Mia Laborejo

2007/10/10 13:18
Prezento de Galmuri Eldonejo 

Galmuri Eldonejo estas sendependa eldonejo direkte al 'Viv-eldono'.


Galmuri(갈무리) estas pura korea vorto, kiu signifas 'la afero bone konservi rikoltitajn nutraĵojn en Aŭtuno'.

사용자 삽입 이미지

Korea Vorto de Galmuri

La vorto enhavas nian volon, por semi intelektsemon dece al nova epoko bone rikoltante fruktojn de homara pensado kaj praktiko en 20a jarcento. Ni faras laboron por reintrospekti vivon en vidpunkto de homara aŭtuonomo kaj kunlaboro.


Galmuri Eldonejo fondiĝis en la 3a de Marto, 1994. Post tiam ĝi komencis eldonan aktivadon ĉefe en kampo de kultura kaj socia scienco. Ni havas sintenon sendepende de grandega aŭtoritato, kapitalo kaj instituciigita movada organizo. Kaj ni disvolvas eldonan aktivadon direkte al esploro kaj interfluo pri diversaj modaloj montritaj de multituda vivo en nuntempa tutmondiĝita mondo.


Galmuri Eldonejo diligente esploras, ke en la vivo kiaj aferoj, kiaj rezistoj, kiaj kreoj estas farita de multituda potenco. Ĉar ni pensas, ke ĉi tio estas la vojo por klarigi veran potencon, la subjektecon de ŝanĝi mondon.


Ni intencas plilarĝigi intereson al diversaj profesiaj, generaciaj, seksdistingaj estaĵoj, kompreneble ne nur al laboristo, kamparano, sed ankaŭ senlaborulo, ino, studento, adoleskanto, infano, maljunulo, sodomiano, ktp. Ĉi tiel ni plilarĝigos intereson ne nur al inteklekto de homo, sed ankaŭ deziro, vitaleco. Kaj ni volas komunigi necesan menson per esplori kiel tio intensiĝi al nova etiko, komuna homa virteco.

사용자 삽입 이미지

Hidro: Simbolo de Galmuri Eldonejo


Hejmpaĝo: http://galmuri.co.kr

Ret-letero: galmuri@galmuri.co.kr

Sungji B/d 101, Seokyo-Dong 375-13, Mapo-Gu, SEOUL, KOREA (KR121-839)

Tel:             +82-2-325-1485        Faks: +82-2-325-1407

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

Impresa Raporto pri La 63a Internacia Junulara Kongreso en Vjetnamio


사용자 삽입 이미지

La 63a IJK en Vjetnamio

*Mi skribis pri impreso post la 63a IJK en Vjetnamio de la 27a de Julio ĝis 3a de Aŭgusto, 2007.

Dufoje mi partoprenis en internacia kongreso. Fakte, post esperantistiĝo mia unua foja sperto en esperantujo estis partopreno en la 25a Komuna Seminario inter junuloj de aziaj tri landoj(Ĉinio, Japanio, Koreio) en Pekino, Ĉinio. Do ĉi foja sperto estas dirinda unua foja.
Unufoja vizito al Vjetnamio. Kaj unufoja partopreno en internacia skala kongreso plenesperigis min. Kiam alproksimante al la kongreso, mi preparis prezenton pri "Korea Paca Movado".


Hanoja Nokto Plenplena de Varmego kaj Bruo

En la 26a de Julio, je la 10a vespere je loka horo mi atingis ĉe Noi Bai Flughaveno en Hanojo. Apenaŭ eliĝi de aviadilo malseka varmega aero sufokis min. Kvankam nokto profundiĝis, la temperaturo estis pli malpli 31a grado celsie. En flughaveno helpantoj de LKK atendis nin tenante esperante surskribitan anoncan tabulon. Tie mi renkontiĝis kun Ricko kaj Sanŝiro el Japanio. Kaj kun s-ro Alexander el Israelo kaj kelkaj helpantoj ni ekiris al kongresejo(Fremdlingva Universitato en Hanojo) per taksio. Iu helpanto, kiu lernis

