La lasta tago kun Sandor Horvath

Nia amiko Sandor reiris al Aŭstralio en la 28a de Januaro, 2008. Antaŭ foriro li proponis al mi

사용자 삽입 이미지

Adiaŭa foto kun Sandor ĉe eldonejo Galmuri

adiaŭan kunsidon. Do, Amelano, Kara, uGonG kaj mi kune vespermanĝis kaj s-ro Yi yunseong, Dodo, Bak Minĉeol, Kim Mjeonghui, Kim Seokĝong, Graco kune drinkis bieron post kurso de Moderneco kaj formiĝo de korpo kun Sandor en la 24a de Januaro.
Sandor multe partoprenis en nia evento. Lasta jare li prezentis temon de "Angla lingvo, kio estas problemo?" pri marksismo kaj Esperanto en Markskomunale. Kaj li prezentis temon de "Kial ni bezonas komunan lingvon?" en vintra tendumo de HKMKN en insulo Ganghŭa. Kaj tiel plu.
Li sendis al mi lastan mesaĝon kun dankesprimo same kiel subo.

Speciale mi dankas vin por
- via gastameco... vi gastigis min trifoje, kvankam vi nur havas malgrandan apartamenton.
- la bonajn, interesajn vesperojn en via centro. Vi ĉiam aloge bonvenigis min/nin.
- la diversajn alogajn kunmanĝaĵojn.
- via kuraĝigo kaj helpo antaŭ kaj dum Marx Communale.
- viaj invitoj al diversaj eventoj (Artista vespero, Ganghwa, ....)

Tamen fakte mi volas esprimi dankon por lia partoprenemo, kontribuemo kaj helpemo. Poste mi sopiros lin pro lia foresto. Sed nia amikeco daŭros eterne kaj ni povos kontakti per reto. Mi esperas, ke iam poste mi viziti lian komunumon en Aŭstralio.

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

2008, la 1a SAT-kunsido en Koreio

Dato: ptm 2a, la 19an(sabato) de Januaro, 2008
Loko: kunsidejo de Agado Kontraŭ Tutmondiĝo (
http://cgakorea.org )


S-ro Jerry(ĝenerala sekretario de AKT) ne povis partopreni en la kunsido pro familia afero,

사용자 삽입 이미지

2008, la 1a SAT-kunsido de koreaj membroj

peranto Dekmil, Kara, ĈeVia, Paz partoprenis. Kaj Salo partoprenis kiel observanto.

Ni traktis multajn diversajn aferojn, tamen mi nur raportas kernajn aferojn.

1. Pri plano por okazigi SAT-Kongreson en orient-Azio, kion K-do Masakato en Japanio proponis, ni konsideru pozitive. Kaj post adstringado de opinioj de japanaj, ĉinaj kamaradoj ni intencu por realigi tion en 2010.

2. Traduku la kernan parton de SAT-hejmpaĝo al korea lingvo: peranto Dekmil tradukos ĝin.

3. En la perspektivo por kunligi socian movadon kaj esperantan movadon ni multigu la membrojn de SAT.

4. Ni kunlaboru por abundigi partoprenojn kaj diversecojn de enhavo en La Solidareco(Ret-Gazeto de Paca Solidareco de Esperanto).

5. Anonco por pagi la jarkotizon de 2008

Ni diskutis supran enhavon. Mi esperas multajn partoprenojn de interesantoj pri SAT, Socia Movado, kaj Esperanto.

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

Gaja tempo kun Hirundo kaj Viola

사용자 삽입 이미지

Viola, Hirundo, kaj Kosma

Du ĉinaj amikoj vizitis en Koreio por partopreni en la 26a Komuna Seminario(KS) inter junularoj okazita en Urbo Iksan. Antaŭ KS, post KS ili loĝis en domo de Kosma. En la 1a de Novjaro, Kosma preparis por ni supon de rizkuko. Fakte ili planis reveni al Ĉinio en la 1a de Novjaro. Tamen pro vetera problemo ili ne povis reveni tiam. Tial ni povis havi plian tempon kune interparoli kaj ludi.

Unu amiko Yan(Hirundo) estas sekretario de Junulara Komitato de Zaozhuana-a Esperanto Asocio(ZEA). Jarfine de 2005, mi vojaĝis al urbo Zaozhuang kaj mi renkontis ŝin. Tiam ŝi estis komencanto, tamen nun ŝia lingva kapablo mirinde evoluis. Alia amiko Hui(Viola) estas angla instruisto de Universitato Zaozhuang. Ankoraŭ ŝi estas komencanto, do ni havis multajn reciprokajn sekretojn. Tamen ankaŭ ŝi jam tre bone povas paroli esperante. 

