La lasta tago kun Sandor Horvath

Nia amiko Sandor reiris al Aŭstralio en la 28a de Januaro, 2008. Antaŭ foriro li proponis al mi

사용자 삽입 이미지

Adiaŭa foto kun Sandor ĉe eldonejo Galmuri

adiaŭan kunsidon. Do, Amelano, Kara, uGonG kaj mi kune vespermanĝis kaj s-ro Yi yunseong, Dodo, Bak Minĉeol, Kim Mjeonghui, Kim Seokĝong, Graco kune drinkis bieron post kurso de Moderneco kaj formiĝo de korpo kun Sandor en la 24a de Januaro.
Sandor multe partoprenis en nia evento. Lasta jare li prezentis temon de "Angla lingvo, kio estas problemo?" pri marksismo kaj Esperanto en Markskomunale. Kaj li prezentis temon de "Kial ni bezonas komunan lingvon?" en vintra tendumo de HKMKN en insulo Ganghŭa. Kaj tiel plu.
Li sendis al mi lastan mesaĝon kun dankesprimo same kiel subo.

Speciale mi dankas vin por
- via gastameco... vi gastigis min trifoje, kvankam vi nur havas malgrandan apartamenton.
- la bonajn, interesajn vesperojn en via centro. Vi ĉiam aloge bonvenigis min/nin.
- la diversajn alogajn kunmanĝaĵojn.
- via kuraĝigo kaj helpo antaŭ kaj dum Marx Communale.
- viaj invitoj al diversaj eventoj (Artista vespero, Ganghwa, ....)

Tamen fakte mi volas esprimi dankon por lia partoprenemo, kontribuemo kaj helpemo. Poste mi sopiros lin pro lia foresto. Sed nia amikeco daŭros eterne kaj ni povos kontakti per reto. Mi esperas, ke iam poste mi viziti lian komunumon en Aŭstralio.

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

Spirito en la spirito (Lélek a lélekben)

verkita de Irén SOLTÉSZ

Via brako senĉese min brakumas,
eterna fajro de via kiso min varmege brulas,
via korpo enpaŝis en mia korpo!

Mia cerb' estas dolĉa ŝirmej' de via penso,
kun mi est' sama ĝia voĉo, koloro, silko,
via konscio enpaŝis en mia konscio!

La Dioj brodis vin en mia animo,
en mi vivas viaj ĉiuj briloj jam,
via animo enpaŝis en mia animo!

El la hungara tradukis: Szabadi Tibor J.


정신 속의 정신

이렌 솔테츠

너의 팔은 쉼없이 나를 껴안는다,
네 입맞춤의 영원한 불꽃이 나를 뜨겁게 불태운다,
네 몸이 내 몸 속으로 걸어 들어왔다!

나의 뇌는 네 생각의 달콤한 도피처,
나와 같다 그것의 목소리, 색깔, 부드러움은,
너의 의식이 내 의식 속으로 걸어 들어왔다!

신들은 내 영혼 속에 너를 수놓았다,
내 속에는 너의 모든 빛들이 살고 있다,
너의 영혼은 내 영혼 속으로 걸어 들어왔다!

El la esperanta tradukis al korea lingvo: Paz

Ĉi tiu bela poemo estas verkita de hungara poeto Irén SOLTÉSZ. Ŝi esprimis bone senson de la amo. S-ro S. Tibor esperantigis la poemon kaj sendis al mi. Mi tradukis ĝin korealingve kaj dank'al la permeso de li mi skribas ĝin sur mia blogo. Hungara titolo de la poemo estas "Lélek a lélekben". Tradukado translandlima de literaturo eblas ĉi tiel.

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

2008, la 1a SAT-kunsido en Koreio

Dato: ptm 2a, la 19an(sabato) de Januaro, 2008
Loko: kunsidejo de Agado Kontraŭ Tutmondiĝo (
http://cgakorea.org )


S-ro Jerry(ĝenerala sekretario de AKT) ne povis partopreni en la kunsido pro familia afero,

사용자 삽입 이미지

2008, la 1a SAT-kunsido de koreaj membroj

peranto Dekmil, Kara, ĈeVia, Paz partoprenis. Kaj Salo partoprenis kiel observanto.

Ni traktis multajn diversajn aferojn, tamen mi nur raportas kernajn aferojn.

