Raporto pri Ĝenerala Kunsido de HKMKN kaj Vintra Tendumo


사용자 삽입 이미지
En la 15 ~ 16a de Decembro, 2007, okazis Ĝenerala Kunsido de HKMKN kaj Vintra Tendumo, en Insulo Ganghŭa, Koreio. Ĉirkaŭ 40 homoj partoprenis en la evento. El eksterlandoj, s-ro Alfredo(Ganao, Afriko), s-ro Naoto(Japanio), s-ro Keisuke(Japanio) partoprenis.

Tie ni establis novan organizon HKMKN-n. Ni kune proklamis Prospekton, Detalan Regulon, kaj venontjaran planon de HKMKN. Ankaŭ ni elektis mastrumantojn de HKMKN kiel respondeculoj. Jen estas mastrumantoj, Paz(Kurso), Graco(Seminario), uGonG(Publiko), Kara(Solidarado).

Poste ni havis forumon kiel ĉeftemo de Vintra Tendumo. Ni diskutis pri Rilato inter Esperanto-Movado kaj Socia Movado.

Unue Sandor Horvath prezentis la temo de "Kial ni bezonas komunan lingvon?". En la temo

사용자 삽입 이미지
li emfazis kelkajn punktojn kiel kialoj bezonataj de komuna lingvo. ekzemple, la punktoj estas egaleco, utileco, facileco, neŭtraleco, protekto por malgrandaj lingvoj, por migrintaj laboristoj, amuzo, plezuro, ĝojo, amikeco, boneco por homaro, ktp.

Due MIYAZAWA Naoto prezentis pri G8 Pinta Konferenco kaj Rolo de Esperantistoj. Li klarigis, ke G8 Pinta Koferenco baziĝas sur ideo de Novliberalismo. La G8 landoj pli larĝigas diferencon de riĉuloj kaj malriĉuloj. Kaj ili maskas sian maldemokratecon, intencas trompi mondajn popolojn. Poste li proponis kontraŭstaran movadon kontraŭ G8 Pinta Konferenco kaj emfazis rolon de Esperantistoj. Li proponis 4 punktojn. La 1a estas konstrui simbolon de egaleco kaj internaciismo. La 2a estas kune havi informaĵon. La 3a estas reciproke kompreni kaj respekti spertojn kaj ideojn. La 4a estas internacia komuna batalo.

Post la diskuto ni kune havis gajan tempon. Dancante, ludante, kantante, drinkante, babilante ni pasigis la nokton de Vintra Tendumo.

En la 16a de Decembro, ni havis programon por prezenti diversajn Esperanto-aktivojn. Alfredo prezentis pri Familia Fokuso Internacia(Neregistara Organizo; http://www.ffigh.org ) en Ganao. Kara prezentis pri Paca Solidareco de Esperanto( http://solidareco.cafe24.com ; http://solidareco.ohpy.com ). Dekmil prezentis pri IKEK(Internacia Komunista Esperantista Kolektivo) kaj SAT(Sennacieca Asocio Tutmonda; http://www.satesperanto.org ). Ĵeĵe prezentis pri Esperanta Rondo de Gŭangĵu. Lumi prezentis pri Lernejo Botari( http://cafe.naver.com/pottari ). Kaj fine Paz prezentis pri kursoj kaj seminarioj de HKMKN, Eldonejo Galmuri.

Mi havis vere bonan etoson en la Vintra Tendumo. Ĉiuj partoprenintoj kune kunlaboros por disvastigi Esperanto-Movadon kiel Socia Movado. Ĉi foja evento donis al mi tian fidon.