사용자 삽입 이미지

Tostu! Per suko(por Alfredo) kaj soĝuo

Alfredo kaj mi vizitis domon de Kosma. Kaj ni multe interbabilis kaj manĝis. Vespere en la 1a de Novjaro, ni vespermanĝis kune kaj vizitis en urbocentro(rivereto Ĉeonggje, placo de urbodomo, ktp). Nokte en la 2a de Novjaro, s-ino Salo gastigis Alfredo kaj du ĉinajn amikojn. Kompreneble Alfredo laŭte ronkis dumnokte. Kaj aliaj sendormante babilante tranoktis.

Hirundo donacis al mi koverton de ZEA kaj poŝtkartojn de Verda Majo(Hasegawa Teru; 1912~1947, Internacia Batalantino), kiu estas tre fama en Ĉinio kiel japana rezistanto kontraŭ Japana Imperiismo en Ĉinio. Mi prezentis al ŝi la aŭtobiografion de Oosugi Sakae, kiu estas tre fama kiel anarkiisto, esperantisto, kaj tradukinto de diversaj gravaj libroj.

사용자 삽입 이미지

Tostu la 2a!

Kaj Viola rakontis interesan epizodon. Iu amiko(aŭ amato?) de ŝi lernis korean lingvon kaj instruis al ŝi '이뻐요!(Bele!)' kaj '멋있어요!(Ŝike!)'. Tamen la prononco de koreaj vortoj estas sama kiel ĉinaj vortoj '一包肉(unu bulo da viando)' kaj '毛稀少(senharulo, rare ekzistas hararoj). La epizodo estis tre interesa por mi.

Iam poste mi volas viziti denove en Ĉinio. Kaj precipe mi esperas ekskursi kun ĉinaj amikoj en Monto Tai(泰山). Tiam ni rememoros lastan gajan renkontiĝon de ni.  

사용자 삽입 이미지

En magazeno por aĉeti kelkajn manĝaĵojn

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

2007 Vintra Tendumo de HKMKN

2007/11/05 00:35

2007 Ĝenerala Kunsido por establi HKMKN-n kaj Vintra Tendumo

15-16 DECEMBRO 2007

사용자 삽입 이미지


0. Celo

Tutmondaj Esperantistoj disvastigas signifon de Esperanta Movado per diversaj eventoj ĉiu jare en la 15a de Decembro por rememorigi la naskiĝtago de Lazaro Ludoviko Zamenhof, kiu kreis Esperanton por realigi egalecan kaj pacan lingvuzadon. En venonta la 148a Zamenhofa Tago ni volas okazigi Ĝeneralan Kunsidon por establigi Esperanto-Reto HKMKN(Homaranisma Komunlingva Movado Kontraŭ Novliberalismo)-n, kiu estis proponita ekde julio, 2007, en Koreio. Samtempe ni volas okazigi Vintran Tendumon de organizaĵoj kaj individuoj, kiuj celas Esperantan Movadon ne nur kiel lingva movado, sed ankaŭ solide ligitan kun diversaj sociaj movadoj.
Ni intencas disvolvi agadon kontraŭ kapitalisma tutmondiĝo subpremanta homaran kreecan potencon, klopodante por ke tutmondaj individuoj havu reciproke pli multajn komunajn rilatojn kaj realigu potencialon homarecan.
Ni esperas vian multan intereson kaj partoprenon.

1. Dato, Loko

Dato: La 15a(Sabato)~16a(Dimanĉo) de Decembro, 2007
Loko: Lernejo Mari en Insulo Ganghŭa, Urbo Inĉeon, Koreio

2. Programo
(La Programo estas ankoraŭ ne fiksita, do vi povos kontribui programon.)

La 1a Parto: Ĝenerala Kunsido por establi HKMKN-n
- Prezento pri Prospekto kaj Progreso de HKMKN
- Diskuto pri Regulo de HKMKN
- Diskuto pri Aktivplano en 2008
- Informo pri Radio-Elsendo de HKMKN
- Elekto de Farantoj(plenumkomitato) de HKMKN

La 2a Parto: Forumo kaj Eventoj
- Forumo : Rilato inter Esperanto-Movado kaj Socia Movado
Prezenttemo(Ankoraŭ nefiksita)
1) Kial necesas Komunlingva Movado (Sandor Horvath)
2) 2008 G8 Pinta Konferenco kaj Rolo de Esperanto-Movado (Miyazawa Naoto)
Totala Diskuto
- Kantu Esperante
- Spekti Esperanto-Teatraĵon
- Spekti Espernato-Filmon([Gerda Malaperis] aŭ [Patro])
- Esperanto-Ludo(Kartludo, Sekvi finan vorton, Legi fabelon, ktp)
- Esperanto Kvizo (diveni nomojn de legomoj)
- Libro Servo