1. Pri plano por okazigi SAT-Kongreson en orient-Azio, kion K-do Masakato en Japanio proponis, ni konsideru pozitive. Kaj post adstringado de opinioj de japanaj, ĉinaj kamaradoj ni intencu por realigi tion en 2010.

2. Traduku la kernan parton de SAT-hejmpaĝo al korea lingvo: peranto Dekmil tradukos ĝin.

3. En la perspektivo por kunligi socian movadon kaj esperantan movadon ni multigu la membrojn de SAT.

4. Ni kunlaboru por abundigi partoprenojn kaj diversecojn de enhavo en La Solidareco(Ret-Gazeto de Paca Solidareco de Esperanto).

5. Anonco por pagi la jarkotizon de 2008

Ni diskutis supran enhavon. Mi esperas multajn partoprenojn de interesantoj pri SAT, Socia Movado, kaj Esperanto.

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

Gaja tempo kun Hirundo kaj Viola

사용자 삽입 이미지

Viola, Hirundo, kaj Kosma

Du ĉinaj amikoj vizitis en Koreio por partopreni en la 26a Komuna Seminario(KS) inter junularoj okazita en Urbo Iksan. Antaŭ KS, post KS ili loĝis en domo de Kosma. En la 1a de Novjaro, Kosma preparis por ni supon de rizkuko. Fakte ili planis reveni al Ĉinio en la 1a de Novjaro. Tamen pro vetera problemo ili ne povis reveni tiam. Tial ni povis havi plian tempon kune interparoli kaj ludi.

Unu amiko Yan(Hirundo) estas sekretario de Junulara Komitato de Zaozhuana-a Esperanto Asocio(ZEA). Jarfine de 2005, mi vojaĝis al urbo Zaozhuang kaj mi renkontis ŝin. Tiam ŝi estis komencanto, tamen nun ŝia lingva kapablo mirinde evoluis. Alia amiko Hui(Viola) estas angla instruisto de Universitato Zaozhuang. Ankoraŭ ŝi estas komencanto, do ni havis multajn reciprokajn sekretojn. Tamen ankaŭ ŝi jam tre bone povas paroli esperante. 

사용자 삽입 이미지

Tostu! Per suko(por Alfredo) kaj soĝuo

Alfredo kaj mi vizitis domon de Kosma. Kaj ni multe interbabilis kaj manĝis. Vespere en la 1a de Novjaro, ni vespermanĝis kune kaj vizitis en urbocentro(rivereto Ĉeonggje, placo de urbodomo, ktp). Nokte en la 2a de Novjaro, s-ino Salo gastigis Alfredo kaj du ĉinajn amikojn. Kompreneble Alfredo laŭte ronkis dumnokte. Kaj aliaj sendormante babilante tranoktis.

Hirundo donacis al mi koverton de ZEA kaj poŝtkartojn de Verda Majo(Hasegawa Teru; 1912~1947, Internacia Batalantino), kiu estas tre fama en Ĉinio kiel japana rezistanto kontraŭ Japana Imperiismo en Ĉinio. Mi prezentis al ŝi la aŭtobiografion de Oosugi Sakae, kiu estas tre fama kiel anarkiisto, esperantisto, kaj tradukinto de diversaj gravaj libroj.

사용자 삽입 이미지

Tostu la 2a!

Kaj Viola rakontis interesan epizodon. Iu amiko(aŭ amato?) de ŝi lernis korean lingvon kaj instruis al ŝi '이뻐요!(Bele!)' kaj '멋있어요!(Ŝike!)'. Tamen la prononco de koreaj vortoj estas sama kiel ĉinaj vortoj '一包肉(unu bulo da viando)' kaj '毛稀少(senharulo, rare ekzistas hararoj). La epizodo estis tre interesa por mi.

Iam poste mi volas viziti denove en Ĉinio. Kaj precipe mi esperas ekskursi kun ĉinaj amikoj en Monto Tai(泰山). Tiam ni rememoros lastan gajan renkontiĝon de ni.  

사용자 삽입 이미지

En magazeno por aĉeti kelkajn manĝaĵojn

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

분류 전체보기 (29)
Spektaklo (1)
Filmo (2)
Kurso (2)
Libro (2)
Taglibro (3)
Socia Movado (7)
Vidpunkto (1)
Muziko (1)
Manifestacio (0)
Kunsido (5)
Intervjuo (1)
Artikolo (3)
Literaturo (1)

최근에 받은 트랙백

Totalo : 11785
Hodiaŭ : 12 Hieraŭ : 13