Se vi volas vidi pliajn fotojn, vizitu subajn ret-paĝojn.

http://solidareco.ohpy.com/120969/29
http://solidareco.ohpy.com/120969/28
http://solidareco.ohpy.com/120969/27

 

사용자 삽입 이미지

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

ALVOKO AL MONDA POPOLO

2007/10/23 00:12

Same kiel subo, k-do MIYAZAWA Naoto sendis al mi la alvokon kontraŭ G8 konferenco al Monda Popolo.
Mi volas disvastigi ĝin kaj kunlabori kun aktivistoj kontraŭ kapitalisma tutmondigo.
Bonvole legu suban enhavon, kaj se vi konsentas ĝin, kune subtenu ĉi tian alvokon.

--

NE! G8 PINTA KONFERENCO (SUMMIT) en 2008
INTERNACIISME, REKTAGADE NI BATALU

Ni, LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO, kun amikoj batalantaj en Hokkajdo, Japanio, disvokas al esperantisoj, esperantaj lernantoj kaj amikoj en la mondo aliĝi al la batalo kontraŭ G8 PINTA KONFERENCO (SUMMIT) en 2008. La batalo estos ne nur ĉi tie en Hokkajdo internaciece, sed ankaŭ en la tuta mondo.

Oni decidis, ke de la 7a ĝis la 9a de julio en la venonta jaro 2008 la gvidantoj de ok potencaj landoj superregantaj la mondon (Usono, Kanado, Britio, Francio, Germanio, Italio, Rusio kaj Japanio) kunvenos apud Lago Toya en Hokkajdo en Japanio por G8 Pinta Konferenco (Summit). La G8 konferenco estas fermita kunveno por profito de internaciaj kapitaloj kaj akcelas „globalization“ (tutmondigo: mondskala disvolvado de grandega kapitalaro). Tiu tutmondigo „globalization“ kaŭzas suferojn de laboristoj, kamparanoj, civitanoj kaj indiĝenoj en la tuta mondo.

Hokkajdo, la okazonta loko de la G8 konferenco, estas unu el la kolonioj daŭre posedataj de Japanio eĉ post la dua mondmilito. Tie indiĝena nacio, Aino, kiu loĝadis longe antaŭ la atingo de japanoj, suferis kaj suferas pro kruela asimiligo de japana politiko. Japana registaro ĝis nun ne agnoskas Ainon kiel indiĝena nacio. Malgraŭ tio, la registaro eĉ intencas utiligi ainan kulturaĵon por la konferenco. (Se ĝi volas utiligi la kulturaĵon, almenaŭ ĝi agnosku ekziston kaj rajton de indiĝena nacio!)

Dum la tiel nomata bonŝanĝa politiko de japana registaro kondukas ekonomian bonstaton al Tokio, samtempe malbonstaton severan al Hokkajdo. Verdire la japana bonŝanĝa politiko estas la „globalization“, tutmondigo, kies rezulto estas la disklasiganta socio. La laboristoj, kamparanoj, fiŝistoj, komercistoj kaj fabrikistoj en Hokkajdo havas aŭ havos plu grandan malfacilecon. La popoloj en Hokkajdo kaj alilokaj japanaj tamen ankoraŭ ne povas trovi la rilaton inter siaj problemoj kaj la „globalization“ tutmondigo.

Nun dezirata en Hokkajdo kaj en Japanio estas internacia batalo kontraŭ G8 kontraŭ „globalism“ tutmondigismo. Ni formigu unuiĝintan fronton vastan kaj plurtavolan, ĉirkaŭ la akso de internaciismo kaj rekta agado de popoloj. De nun, de ĉi tie ni proponas la kunbatalon de tutumondaj kamaradoj kaj amikoj por konstrui internacian kaj lokan fronton kontraŭ „globalism“ tutmondigismo vaste faritan de laboristoj, kamparanoj, intelektuloj, junuloj lokaj loĝantoj, kaj indiĝenoj.

