'Filmo'에 해당되는 글 7건
- 2011/11/16 미국의 민주주의? Usona Demokratismo?
- 2011/11/07 그리스 위기 다룬 영화 "빚의 지배" - Debtocracy
- 2009/04/21 [Filmo] Alia Planedo(Másik bolygó, 2008)
- 2009/03/20 Mia koro ne malvenkis (2)
- 2008/09/20 ARIA THE ORIGINATION
- 2007/03/11 Amafero en Kontraŭ-komunisma Epoko "Tiu Jara Somero(그해 여름)" (2)
- 2007/03/03 Brila fulmodaŭro de la vivo "Hula Girls"
Alia Planedo(Másik bolygó, 2008)
Seula Homrajta Filmfestivalo okazos ĉe placo Ĉeongjeĉeon en la 5a ~ 7a de Junio, 2009. En la festivalo oni povos vidi la filmon pri infanoj sub mizera situacio. La titolo de la filmo estas 'Alia Planedo'. Mi tradukis la prezenton de la filmo sube verkitan de komitato de Seula Homrajta Filmfestivalo( http://sarangbang.or.kr/hrfilm/ ).
Prezento de la filmo
Reĝisoro Ferenc Moldoványi / Hungario, Finnlando, Belgio / 2008 / 96 minutoj
Ĉi tiu dokumentfilmo cirkonstance en Meksikio, Ekvadoro, Kongolando, Kamboĝo temas pri 7 rakontoj koncernataj al problemo de infanlaboro kaj infana prostitucio, k.a. La rakontoj vidigas per infanaj okuloj mizeran realon en fono de nia planedo, kie nuntempe infanoj estas sub ombra zono de homrajto. La filmo malkovras absurdan realon en diversaj lokoj en terglobo per ŝokaj scenoj kaj demandas filozofie pri ekzisto kaj evoluo de la homaro.
- skribita de Jeonĝu
Se vidas informite, la filmo pli bone videblas - Alia Planedo
En la filmo aperas infanoj en tri kontinentoj, Azio, Afriko, Sud-Ameriko. Laŭ la kalkulo de ILO(Internacia Labora Organizo), pli ol 200 milionoj da infanoj inter 5 ~ 14 jaraĝaj en la mondo estas devigataj labori pro malriĉeco. Azio kaj marbordo ĉirkaŭ pacifiko estas la loko, kie la plej multaj infanoj estas devigataj labori en la mondo. Kaj ratio de mobilizitaj infanoj en ekonomia aktivado en la suda parto de la dezerto Saharo de Afriko atingis 26% en 2004.
Kiel infanoj en la filmo, infanoj en la mondo surstrate vendas vendaĵojn aŭ viŝas ŝuojn, spikumas balaaĵojn, laboras en fabriko, taglaborejo, prostituciejo, k.t.p. Eĉ infanoj estas konskriptataj kiel knabo-soldato en konfliktaj lokoj. Pli serioza problemo estas, ke multaj infanoj estas dungitaj sklavaforme aŭ ilia laboro kaj korpo traktiĝas garantiaĵo kontraŭ gepatraj ŝuldoj. La laboro de la infanoj estas ne nur danĝera, sed ankaŭ forta kaj ekspluatata laborante korpe, spirite, sekse, k.a. Krome familianoj de la infanoj vivas depende al ilia laboro. En kazo de unu parto de meza kaj suda ameriko, estas raporto, ke laborantaj infanoj gajnas triono de la tuta enspezo de familioj.
La radika kialo de infanlaboro estas malriĉeco. La vivkondiĉo de la infanoj estas tre malbona. Plenkreskuloj ekspluatas la infanlaboron, tamen la infanoj eĉ ne havas oportunon de edukado. Sed la infanoj sieĝitaj de muro de silento, indiferento, malvarma koro vivas senespere sentante sian situacion kiel sorto.
Tuta mondo igas la lokon kiel 'alia planedo', kie loĝas la infanoj, kaj silente agnoskas la situacion okazantan tie. Sed ni vidu realon. Ĉi tiuj infanoj evidente loĝas en sama planedo kun ni.
- skribita de Minĝi
Pri la reĝisoro
Ferenc Moldoványi
Dokumentfilma reĝisoro Ferenc Moldoványi naskiĝis en urbo Debrecen en Hungario, 1960. Li laboris kiel instruisto kaj helpreĝisoro ĉe filmstudio Nonia. Li studis filozofion en universitato Loránd von Eötvös en Budapesto. Li reĝisoris filmojn titolitajn de "La Maniero"(1997), "Infanoj - Kosovo 2000"(2001).
Mia koro ne malvenkis
Dokumentfilmo pri korea konsol-virino loĝanta en Japanio
Mi spektis la dokumentfilmon "Mia koro ne malvenkis" ĉe Nacia Asembleo en la 13a de Marto, 2009. Tiam okazis malfermita spektado de la filmo. En la filmo aperas t.n. konsol-virino(fakte seks-sklavino) de japana imperiisma armeo en la 2a mondmilito. Nun nur unu persono vivante loĝas en Japanio. Ŝia nomo estas SONG Sindo. Ŝi diras en la filmo: "Neniam faru militon stultan!"