사용자 삽입 이미지

LKK-helpantoj de IJK

esperanton nur dum 3 monatoj, flue parolis esperanton kaj klarigis pri ĉirkaŭa loko  - ekzemple, la Ruĝa Rivero - dum irante al kongresejo. Pro ilia afableco ni povis facile trovi la kongresejon. Poste ni malŝarĝis vojaĝ-ekipaĵojn en modesta studenta loĝejo kaj salutis unuan nokton en Hanojo. Ĉirkaŭ loĝejo estis ŝoseo, do dum tuta nokto ne ĉesis bruo de aŭtoj kaj motorcikloj. Sed strange ne povis trovi facile moskitojn, malgraŭ la vetero estis varma. Kun kora tremeto, ekscitiĝo, varmego kaj bruo la unua nokto pasis tiel.


Seninterpreta Renkontiĝo kun Nekonatuloj

사용자 삽입 이미지

ĉe nokta bazaro

La 1a tago de IJK. Ni promenis bazaron ĉirkaŭ kongresejo kaj manĝis unuafoje en vjetnama manĝejo antaŭ komenciĝi la oficiala programo de IJK. Poste ni pasigis longan tempon por registri al kongreso. Post vespermanĝo Interkona Vespero okazis. Komenciĝis la unua renkontiĝo kun partoprenantoj el 6a kontinentoj de tergloba stelo. Ni, tute nekonataj fremduloj iom post iom interproksimiĝis kun kantoj, dancoj preparitaj de vjetnamaj junuloj, kaj kelkaj ludoj. Aparte impresivaj estis ludo por fari malgrandajn grupojn kaj alia ludo por parkerigi nomojn, tiuj, kiujn s-ro Kim J. preparis. Ni interparolis seninterprete per unu lingvo Esperanto. Ni nature fariĝis amikoj. Tiam mi amikiĝis kun Adjevi, kiu vestis piedpilkan uniformon, el Togolando. Ŝajne tio estis ne realigebla renkontiĝo eĉ unufojo en tuta vivo fore de la mondo, tamen mi sentis tian renkontiĝon tre nature en kongresejo.


Prezento de Korea Paca Movado kaj Historia Konscio de Vjetnamio

La 2a tago. Dum la Solena Malfermo mia koro estis maltrankvila. Ĉar mia prezento pri Korea

사용자 삽입 이미지

Kun geamikoj en Internacia vespero

Paca Movado ne aperis en kongresa libro kaj la temo estis politike delikate akceptita de LKK, do ili volis antaŭvidi la enhavon de prezento. Sed post la Solena Malfermo Hai Ly(prezidanto de LKK)ĝoje kaj agrable konsentis la prezenton. Post meandraj iradoj de la aferoj kiel ŝanĝo de loko kaj tempo mi povis prezenti en ĉeftemo de IJK "Paco, Kunlaboro, kaj Disvolviĝo".
En la 4a tago de IJK(en 30a de Julio), matene mi ekkomencis streĉite prezenton antaŭ multaj homoj. Ĉefa enhavo de mia prezento estas jene. Unue, ekde 2003 koreaj esperantistoj memvole partoprenis en paca movado. Due, necesas malkaŝigi veron, introspekto, apologio pri masakrado de koreaj armeoj al vjetnamaj popoloj dum vjetnama milito 1964~1975. Trie, nuntempe popoloj de Irako, Palestino, Libano suferas same pro milito kaj tutmonda skala paca movado necesas por tuja retiriĝo de armeo kaj finigi okupacion.
Tiam ankaŭ s-ro Renato Corsetti(eksprezidanto de UEA) partoprenis kaj li kuraĝigis, ke, multaj diverslandaj Esperantistoj agas en paca movado diversmaniere, tamen eble ne ekzistas tiel vigla movado kiel korea esperantista paca movado. Kelkaj homoj petis al mi, ke bonvole kopiu prezentdokumenton kaj fotojn. S-ro TĐ.Loi(Vicprezidanto de Vjetnama Esperanto-Asocio) diris, ke Vjetnamio ne forgesas estintecon de invadmilito, tamen estintaj invadintaj landoj nuntempe helpas multe por disvolviĝo de Vjetnamio. Ŝajne tia vidpunkto traktis paciĝon, pacon, kunlaboron en kadro de nuntempa ekonomia evoluigo de Vjetnamio. Sed mi pensas, ke la viktimoj de la milito ne estas ŝtato mem kaj esplori veron de antaŭa tragika milito, kompenso kaj apologio al viktimoj estas ne prokrastebla tasko por kritiki nuntempan militon.