En Hokkajdo esperantistoj el tuta mondo estos atendataj kiel interpretantoj kaj funkciuloj de internacia komunikado. Krome se eblos, ni volas formi propran internacian trupon esperantistan por rekta agado kontraŭ G8 en Hokkajdo.
 
la 16a de oktobro, 2007

LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO
 
1-3-13Asabu, Kitaku, Sapporo, JAPANIO, JP001-0045
TEL/FAKS  +81-(0)11-717-4189     retadreso  naoto_5esperanto@ybb.ne.jp


Kio estas LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO (LEA/H)

LEA/H agadas utiligi Esperanton por popolaj bataloj. Kiel la unua ago, ni decidis lanĉi la ALVOKON AL MONDA POPOLO kontraŭ la G8 konferenco apud Lago Toya en Hokkajdo en 2008. En tiu batalo kontraŭ G8, LEA/H havas interkomunikadon ne nur kun esperantistoj sed ankaŭ kun diversaj internaciaj aktivuloj. Kaj ni ĉiam intencas ke la batalo disvolviĝu internaciece. Membroj de LEA/H konsistas el esperantistoj kaj subtenantoj de Esperanto, kiuj aprobas la ALVOKON AL MONDA POPOLO, loĝantaj en Hokkajdo aŭ rilataj al Hokkajdo. Dume, ties reprezentanto estas s-ro MIYAZAWA Naoto. LEA/H funkcias de memvoloj kaj kunlaboro de individuoj. La oficejo havas la adreson : 1-3-13Asabu, Kitaku, Sapporo, JP001-0045.

LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO

Ni esperas al vi disdoni suprajn dokumentojn esperante aŭ traduke. Antaŭdankas vin.     kamaradece via    MIYAZAWA Naoto

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

Titolo: Mi petas restigon de dissendo de Esperanto kaj Minoritataj lingvoj en Itala Radio.

Karaj Vic-ministro Ricardo Franco Levi kaj Direktoro Piero Badaloni!

Mi ĵus aŭdis, ke Itala Radio intencas ĉesigi radian dissendon de
Esperanto, kaj aliajn fremdlingvajn dissendojn.
Mi tre bedaŭras pro la decido, ĉar tio estas malbonega decido por mi
kaj miaj geamikoj, kiuj lernas Esperanton, kaj por aliaj
fremdlandanoj, kiuj volas kompreni Italan socion kaj kulturon per
Esperanto aŭ sia propra lingvo.
Bonvole rekonsideru pri la decido!
Kaj mi deziras, ke Itala Radio restigu retajn dissendojn de Esperanto
kaj aliaj minoritataj lingvoj, mi petas.
Nun koreaj esperantistoj preparas "La 39a Korea Kongreso de Esperanto"-n.
Kaj la ĉeftemo de la kongreso estas "La Vojo al Diverskultura Komunumo".
Tio signifas, ke ne nur fortaj landaj lingvoj aŭ kulturoj sed ankaŭ
minoritataj lingvoj kaj kulturoj havas rajton ekzisti.
Mi pensas, ke ankaŭ Itala Socio volas direkti al diverskultura komunumo.
Do, vivu Esperanto kaj lingvoj minoritataj!

sincere Paz(JUNG Hyunsoo)

--

Sube estas Peto de Renato Corsetti

Jen peto dissendita fare de Renato Corsetti:
La Itala Radio decidis ĉesigi la radiajn dissendojn en fremdaj
lingvoj per mallongaj ondoj. Tio inkluzivas Esperanton. Restas
momente nur la dissendoj en la itala, angla kaj franca, kaj nenio
estas klara pri eventuala daŭrigo de la dissendoj per la interreto.
La italaj esperantistoj petas vin, ke vi subtenu nin per mesaĝo al:

- Vic-ministro Ricardo Franco Levi <levi_r@camera.it>
- Direktoro Piero Badaloni <
p.badaloni@rai.it>

Bonvolu skribi MALLONGE kaj diri, ke vi bedaŭras, ĉar vi ne plu
povas informiĝi en Esperanto aŭ en aliaj naciaj lingvoj pri la
itala socio kaj pri la itala kulturo. Esprimu la deziron ke la
dissendoj estu daŭrigataj almenaŭ rete.
Bonvolu aldoni tradukon de la mesaĝo en via nacia lingvo.

