Jen estas la listo de la libroj.
- "La Danĝera Lingvo"(Japanlingva Versio) verkita de Ulich Lins : Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto
- "Revuo - La Floro de Piro(梨の花通信)" pri Nakano Shigeharu(中野重治)
- Katalogo de libro-butiko de Viola kun amikaj librovendejoj
- "Historio de Esperanta movado en Japanio"(日本エスペラント運動史)
- "Historio de La Kontraŭreĝima Esperanto-Movado"(反体制エスペラント運動史), verkita de Ooshima Yoshio japanlingve.
La lasta libro estas eble plej grava por studi maldekstreman historion de Esperanto en Japanio laŭ mencio de Viola. Bedaŭrinde mi ne povas legi japanan lingvon ankoraŭ nun.
La unua libro estas donacita kaj lastaj du libroj pruntedonitaj por mia eldoneja projekto por publikigi "La Danĝera Lingvo"(Korealingva versio)-n.
Translandlima kunlaboro estas la plej forta kuraĝigo por disvastigi nian efikan movadon.
이올린에 북마크하기
이올린에 추천하기