skribi MALLONGE kaj diri, ke vi bedaŭras, ĉar vi ne plu
povas informiĝi en Esperanto aŭ en aliaj naciaj lingvoj pri la
itala socio kaj pri la itala kulturo. Esprimu la deziron ke la
dissendoj estu daŭrigataj almenaŭ rete.
Bonvolu aldoni tradukon de la mesaĝo en via nacia lingvo.

Transdonu ĉi tiun informon al via landaj kaj lokaj esperantistoj.

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

분류 전체보기 (29)
Spektaklo (1)
Filmo (2)
Kurso (2)
Libro (2)
Taglibro (3)
Socia Movado (7)
Vidpunkto (1)
Muziko (1)
Manifestacio (0)
Kunsido (5)
Intervjuo (1)
Artikolo (3)
Literaturo (1)

최근에 받은 트랙백

Totalo : 11785
Hodiaŭ : 12 Hieraŭ : 13