Transdonu ĉi tiun informon al via landaj kaj lokaj esperantistoj.

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

Korea Paca Movado

2007/07/26 03:51

Korea Paca Movado

사용자 삽입 이미지
- Temo: La paca agado kontraŭ milito en Koreio (Pri Kontraŭ Milito de Irako, Palestino, Libano invadita de Usono kaj aliancaj landoj)
- Tempo: Merkrede 1-Aŭg-07 Ptm.14:00-15:30
- Loko: Ĉambro 1 de 6a etaĝo, domo A2 “La paca agado kontraŭ milito en Koreio”
- Resumo: En Sud-Koreio junaj soci-movadantoj kontraŭas militon okazitan en Irako, Palestino, Libano post 2003. Ĉar Usono, Britio, Koreio kaj aliancaj landoj invadis Irakon por gajni politikan kaj ekonomian profiton. Tio estas tute maljusta. Kaj Korea registaro sendis la trian grandan trupon en Irako. Ni intencas revenigi la senditajn soldatojn hejmen. Ankaŭ en 1964~1975 Korea militista diktatora registaro sendis trupon al Vjetnamio pro premo de Usono kaj por profito. Ekde 1999 koreaj civitanoj disvolvis movadon por pardonpeti al Vjetnamio pri la masakro en tiama milito. Ktp..


Ekde 2003 pacamaj Esperantistoj aktivas en Koreio

En la 20a de Marto, 2003, Iraka Milito okazis. Post tiam tutmonda atmosfero de kontraŭ milito leviĝis. Dumtempe pacamaj Esperantisoj en Koreio memvole kolektiĝis kaj organizis <Paca Solidareco de Esperanto(http://solidareco.ohpy.com/)>-n. Do, en la 25a de Oktobro, 2003, lanĉiĝis agado de la <Paca Solidareco de Esperanto>.

Pro Milito en Irako pereis irakaj civitanoj, ĉefe multaj infanoj, inoj, maljunuloj, kripluloj, malfortuloj, ktp. Ankaŭ en aliaj ĉiaj militoj ni facile observas terure multajn senkulpajn viktimojn. Tial ni celis kontraŭi tutan militon en la mondo. Kaj ni volas antaŭe preventi militon, kiu okaziĝi tra la mondo. Do nia afero estas konkreta agado obstrukci(bloki) militon kun mondaj pacaj aktivistoj, kun Esperantistoj. Kaj ni volas helpi rifuĝintoj de milito kaj plialtigi homaran interkomprenon. Ni sciigis nian agadon al eksterlandaj Esperantistoj per ret-gazeto la Solidareco(http://solidareco.cafe24.com/).
 
Post 2003, ni daŭre lanĉis diversajn kampanjojn, manifestaciojn, kunsidojn por paco. Ankoraŭ ĝis nun Korea Registaro sendis la 3an grandan armeon al Irako. Ĝi ĉikanas, ke la armeo estas por paco kaj rekonstruo de Irako. Tamen korea prezidento Roh Mu-hyeon sendis armeon pro premado de Usona BUSH administracio. Kaj korea armeo mem faras gardi kaj subteni usonan armeon kiel helptrupo aŭ depoto aŭ postgvardio. Do plejmulto de koreaj civitanoj opoziciis sendi trupon al Irako. Ĉar kiel la 9a artikolo de Japana konstitucio, ankaŭ en korea konstitucio la 5a artikolo diras, ke "Korea Respubliko klopodas por teni internacian pacon kaj neas ĉian invadecan militon."