La 1a Mondo kaj la 3a Mondo

사용자 삽입 이미지

Kvieta mallonga ripozo en korto

S-ro Renato Corsetti elĵetis vortojn sencoriĉajn en solena Malfermo. Se mi skizas ĝin laŭ mia memoro, proksimume jena.
"Ĉu nuntempe Esperanto-movado tutmonde ekzistas? Por ekzistigi aktuale tutmonda Esperanto-movado, ni bezonas subtenadon kaj prizorgadon al ĉirkaŭitaj lokoj kiel Sud-Ameriko, Azio, Afriko, k.a. Estas evidenta fakto en internacia ordo, ke malegaleco inter landoj kaj diversaj diskriminacioj ekzistas. Se ne estas movado por superponti tion, ni ne povas diri, ke ankaŭ tutmonda Esperanto-movado vere ekzistas."  
Nekompareble trudo al rango kiel internacia lingvo de angla lingvo, tamen ankaŭ fundamentaj vortoj de Esperanto, kiuj estas bazitaj de komuneco de hindi-latinaj seriaj lingvoj, povas iĝi barilo al neokcidentaj homoj. Simile tiel Okcidenta-Eŭropa alcentrigita politika, ekonomia, socia, kaj kultura supereco en internacia rilato nenegeble ekzistas interne en Esperanto-movado.
Ĉu pro tia penso, mi pensis, ke oni tre grupe iris kaj venis aparte laŭ kontinentoj laŭ landoj
사용자 삽입 이미지

Tre bela pejzaĝo de Halong golfo

en kongresejo. Inkluzive mi ankaŭ koreaj partoprenantoj tro grupiĝis. Mi sentis, ke loĝejaj ĉambroj estis dividitaj laŭ nacio aŭ loko kiel problemo. Se ne ankoraŭ ekkonsciante estis dividitaj la 1a mondo kaj la 3a mondo, tio estis honta afero. ĉar memkonscio aparteni al la 1a mondo povas voki absurdan superan komplekson, kaj memkonscio aparteni al la 3a mondo povas voki minuskomplekson aŭ humiligan sklavemecon. En kapitalisma tutmondiĝa realo ni scias, ke ne nur en internacia malegaleco sed ankaŭ la 1a mondo kaj la 3a mondo fariĝas en unu lando. Do ni povas konfirmi, ke la memvola formiĝo de 'Homaro' nepre povas fariĝi nur per senĉesa rezisto kontraŭ malegaleco kaj subpremo en nia interno.


Ĉu Seksa Suferigo aŭ Kultura Diverseco

사용자 삽입 이미지

Post kongreso ni adiaŭis

Mi devas rimarkigi alian aferon dum kongreso en ĉi impresa raporto. Kelkaj viraj partoprenantoj faris troajn korptuŝojn, seksajn parolojn kaj kondutojn. Tion iu diras kiel la problemo kaŭzita de kultura diverseco. Sed la problemo ne estas tiel simpla. Laŭ mia sento kaj laŭ kelkaj sintezo de eldiroj de kelkaj inoj, certe ekzistis korptuŝojo, seksaj paroloj kaj kondutoj, kiujn inoj ne volis. Tial tio estis seksa suferigo. Kvankam tio okazis en lud-spaco aŭ ekstere de oficiala programo de kongreso, la situacio ne ŝanĝiĝas. Ke iuj viroj brakumi inojn aŭ levi ilin en plena gajeco estis nenature, ĉagrenige por mi. Mi pensas, ke tio ne estas pro kialo, ke mi havas korean tradician konserveman seksan kulturon aŭ komprenon. Ja mi ne havas tian ideon. Kaj mi ne asertas tion por peti reglamentadon de LKK aŭ TEJO pri ia konkreta konduto. En luda spaco ofte okazs konfuza atmosfero, utiligante la ŝancon, oni ne faru suferigan aferon inojn, kiuj klopodis ne frakasi plezuran atmosferon. Levi demandon pri seksa suferigo estas ne nur alvoko por respekto inojn kiel personeca subjekto, sed ankaŭ ligas kun respekto pri alia kulturo, mi pensas. Por konfirmi translandliman komunikadon kaj amikecon, ni devas premisi reciprokan respekton kaj prizorgon.