Personoj en <Subtena Grupo por Juĝo de konsolvirino loĝanta en Japanio> ĉiam kune batalis kun maljunulino SONG kontraŭ japana registaro dum 10 jaroj. Ili reciproke influis kaj ŝanĝiĝis mem. Mi spektis la forton de la homoj en la filmo.
Do, kvankam la juĝo estis finita malbone, nia koro ne malvenkis!
Vizitu suban ret-paĝon por vidi antaŭavizan version.
http://blog.naver.com/songsindo/80062291489
Muzeo pri Milito kaj Virina Rajto
http://www.whrmuseum.com
|
최강 아리스 전설 시작!!! |
[Filmo] Tiu Jara Somero (그해 여름, Once In A Summer, 2006)
"Venontfoje neniam maltenu ĉi manon..."
En tiu somero, 1969. Tiam Astronaŭto Neil Armstrong surteriĝis en Luno kaj estis severa epoko en Koreio. Prezidento PARK ĝonghui(박정희; 朴正熙), kiu estis militista diktatoro en Sud-Koreio tiutempe, intencis amendon de konstitucio(3선개헌; 三選改憲). Ĉar li volis fariĝi trifoje elektita prezidento. La amendo de konstitucio estis turnopunkto de ĉu longtempa diktatoreco aŭ demokratio. Kaj tio estis prologo de la renovigita diktatora reĝimo(유신독재; 維新獨裁). Do tiutempe universitataj studentoj rezistis kontraŭ la amendo de konstitucio.
Dum 4 monatoj ĉirkaŭ 157,000 studentoj partoprenis en la kontraŭbatalon tutlande el 55 universitatoj, 37 altlernejo, tamen finfine la batalo ne sukcesis. Sed post la malsukceso koreaj studentoj studis pri korea socio kaj organizis klubojn de la sociaj sciencoj. Kaj ili ekkonis ke la popolamaso inkluzive laboristoj kaj kamparanoj estas la subjekto de la historia revolucio.
Jen estas la skeleto de la Tiu Jara Somero.
En ĉi filmo profesoro YUN sokyoung rememoras sian unuan amon. En somero, 1969, seulaj studentoj alvenis en kamparavilaĝo Sunaeri por helpi kamparajn aferojn. S-ro YUN enamiĝis kun vilaĝa bibliotekisto f-ino SO ĝongin. Gepatroj de f-ino SO estis komunistoj kaj ili iris en Nordan Koreion trans la armistica linio, plue tiam la atmosfero de socio estis kontraŭ-komunisma. Do ŝi estis soleca homo. Post kampara servo, ili kune iris al Seulo. Tamen en universitato studenta tumulto okazis. Kaj batalpolicanoj arestis ilin. Policanoj perforte ekzamenis ilin. Kaj s-ro YUN devis diri ke ŝi estas nekonatulo por eviti fariĝata sin kiel spiono-
suspektato. Sed ŝi enkarceriĝis de policanoj per spionsuspekto. Fakte, tiutempe viktimoj reale ekzistis implika sistemo(연좌제; 緣坐制) de Ŝtat-defenda Leĝo(국가보안법; 國家保安法). Se iuj estis komunistoj, iliaj familianoj ankaŭ estis punitaj. Tio estis mizero de la korea moderna historio.La rakonto de ĉi filmo estis simila kiel la Erotika Romano(연애소설; 戀愛小說) verkita de Kaneshiro Kazuki(金城一記). Post longtempo la junultempa amo reaperas kun larmoj en la okuloj.
[Filmo] Dancantaj Knabinoj(フラガ-ル: Hula Girls, 2006)
"En la nokto nevidebla stelon fermu okulojn kaj vidu sonĝon"
La filmo estas direktita de LEE SANG-IL, kiu estas koreo rezidanta en Japanio. Ri estas samaĝano kun mi. Ri naskiĝis en Niigata regiono de Japanio, 1974.
Rakonto estas jena.
1965, en iu vilaĝo de karbomino en Fukuŝimo knabinoj Sanae kaj Kimiko rigardas hazarde flugfolion, kie estas skribita varbi dancistinojn modajn de Havajano. La epoko eniras en la kulmino de la fino de minkarbo. Karba kompanio decidas konstrui la centron de Havajano. Tamen laborsindikato kaj viliĝanoj rezistas kontraŭ malpliigo de karbominaj laboristoj.
Dancinstruistino Madoka alvenas al la vilaĝo el Tokio. Knabinoj de la vilaĝo eksonĝas alian sonĝon kompare iliaj gepatraj generacioj. Sed tamen estas malfacile elturni sin el la vilaĝa profesia tradicio kaj vivkutimo. Malgraŭ tia kondiĉo, knabinoj ne rezignas ilian revon.
Pri ĉi tia filmo mi ne volas trakti socian konflikton. 1960 jardekoj venis kvazaŭ heroldo de la libero el ŝtata aŭ socia aŭ familia aŭtoritato, peza atmosfero, rigideco, ktp. Mi penas ke ĉiam la krizo de la vivo estas venanta kiel strio da lumo en obskureco kiel peĉa nigro. Mi ŝatis ridon kaj ploron de la knabinoj. Tie estas novgeneracia novpasio. La filmo ĵetas al ni ĉi tian mesaĝon. "Faru nun vian deziregon!"