Masakrado en Vjetnamio fare de korea armeo, 1964-1975

"10 mil generacioj memoros la krimegon, kiu atingas al ĉielo. Koreaj trupoj apenaŭ atingi ĉe ĉi malgranda tero faris kruelajn kaj suferplenajn aferojn. Ili masakris kelkajn milojn da popoloj, kaj brulegis domojn, tombejojn, kaj vilaĝojn..."
- el la malama monumento de Long Binh Vilaĝo

Ne nur Long Binh Vilaĝo, sed ankaŭ multaj aliaj vilaĝoj suferis pro simila situacio.
Sube estas kelkaj lokoj, kie okazita masakrado fare de korea armeo.

- Tinh Phu Yen, Huyen Tuy hoa, Xa Hoa Hiep Nam, (Lang Vung Tau)
- Tinh Phu Yen, Huyen Tuy An, xa An Linh, (lang Phong Thai, Lang Vinh Xuan, lang Phong Lanh)
- Tinh Binh Dinh, Huyen Tay Son, Xa Tay Binh, thon An Binh, (lang Go Chai, lang An Khanh)
- Tinh Binh Dinh, Huyen Tuy Phuoc, xa Phuc Hoa, (thon Tan Dang)
- Tinh Binh Dinh, Huyen Tuy Phuoc, Xa Phuc Hung, (Lang Nho Lam)
- Tinh Quang Ngai, Huyen Vinh Son, Xa Vinh hoa, (lang An Phuc, lamh Xom Cau, Lang Long Binh)
- Tinh Quang Ngai, Huyen Son Tinh, xa Tinh Son, (Thon Phuc Binh)
- Tinh Quang Ngai, Huyen Son Tinh, Xa Son Chau, (thon Vinh loc)
- Tinh Quang Ngai, Huyen Son Tinh, Xa Tinh Thien, (Thon Khanh Lam)
- Tinh Quang Nam, Huyen Dien Ban, xa Dien Tho, (Thon Thuy Bo)
- Tinh Quang Nam, Huyen Dien Ban, Xa Dien Duong, (thon Ha My)


Nuntempe Irako, Palestino, Libano same suferas pro milito

[Kanto] Pardonon Vjetnamio!

Park ĉi-eum : teksto kaj komponaĵo
Park ĉi-eum, Kim youngnam, Armnara infanoj : kanto

Ni renkontiĝus bele kun vi
Estis morna azia batalkampo, kie ni renkontis vizaĝe al vi
Ni estis kiel violetulo, vi estis kiel viktimo
Je ombro de historio ĵetante sonĝon de morgaŭ

Eĉ per ia ajna pravigo eĉ per ia ajna vorto de konsolo
Ni scias ke ni ne povos kuraci vian doloran vundon
Sed ni elkore deziras, ke
Paca rivero fluus laŭ profunda valo de via vundo

Ni volas vivi en senmilita mondo
Interprenante manojn kun amikoj, ni volas kanti pacon
Inter komprenante reciproke helpante
Sub la brilega suno disvolviĝu morgaŭan sonĝon

[Refreno]
pardonon Vjetnamio pardonon Vjetnamio
En mallumo ĉiu marko de via disverŝita larmo
En mallumo ĉiu spuro de nia restigita fiaĵo
pardonon Vjetnamio
pardonon Vjetnamio


Klopodo por malŝlosi veron publikiĝis ekde 1999 jaro en korea socio pri kaŝiĝita masakro fare de korea armeo en Vjetnam-milito. Partopreno de korea armeo 'Zaytun' en Irak-milito restigos nekuraceblan vundegon al viktim-landanoj je venonta epoko kiel en Vjetnam-milito. Mi esperas ke vjetnama hieraŭ memoriĝus kiel klopodo por ĉesigi hodiaŭan militon.

La kanto fare de : Korea Vero-komitato Masakro al popolanoj en Vjetnam-milito

Aŭskuti la kanton "pardonon Vjetanamio"

Pardonon Irako, Palestino, Libano, Afganio!