Esperanto-Movado kaj Trans Tio

En IJK estis multaj amikiĝoj, interesaj kuraĝigaj programoj, gajaj epizodoj super haŭt-koloro, nacieco, religio, rango, sekso, ktp. Mi bedaŭras, ke mi ne multe skribis gajan memoron kaj la belajn pejzaĝojn, surstratajn homojn de Hanojo, Vjetnamio. Kaj mi bedaŭras, ke mi plendis kaj levis pezajn kritikajn demandojn pli multe. Tamen mi esperis sinceran debaton

사용자 삽입 이미지

Kanto kun tradicia minoritata vesto de Vjetnamio

inter junuloj pri gravaj temoj, do la kongreso restigis al mi multe pli taskon ol ĝojon. Kien iras Esperanto-movado? Kial tiom multaj homoj kolektiĝis tutmonde kaj kion ni povas fari kune? Kiom Esperanto-movado, kiu estas movado por realigi lingvan egalrajton tutmonde, povas kontribui por transpaŝi tutmondan malegalecon, subpremon, diskriminacion? Aŭ kiom intime rilatas pri tia movado? Ĉu la problemo de lingva egaleco estas nur lingva problemo? Ktp.
La 63a IJK, kiu donis al mi multajn afliktaĵojn, finiĝis. Kaj nun mi staras ĉe nova      deirpunkto, pensante kiel mi rilati kun Esperanto-movado kaj trans tio.

Sed malgraŭ ĉio, mi transdonas mian saluton kun plezuro kaj danko al ĉiuj LKK-anoj, kiuj prepais la 63a IJK-n, vjetnamaj helpantoj, homoj de TEJO, koreaj partoprenantoj Younglong, Iltaek, Hohosen, Lud, Biru, Kimdaek, kaj nun aperanta nomo Adjevi, Ando, Goshi, Laurent, Miranda, Andrew, Paola, Renata, Ricko, Sanshiro, Xin, Maria, Robert, Trang, Sky, Hoai, ...... , kaj ĉiuj partoprenantoj al IJK.   
"Neniam mi forgesos ĝoja renkontiĝo kun vi! Kaj nia amikeco daŭros!"

사용자 삽입 이미지

Solena Malfermo de IJK

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

Esperanto kaj mi

2007/08/28 00:36

Hazarde renkontita paca lingvo

사용자 삽입 이미지

Mi renkontis Esperanton tuthazarde. 1990, tiam mi estis altlerneja studento, mi estis klubano de literatura rondo. Kaj mi renkontis Esperanton en iu librovendejo. Tamen tiam mi pensis esperanton kiel nur lingva eksperimento, ĉar malmultaj homoj uzis ĝin.

Post 15 jaroj, en Februaro de 2005, mi renkontis Esperanton denove legante historian libron titolitan de "La Biografio de Iĝeong PARK Heonjeong". Tiutempe mi laboris en laborsindikato por kamionistoj. Kaj mi pripensis, ke kial laboristoj pensas kaj agas en kadro de ŝtato aŭ nacio dum la kapitalo tutmondiĝas. Laŭ mia penso, estus bone, se tutmondaj laboristoj rekte komunikus kaj provus diskutante solvi la problemojn realajn. Intertempe la historia libro montris al mi, ke s-ro PARK Heonjeong, kiu ludis gravan rolon de movado por korea sendependiĝo, kaj tiamaj literaturistoj, inteligencioj uzis Esperanton sub kontrolo de Japana Imperiismo. Tia fakto kortuŝis min. Kaj mi scivole serĉis librojn pri Esperanto. Mi nur povis trovi nur unu bazan lernolibron. Mi aĉetis ĝin kaj legis daŭre. Komence mi sentis malfacilecon, kvankam Esperanto havas simplan gramatikan regulon. Ĉar mi sole lernis Esperanton.