La 3a Parto: Prezento de Diversaj Esperanto-Aktivoj
- Paca Solidareco de Esperanto
- Korea Rondo de SAT
- Rondo de Esperanto-Studo de Migrintaj Laboristoj el Urbo Osan
- Rondo de Esperanto-Studo el Urbo Gŭangĝu
- Rondoj de HKMKN(Seminarianoj de "La Aventuroj de Alicio en Mirlando", Seminarianoj de "La Eta Princo", Lernantoj de Baza Kurso de Esperanto)
- La Paka lernejo
- Kaj Aliaj Rondoj kaj Individuoj

3. Detala Tempo-Tablo
 

Tempo Dato  15-DEC-2007(Sabate)  16-DEC-2007(Dimanĉe)
08:00  Ekiri al Eventejo  Matenmanĝo
09:00    Prezento de Diversaj Esperanto-Aktivoj
 - Paca Solidareco de Esperanto
 - Korea Rondo de SAT
 - Rondo de Esperanto-Studo de Migrintaj Laboristoj el Urbo Osan
 - Rondo de Esperanto-Studo el Urbo Gŭangĝu
 - Rondoj de HKMKN(Seminarianoj de "La Aventuroj de Alicio en Mirlando", Seminarianoj de "La Eta Princo", Lernantoj de Baza Kurso de Esperanto)
 - La Paka lernejo
 - Kaj Aliaj Rondoj kaj Individuoj
11:00  Atingi al Eventejo  Spekti Espernato-Filmon
12:00  Tagmanĝo  Tagmanĝo
14:00  Ĝenerala Kunsido de HKMKN  Adiaŭo
16:00  Promenado de Insulo Ganghŭa  
18:00  Vespermanĝo  
19:00  Forumo: Rilato inter Esperanto-Movado kaj Socia Movado

 1. Kial necesas Komunlingva Movado  (Sandor Horvath)

 2. 2008 G8 Pinta Konferenco kaj Rolo de Esperantistoj (Miyazawa Naoto)

 Totala Diskuto

 
   Simpla Esperanto-Lernejo  
21:00  Interkona Vespero

 - Sinprezento de Partoprenantoj
 - Kantu Esperante
 - Spekti Esperanto-Teatraĵon
 - Esperanto-Ludo(Kartludo, Sekvi finan vorton, Legi fabelon, ktp)
 - Esperanto Kvizo (diveni nomojn de legomoj)
 - Libro Servo

 
23:00  Post kunsido, Dormo  

*Ni povos ŝanĝi supran programon laŭ situacio.

4. Kotizo
(Bonvole pagu ĉe la eventejo surloke)

- Kotizo: 30,000 Koreaj Ŭonoj (23 Eŭroj / 33 Dolaroj / 3,800 Jenoj)
- Rememoraĵo: HKMKN T-ĉemizo (donaceto)
(*Se vi bezonas plian, bonvole mendu kaj aĉetu surloke)

5. Aliĝilo por Vintra Tendumo kaj Ĝenerala Kunsido de HKMKN

- Nomo:             (Kromnomo:             )
- Naskiĝtago:       jaro        monato       tago (Ekz. 1986/01/15)
- Kapabla Lingvo: 
- Ret-adreso:
- Hejmpaĝo/Blogo:
- Telefon-numero:
- Adreso:
- Program-kontribuo: Jes / Ne
(Se jes, kio estas enhavo de via programo:                  )
- Aldona Parolo pri vi:

6. Bonvole sendu vian aliĝilon al:

Ĉefa Ret-adreso: hkmkn@waam.net

Respondeculoj
- Paz: paze23@gmail.com +82-10-3226-2780
- Salo: salolee@paran.com +82-19-387-3263
- Kara: kara12345@gmail.com +82-10-7999-9857
- Kosma: ttabi@hanmail.net +82-10-4260-0426

HKMKN
Sungji-B/D 101, Seokyo-dong 375-13,
Mapo-gu, Seoul, Korea (KR121-839)

 

사용자 삽입 이미지

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

Kunsido kun Esperanto-parolanto Donald Gasper el Hongkongo

사용자 삽입 이미지

Brita E-isto Don Gasper

La 17an de Marto, 2007. Grava gasto vizitis ĉe ni. Lia nomo estas s-ro Donald Gasper. Antaŭe li estis Britano. Tamen nun loĝas en Hongkongo. Li loĝis en Hongkongo ekde 1994. Kaj li estis membro de SATEB(sennacieca Asocio Tutmonda en Britio) antaŭ loĝi en Honkongo. Antaŭe li estis ĵurnalisto kaj iatempe reprezentanto de pluraj eldonejoj. Nun li instruas ĵurnalismon en Shuren universitato en Hongkongo. Li jam 9 foje vizitis Koreion. Do li tre bone komprenis pri situacio de Koreio.