Lastatempe 23 koreaj junuloj kaptiĝis de Taleban en Afganio. Ĉefe tio koncernas pri sendi soldatojn al Afganio. Koreaj civitanoj volas sekuran revenon de la junuloj kaj tujan retiriĝon de Korea Armeo el Afganio.

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

사용자 삽입 이미지

Manifestacio por rememori viktimojn(origina foto de la brodkestejo de migrint-laboristo)

Homrajto Ne Ekzistis Tie!

En la 11a de Feb. 2007, brulego okazis en koncentrejo de fremduloj en urbo Jeosu. Pro tio 10 homoj mortis kaj 18 homoj estis vundita. Tiam oficistoj de la koncentrejo intencis bloki eskapon de la migrintaj laboristoj. Post 3 tagoj de la akcidento ili eĉ alkatenis la vunditajn laboristojn per mankateno en hospitalo. Kaj post kuracado registaro denove sendis la laboristojn en alia koncentrejo en urbo Ĉeongĝu por malliberigi. En la 23a, registaro ekzilis 17 laboristojn el Koreio.

Socia Diskriminacio al Migrintoj

Nuntempe pli ol 200,000 migrintaj laboristoj ne estas registrita de ministrejo de justico en Koreio. Ekzemple, s-ro Kim songnam, kiu estas mortinto de la tragedia akcidento, estas tipa homo de la neregistrita migrint-laboristoj. Li malliberiĝis en koncentrejo, ĉar nur li laboris en malpermesita speco de industrio. Kaj li havis 7,000,000 koreajn ŭonojn(ĉirkaŭ 7,500 dolaroj aŭ 5,650 eŭroj) da nepagita salajro. Do li devis elteni koncentrejan vivon por ricevi la monon.
Tamen registaro kaj plejmulte da koreaj amaskomunikiloj alkondutis la aferon kiel nur neatendita afero. Kaj ili volis igi la kialon de la akcidento kiel kaŭzita incendio de migrint-laboristoj.

Manifestacio kontraŭ Subpremada Politiko al Migrintoj

En la 26a de Feb. proksimume 500 homoj kolektiĝis kaj manfestaciis ĉe placo de Seula fervoja stacidomo. La manifestacio okazis por rememori viktimojn kaj mallaŭdi registaron.
Laŭ parolado de S-ro I guangmin, kiu estas estro de plenumkomitato de Komuna Komitato pri Jeosu Akcidento, antaŭe familioj de postlasita de mortintoj planis partopreni en la manifestacio. Tamen registaro minacis ilin, ke se ili partoprenus en la manifestacio, ili ne povus ricevi monkompenson.

Partoprenantoj postulis subajn.
1. Esplori detale fakton de la brulakcidento kaj retiriĝi ministro de justica fako
2. Liberigi tuj vunditajn migrint-laboristojn
3. Aboli koncentrejon malhomecan kaj preventi denovan akcidenton
4. Leĝigi entute neregistritan migrint-laboristojn

Batalpolicoj intencis bari marŝon de manifestaciantoj. Tiu tempe kolizio okazis kaj 3 partoprenantoj vundiĝis.

사용자 삽입 이미지

Migrintoj en Manifestacio (origina foto de la brodkestejo de migrint-laboristoj)


Migrintoj ne estas krimuloj. Tamen antaŭjuĝo de la socio kaj subpremado de registaro traktas ilin kiel akuzatoj. Diskriminacio pro diferenco de naciecoj kaj haŭtkoloroj ankoraŭ forte ekzistas ne nur en Koreio. Do ni kiel kaj kion faru?

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

분류 전체보기 (27)
Spektaklo (1)
Filmo (2)
Kurso (2)
Libro (2)
Taglibro (3)
Socia Movado (5)
Vidpunkto (1)
Muziko (1)
Manifestacio (0)
Kunsido (5)
Intervjuo (1)
Artikolo (3)
Literaturo (1)

최근에 받은 트랙백

Totalo : 10585
Hodiaŭ : 12 Hieraŭ : 16