Gaja tempo kun Hirundo kaj Viola
Du ĉinaj amikoj vizitis en Koreio por partopreni en la 26a Komuna Seminario(KS) inter junularoj okazita en Urbo Iksan. Antaŭ KS, post KS ili loĝis en domo de Kosma. En la 1a de Novjaro, Kosma preparis por ni supon de rizkuko. Fakte ili planis reveni al Ĉinio en la 1a de Novjaro. Tamen pro vetera problemo ili ne povis reveni tiam. Tial ni povis havi plian tempon kune interparoli kaj ludi.
Unu amiko Yan(Hirundo) estas sekretario de Junulara Komitato de Zaozhuana-a Esperanto Asocio(ZEA). Jarfine de 2005, mi vojaĝis al urbo Zaozhuang kaj mi renkontis ŝin. Tiam ŝi estis komencanto, tamen nun ŝia lingva kapablo mirinde evoluis. Alia amiko Hui(Viola) estas angla instruisto de Universitato Zaozhuang. Ankoraŭ ŝi estas komencanto, do ni havis multajn reciprokajn sekretojn. Tamen ankaŭ ŝi jam tre bone povas paroli esperante.
Alfredo kaj mi vizitis domon de Kosma. Kaj ni multe interbabilis kaj manĝis. Vespere en la 1a de Novjaro, ni vespermanĝis kune kaj vizitis en urbocentro(rivereto Ĉeonggje, placo de urbodomo, ktp). Nokte en la 2a de Novjaro, s-ino Salo gastigis Alfredo kaj du ĉinajn amikojn. Kompreneble Alfredo laŭte ronkis dumnokte. Kaj aliaj sendormante babilante tranoktis.
Hirundo donacis al mi koverton de ZEA kaj poŝtkartojn de Verda Majo(Hasegawa Teru; 1912~1947, Internacia Batalantino), kiu estas tre fama en Ĉinio kiel japana rezistanto kontraŭ Japana Imperiismo en Ĉinio. Mi prezentis al ŝi la aŭtobiografion de Oosugi Sakae, kiu estas tre fama kiel anarkiisto, esperantisto, kaj tradukinto de diversaj gravaj libroj.
Kaj Viola rakontis interesan epizodon. Iu amiko(aŭ amato?) de ŝi lernis korean lingvon kaj instruis al ŝi '이뻐요!(Bele!)' kaj '멋있어요!(Ŝike!)'. Tamen la prononco de koreaj vortoj estas sama kiel ĉinaj vortoj '一包肉(unu bulo da viando)' kaj '毛稀少(senharulo, rare ekzistas hararoj). La epizodo estis tre interesa por mi.
Iam poste mi volas viziti denove en Ĉinio. Kaj precipe mi esperas ekskursi kun ĉinaj amikoj en Monto Tai(泰山). Tiam ni rememoros lastan gajan renkontiĝon de ni.
이올린에 북마크하기
이올린에 추천하기