La lasta tago kun Sandor Horvath
Nia amiko Sandor reiris al Aŭstralio en la 28a de Januaro, 2008. Antaŭ foriro li proponis al mi adiaŭan kunsidon. Do, Amelano, Kara, uGonG kaj mi kune vespermanĝis kaj s-ro Yi yunseong, Dodo, Bak Minĉeol, Kim Mjeonghui, Kim Seokĝong, Graco kune drinkis bieron post kurso de Moderneco kaj formiĝo de korpo kun Sandor en la 24a de Januaro.
Sandor multe partoprenis en nia evento. Lasta jare li prezentis temon de "Angla lingvo, kio estas problemo?" pri marksismo kaj Esperanto en Markskomunale. Kaj li prezentis temon de "Kial ni bezonas komunan lingvon?" en vintra tendumo de HKMKN en insulo Ganghŭa. Kaj tiel plu.
Li sendis al mi lastan mesaĝon kun dankesprimo same kiel subo.
Speciale mi dankas vin por
- via gastameco... vi gastigis min trifoje, kvankam vi nur havas malgrandan apartamenton.
- la bonajn, interesajn vesperojn en via centro. Vi ĉiam aloge bonvenigis min/nin.
- la diversajn alogajn kunmanĝaĵojn.
- via kuraĝigo kaj helpo antaŭ kaj dum Marx Communale.
- viaj invitoj al diversaj eventoj (Artista vespero, Ganghwa, ....)
Tamen fakte mi volas esprimi dankon por lia partoprenemo, kontribuemo kaj helpemo. Poste mi sopiros lin pro lia foresto. Sed nia amikeco daŭros eterne kaj ni povos kontakti per reto. Mi esperas, ke iam poste mi viziti lian komunumon en Aŭstralio.
이올린에 북마크하기
이올린에 추천하기