Ĉi foje korea branĉo de IFĴ(Internacia Federacio de Ĵurnalistoj) invitis lin. IFĴ estas internacia sindikato de ĵurnalistoj kaj ĉefa oficejo ekzistas en Belgio, laŭ lia diro. Kaj korea branĉo invitis lin por partoprenigi en konferencon, kiu temis pri "Paco, interkompreniĝo de korea duoninsulo, k.a.". La konferenco okazis en Seulo kaj Kumkang Monto(en Nord-Koreio). 60 landaj 170 ĵurnalistoj partoprenis en la konferenco.

En kunsido kun li, ni diskutis pri nuntempa situacio de Nord-Ko

사용자 삽입 이미지

Gary kaj Gasper

reio. Li diris, ke li estis surpriziĝita pri manko de bazaj scioj en la Sudo pri la
Nordo en korea duoninsulo. Fakte, ambaŭ flankaj registaroj blokas rekte interparoli inter nordaj kaj sudaj popolamasoj per malbona leĝo de Ŝtat-sekureco. Kaj li rakontis pri sia vizito al Kumkang Monto kaj Gaesung industria komplekso. Laŭ lia ideo, tie jam estis unuiĝinta Koreio. Ĉar multaj nordaj kaj sudaj laboristoj ĉiu tage kontaktis tie.

Mi demandis al li. "Antaŭe mi aŭdis de prof. Holger heide, kiu estas ekonomika faka profesoro de Bremen universitato, pri unuiĝo de Germanio. Li diris, ke malriĉuloj pli mizeriĝis post unuiĝo de Germanio kaj ambaŭ flanka regintoj gajnis profiton post unuiĝo. Fakte, proporcio de maldungiĝo estas plimultiĝis post unuiĝo. Kompare de germana sperto, kiel vi pensas pri unuiĝo de Koreio?"

사용자 삽입 이미지

Partoprenantoj en Manifestacio de kontraux-milito gaje ludas

Kaj li respondis. "La unuiĝo de Koreio estas necesa kiel eksprezidento de Sud-Koreio KIM daeĝung diris tion. Ĉar nepre necesas mildigi streĉon en korea duoninsulo. Usona prezidento BUSH diris, ke "Nord-koreio estas akso de Diablo!". Tio estas tre danĝera situacio en Korea duoninsulo. Fakte en Germanio post unuiĝo la ratio de maldungiĝo multiĝis. Tamen tio estas problemo rilate rapideco de unuiĝo. Malrapide iom pli iom puŝi unuiĝon inter popoloj."

Krome partoprenintoj en kunsido multe demandis kaj diskutis, tamen bedaŭrinde pri detalo mi ne bone memoras nun. Sed li diris emfazante, ke la situacio de Korea duoninsulo estas pliboniĝanta. Ekzemple, 6 landa konferenco inter Nord-Koreio, Sud-Koreio, Usono, Ĉinio, Rusio, Japanio lastatempe alportis epokfarantan ŝanĝon al korea duoninsulo.

Post la kunsido, kun Gasper ni kune partoprenis manifestacion kontraŭ-milito, kiu estis internacia komuna

사용자 삽입 이미지

Ĝonghjon(E-isto kaj anarkiisto) partoprenis

agado en la 17a de Marto. S-ro Gasper daŭre fotis kaj intersiĝis pri la manifestacio. Tie, fakte, estis pli ol 20 lernant(int)oj de Esperanto. Ili prenis verdan flagon sia mane. Ni marŝis ekde Seula Fervoja Stacidomo ĝis Ĝonggak(Sonorilturo).

Post la manifestacio, ni kune vespermanĝis ĝoje babilante, kaj post vespermanĝo renkontis kun amaso de anarkiistoj. Ni kunfluante iris al drinkejo kaj drinkis bieron laŭte babilante. Bedaŭrinde tiu taga nokte mi devis partopreni en funebra ceremonio de patro de mia amiko. Do mi devis fruvespere adiaŭis al Gasper. Mi esperas, ke iam poste ni denove renkontiĝi, ĉu en Hongkongo, ĉu en Koreio.


이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

분류 전체보기 (27)
Spektaklo (1)
Filmo (2)
Kurso (2)
Libro (2)
Taglibro (3)
Socia Movado (5)
Vidpunkto (1)
Muziko (1)
Manifestacio (0)
Kunsido (5)
Intervjuo (1)
Artikolo (3)
Literaturo (1)

최근에 받은 트랙백

Totalo : 10588
Hodiaŭ : 3 Hieraŭ : 12