Post kelka tempo hazarde mi renkontis Esperantiston survoje. Ekde 2003 Iraka milito okazis fare de Usono kaj aliancaj landoj, do kontraŭ-milita kampanjo "Surstrata paca Agado" daŭre okazis en Koreio. Iu Esperantisto kunportis stangeton esperante surskribitan. Mi salutis al li kaj li estis unu membro de organizaĵo "La Paca Solidareco de Esperanto". Ĝis tiam mi nur renkontis Esperanton per libro, post tiam mi povis komuniki kun fremdlandaj esperantistoj.

Translandlima, transnacia komuniko realiĝis kaj mi ekscitiĝis pro tio. En somero de 2005, mi partoprenis en paca kunveno por nuligi atombombon/hidrogenbombon je 60a rememoriga tago de atombombita en Hiroŝimo, Japanio. Tie mi povis ĝoje interparoli kun s-ro Osioka, kiu estis la prezidanto de Hiroŝima Esperanto Asocio. Mi povis vidi multajn lampolumojn sur rivero en Hiroŝimo senditajn de armena esperantisto por rememorigi la viktimojn.

Poste mi vojaĝis tra la Ĉinio, Rusio, kaj eŭropaj 11 landoj celante ĉefe renkonti Esperantistojn kaj SAT-membrojn. Unufoje mi renkontis tiom multajn diversnaciecajn alilandanojn kaj kiom multajn diversajn pensmanierojn. Mi diskutis laboristajn aferojn kun belga E-isto Jakvo Schram. Kaj li diris al mi, ke la nura vojo por solvi problemon de novliberalismo kaj enreĝimiĝo, koruptiĝo de laborsindikato estas monda kunlaboro kaj monda batalado de ekspuatatoj mem. Ankaŭ mi kaj li same pensis, ke la komunikado tutmonda estas grava maniero por tutmonda laborista solidareco.

사용자 삽입 이미지
Post vojaĝo mi volis disvastigi Esperanton ĉirkaŭe. D-ro Zamenhof volis evoluigi Esperanton ne apogante de la forto de ŝtata potenco aŭ internacia oficiala organizaĵo, tamen volis pere komunikado kaj kunlaboro de Esperantistoj. Mi tute simpatias tion.

Ekde somero de 2006, mi komencis havi kurson de Esperanto ĉe Multituda Reta Centro(MRC;
http://waam.net). Kaj mi partoprenis kune kunlernatoj en 25a Komuna Seminario inter junuloj de orientaziaj tri landoj(Ĉinio, Japanio, Koreio) en Pekino. Ĝis nun la kurso daŭras espereble.

En 2007, mi prezentis kun Amelano, Dekmil, Kara, Sandor Horvath pri Esperanto, Marksismo, kaj komunlingvo en sciencaj eventoj kiel Marks-komunale kaj Korea Socia Forumo. Kaj eksterlandaj E-istoj(Viola, Don Gasper, Daishin, Sjoerd k.a.) vizitis MRC-n kaj diskutis pri Esperanto kaj socia movado. Mi kaj miaj kolegoj nun faras Esperanto-Reton "Homaranisma Komunlingva Movado Kontraŭ Novliberalismo(HKMKN)" kiel unika branĉa organizaĵo de MRC por agadi per/por Esperanto.

사용자 삽입 이미지

D-ro Zamenhof esperis unuiĝon de homaro kiel egalaj homoj kaj la ideo fruktis Esperanton. Mi volas, ke pli multaj homoj rekontiĝu kun komunikada lingvo senneceseca de tradukado, interpretado. Ĉar renkontiĝo kun Esperanto certe iĝos ŝanco de altiĝo de kreeca rezisto, valoro de propra vivo en la mondo kontrolata de logiko de profito.

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

분류 전체보기 (27)
Spektaklo (1)
Filmo (2)
Kurso (2)
Libro (2)
Taglibro (3)
Socia Movado (5)
Vidpunkto (1)
Muziko (1)
Manifestacio (0)
Kunsido (5)
Intervjuo (1)
Artikolo (3)
Literaturo (1)

최근에 받은 트랙백

Totalo : 10588
Hodiaŭ : 3 Hieraŭ : 12