Malnova Librovendejo en Mirlando


Mi emas viziti malnovajn librovendejojn. Cxar tie estas bonodoro de malnovaj libroj. Kaj karese palpante fingromakulitajn malnovajn librojn, mi povas senti komunigan etoson kun tempo de antauxa posendinto de la libroj. Tial mi acxetas malnovajn librojn pli ol novbakitajn librojn por praktika uzado. Kaj malnovaj libroj estas pli malmulte kosta ol novaj. Ili estas suficxe cxarmaj, cxu ne?

Lastatempe mi vizitis iun unikan malnovan librovendejon nomitan de ‘Malnova Librovendejo en Mirlando’. Tiu librovendejo estas en Eungam-dong, en nordokcidenta parto de Seulo. Eble vi rimarkis, ke la nomo de la librovendejo estas tre simila kun la Aventuroj de Alicio en Mirlando verkita de Lewis Carroll( http://eo.wikipedia.org/wiki/La_aventuroj_de_Alicio_en_Mirlando ). Jes ja! Fakte la librovendisto de la librovendejo estas adoranto de serio de Alicio de Lewis Carroll. Enirante en la librovendejo unue mi vidis diversajn librojn pri la Aventuroj de Alicio kolektitajn de la librovendisto. Kompreneble li ne vendas la librojn pri la Aventuroj de Alicio, ili estas uzataj nur por montri al gastoj.

Cxefa etoso en la librovendejo estas kvieta kun trankvila muzika sono. Do tie legemuloj suficxe komforte povas legi librojn siajn amatajn. De tempo al tempo tie okazas kunsidoj de adoleskantoj, kiuj ne havas kulturajn spacojn krom lernejo kaj hejmo. Tie ili diskutas, ludas muzikajxojn, faras siajn proprajn librojn manskribitajn. Sed malgxoje tiaj lokoj ne multaj en Seulo. Pro tio la loko estas grava ne nur por adoleskantoj, sed ankaux por plenkreskuloj. Bedauxrinde male de mia espero malnovaj librovendejoj kaj ecx gxeneralaj librovendejoj malnovaj nuntempe multe bankrotas pro ekonomia kialo. Iom post iom oni dependas al la interretaj librovendejoj por acxeti librojn.

Sed tamen la filozofio de la malnova librovendejo estas agrabla. Cxar li vendas librojn, kiujn si mem legis. Cxi tio signifas, ke li ne nur vendas librojn, sed ankaux komunigas siajn kulturajn spertojn per libroj legintaj si mem. Kaj la librovendisto mem verkis du librojn. La unua libro havas saman titolon de la librovendejo(Malnova Librovendejo en Mirlando; 이상한 나라의 헌책방). Tiu libro enhavas taglibron de librovendisto kiel libroleganto. La dua libro estas ‘Transnokta Librovendejo(심야책방深夜冊房)’. Interese la titolo estas parodio de tre fama japana TV serio de ‘Transnokta Mangxejo(심야식당深夜食堂). Cxi tiu libro enhavas kolekton de postlegaj impresoj pri legintaj libroj de la librovendisto. Kaj li fakte malfermas la librovendejojn tranokte cxiu du semajne ekde vendredo gxis sabata mateno.

En la malnova librovendejo estas multaj interesaj ludilaj figuroj. Ili amuzigas gastojn, kompreneble unue la librovendiston. Kaj tie estas sekreta loko por legi librojn kasxante sian korpon cxirkauxita de librosxrankoj. Cxi tia malpeza intereseco estas karaktero de la librovendejo. Lastajare nova urboestro de urbo Seulo Park Uxonsun petis lin, ke li bonvole desengi sian oficejon per librosxrankoj. Do li desegnis du klinitajn sxrankojn maldekstren kaj deksteren, kaj centraj tabuloj juntas la du sxrankojn. La desegnitaj sxrankoj signifas, ke brakumu klinitajn opiniojn. Kaj la peto de urboestro estis volo por malfermi sian oficejon al civitanoj.

Se vi vizitos iam Seulon, bonvole vizitu la malgrandan subteran strangan librovendejon kun miro.

 

Hejmpagxo de la librovendejo

http://www.2sangbook.com/

 

2012. 4. 11. 

1 Reklama Glumarko de Librovendejo

2 Enirejo de Librovendejo

3 Klaligilo por uzi la librovendejon

4 sceno de librovendejo

5 Amuza figuro

6 Amuza figuro

7 Sekreta Loko

8 Du libroj verkitaj de librovendistoj

9 sceno de librovendejo

10 rekomenditaj libroj de librovendisto

11 amuzaj figuroj

12 Amuzaj figuroj

13 Aventuroj de Alicio

14 Libroj pri Aventuroj de Alicio

15 Mi acxetis kelkajn librojn

16 Mi apud sxranko

17 Pordo de la librovendejo

 18 mi trinkas varmigitan vinon por varmigi korpon

신고
Instalita de Paz

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 118,384
Hodiaŭ : 15 Hieraŭ : 16