Akcidento de Atomcentralo Gori N-ro 1. kaj Pinta Konferenco de Nuklea Sekureco en Seulo 2012 

Pinta Konferenco de Nuklea Sekureco okazis en Seulo, en la 26a - 27a de Marto, 2012. Usona prezidento Obama proponis cxi tiun Pintan Konferencon, cxar li deklaris 'eventuala sennuklea mondo'-n en Prago, 2009. Tamen la deklaro klarigxas kiel mensogo iom post iom.

La celo de la Pinta Konferenco estas kompletigo de internacia sistemo por kontroli dangxerajn nukleajn materialojn gxis 2014. Do cxi foja Pinta Konferenco prezentis, ke siaj temoj estas Prevento de Nuklea Teroro, Prevento de Nelegxa Komerco de Nukleajxoj, kaj Defendo de atomcentraloj kaj nukleaj konstruajxoj. Kaj cxirkaux 50 cxefoj de landoj kaj cxefoj de internaciaj organizagxajxoj kolektigxis por diskuti pri la temo.

Sed neniu kritikas nuntempan politikon de multigo de atomcentraloj kaj nukleaj armiloj. Fakte Usono plej multe posedas nukleajn armilojn, tamen usona registaro ne klopodas redukti nukleajn armilojn. Kontrauxe la registaro minacas aliajn landojn, kiuj posedas nukleajn armilojn aux povas fari gxin per uzi atomcentralojn. La radika problemo estas cxi tio. Cxiuj landoj devu nuligi konstante nuklejn armilojn kaj ne uzi atomcentralojn. Ni, cxiuj scias, ke ununura solvo de neklea problemo estas nuligo de cxiuj nukleajxoj.

Fakte en Koreio okazis akcidento de atomcentralo Gori N-ro 1 en la 9a de Februaro, 2012. Tiu akcidento estis serioza. Cxar dum 12 minutoj al atompilo elektra provizado ne funkciis, do malvarmiga akvo ne povis malvarmigi. Tio signifas, ke se la cirkonstanco ne estus bona, sama akcidento kun Fukusximo povis okazi. Tamen korea registaro tute kasxis tiun fakton. Kaj poste unu parlamentano de loka parlamento malkovris la fakton.

En la radiuso de 30 kilometroj de la atomcentralo Gori N-ro 1, pli ol 3.2 milionoj da logxantoj logxas aux en urbo Busano aux en urbo Ulsano. La atomcentralo Gori N-ro 1 jam pasis la planita vivo kaj nun plilongigita dum 10 jaroj pere de registaro kaj malkonsciencaj sciencistoj. Kaj registara partio uzas tiun sciencistojn por distordi popolopinion.

S-ro KIM duguxan guberniestro de gubernio Gjeongsangnam-do insistis, ke korea registaro nuligu la atomcentralon Gori N-ro 1 en la 29a de Marto, 2012. Li diris, ke kovrante la fakton de la akcidento de Gori N-ro 1, la Pinta Konferenco por Nuklea Sekureco estas tuta mensogo. Nun korea popolo estas minacata de atomcentraloj. Lastatempe Verda Partio estis fondita kaj Progresema Nova Partio ankaux insistas nuligon de atomcentraloj. Cxi tiu malgrandaj partioj kaj civitanaj movadoj estas malgranda esperebla vocxo por sennuklea Koreio.

Nuntempe(laux statiko de 2010) elektroprodukta ratio de atomcentraloj estas 31% en Koreio, tamen korea registaro intencas plialtigi la ration. Tial korea registaro planis altigi la ration gxis 59% antaux 2030. Kaj jam estas 21 atomcentraloj en Koreio, sed korea registaro volas konstrui aux plani aldone 13 atomcentralojn. Kaj en 2012, gxi intencas fiksi la 3 lokojn kiel konstruejo de atomcentraloj Samcxeok, Uljxin, Jeongdeok.

Korea registaro kaj la Pinta Konferenco de Nuklea Sekureco mensogas kaj trudas malesperon al ni. Sed ni havas ankoraux esperon. Nova urbestro de Seulo pusxas politikon por redukti uzadon de energio kiom, tiom unu atomcentralo produktas elektron gxis 2014. Do 5000 sunlumaj elektroproduktiloj estos konstruota sur tegmentoj en urbo Seulo baldaux. Pro tia redukt-energia projekto ni povas forte insisti, ke nuligu unu atomcentralon kaj unu atomcentralon gxis tuta nuligo. Ni reduktu uzadon de energio, kaj forte insistu, ke ni ne bezonas nukleajxojn kaj atomcentralojn.


신고
Instalita de Paz
<< PREV : [1] : [2] : [3] : [4] : [5] : [6] : [7] : [8] : [···] : [89] : NEXT >>

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 117,247
Hodiaŭ : 13 Hieraŭ : 32