Printempa Esperanto-Kurso komenciĝis por komencantoj

La 14an de Marto, 2007, Printempa Esperanto-Kurso komenciĝis. Lud estas la nova instruisto de la

사용자 삽입 이미지

Nova Esperanta Kurso de LUD

baza kurso. En Multituda Reta Centro(http://waam.net), jam 3 foje okazis sezona baza Esperanto-kurso. Ĝis la 2a de Majo la kurso daŭriĝos havante 8 fojajn lecionojn.

La unua baza kurso estis okazita ekde la 14a de Junio ĝis la 16a de Aŭgusto en 2006, de Paz, ĉiu merkrede tute enhavante 10 fojajn lecionojn. Tiam 11 lernantoj kunlernis Esperanton. La unua lernolibro estis "Esperanto 1,2"(Doksu Eldonejo) verkita de D-ro PARK giŭan. Post la kurso, 4 homoj(Seimo(Baka), Hohosen, Lud, Paz) partoprenis en Komuna Seminario inter orient-aziaj junuloj en Pekino.

Jene vi povos vidi videojn pri la KS en Pekino filmita de Zhu Xin.
http://cgakorea.org/cgafiles/Paz/sinprezento_plena.wmv
http://www.youtube.com/watch?v=ce5IJTR2r4E

La dua estis Aŭtuna Kurso kun seminario por legi "Nudpieda Gen"-n. Tiam ni unue nur havis seminarion. Tamen membroj de anarkiistaj Punk-muzikbandoj nomiĝitaj "La Eksplodo" kaj "La Furioza Pugno" haste venis kaj volis lerni Esperanton. Do mi devis malfermi neformalan bazan kurson por instrui ilin ĉiu ĵaŭde dum ekde la 28a de Septembro ĝis la 14a de Decembro, 2006. Ekde tiam mi uzis novajn 2 lernolibrojn titolitajn de "Rapida vojo de Esperanto" verkita de D-ro LEE ĝongjong kaj "Elementa kurslibro de Esperanto" verkita de s-ro CHO sungho por komencantoj.

Poste la tria kurso okazis ekde la 18a de Decembro, 2006, ĝis la 26a de Februaro, 2007. Mi adiciis plian materialon por instrui. Tio estis scenaro de "Gerda Malaperis" verkita de Claude Piron. La rakonto de "Gerda Malaperis" estis sufiĉe interesa por mi kaj 13 kunlernantoj.

Nu, jam 15 kunlernantoj partoprenis en nova printempa kurso gvidata de Lud. Mi sentas, ke nia Esperanto-movado en Koreio iom pli iom kreskas. Kaj poste la komencantoj aktuale uzos Esperanton por siaj propraj celoj. Mi esperas, ke homoj pli multe interparolu PER Esperanto por interkompreni tutmonde kaj kunlaboru por batali kontraŭ novliberalisma malboniga intenco de niaj viv-kondiĉoj fare de nunaj kapitalistoj kaj regantaroj.
 

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz
Hieraŭvespere(la 8an de Marto), ni decidis novan programon de nia seminario.
Kvankam ankoraŭ restas nekunlegitaj paĝoj de [Lasu min paroli plu], ni finu la tekston.
Ĉar pri la teksto kelkaj homoj sentas enuon.

Venonta ĵaŭde(la 15an de Marto) la 7a(vespere) kaj duone, ni kune spektos spektaklon de muzik-bando(SHE취미 밴드) de Lud.
La titolo de la spektaklo estas "Ni ne povas akomodi je via gago(늬들 개그에 적응이 안 돼)."

Jen estas la skiza klarigo de la spektaklo.

Ni ne povas akomodi je via gago.

*SHE취미 밴드 sola spektaklo
*Dato: Vespere la 7a kaj duono, en la 15a de Marto(ĵaŭdo), 2007
*Loko: Sinrim metro-stacidomo(2a linio de Seula Metroo) 유림합주실(Jurim koncerto-ĉambro)
*Kiel trovi la lokon: Eliru el Sinrim metro-stacidomo Elirejo N-ro. 2. Poste iru direkte al Seula Nacia Universitato. Kaj vi unue vidos maldekstre McDonald tujpreta-manĝejon kaj poste vidos SK benzinstacion. Post trovi la benzinstacion, iru plu 30 metrojn kaj vi vidos subteran koncertejon Jurim.
*Enirprezo: 3,000 ŭnoj, 1 senpaga trinkaĵo


Ekde post-venonta ĵaude ni(la 22an de Marto) seminarios per "Manifesto de la Sennaciistoj (kaj Dokumentoj pri Sennaciismo)" verkita de E. Lanti. Mi bindigos la libron ĝis venonta semajno kaj post spektaklo de muzik-bando de Lud mi disdonos al ĉiuj partoprenantoj. Post-spektaklo ni diskutu libere pri programo de nia seminario.

Do, bonvole proponu bonan programon, se vi havus bonan ideon aŭ bonan tekston aŭ ion ajn!
이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

분류 전체보기 (27)
Spektaklo (1)
Filmo (2)
Kurso (2)
Libro (2)
Taglibro (3)
Socia Movado (5)
Vidpunkto (1)
Muziko (1)
Manifestacio (0)
Kunsido (5)
Intervjuo (1)
Artikolo (3)
Literaturo (1)

최근에 받은 트랙백

Totalo : 10586
Hodiaŭ : 1 Hieraŭ : 12