Simple dirite mi pensas, ke Nord-Koreio estas simila kiel antikva epoka reĝlando.

사용자 삽입 이미지
Ĉar la ŝtato de Nord-Koreio estas diktatora reĝimo. S-ro KIM ilsong, kiu estis prezidanto de la lando, abdikis sian postenon al sia filo same kiel princo. Tial KIM gxongil, kiu estas ĉefo de Nacidefenda Komitato de Nord-Koreio, nun estas nova reĝo. La potenca grupo de Nord-Koreio distordis historion de komunisma movado en Koreio. S-ro PARK honjong, kiu estis ĉefo de Gxoson Komunista Partio en 1945 kaj estis ankaŭ Esperantisto kiel propagandisto de Gxoson Esperanto Asocio, estis poste nomita de la potenca grupo kiel perfidulo kaj spiono de Usona Imperio. Kaj finfine post korea milito, li estis ekuzekutita de KIM ilsong en la epoko de kontraŭ-sektisma batalo, 1955.
사용자 삽입 이미지

En Koreio, komunisma movado eliminiĝis ambaŭ norda parte kaj suda parte. Fakte, post dua mondmilito, kiam Koreio liberiĝis de Japana Imperio. Kaj Norde Armea Registaro de la Sovetio de Rusio regis, Sude Armea Registaro de la Usono regadis popolamason. Tial malvarma milito kovris tutan Koreion.

Nuntempe Nord-Korea registaro volas igi sian landon kiel fortega lando militista. Lastatempa eksperimento de nuklea bombo en Nord-Koreio montras ĝin efektive (Mi singarde pensas pri tiu temo, ĉar unue Usono, Rusio, grande havanta lando de nuklea armilo devos abolicii ĝin por riproĉi al Nord-Koreio) . Tamen aliflanke ili intencas pragmatisman diplomation en la 6-landa konferenco inter Nord-Koreio, Sud-Koreio, Usono, Ĉinio, Rusio, Japanio.

Laŭ mia penso, Nord-Korea Registaro post nelongjare sekvos politikon de reformo kaj ekonomia malfermo por fremdlandaj rilatoj. Tio estos malsama kiel la Ĉina kaj Rusa Metodo. Sed tamen ili ne povas eviti premadon de nuntempa monda merkato.

사용자 삽입 이미지

Se iu nova kaj alternativa vojo ekzistus, mi ne volas, ke Nord-Koreio integriĝi aŭ sorbiĝi en tutmonda kapitalisma reĝimo. Deziro kaj forto de Multitudo rilate la monda sistemo decidos la situacion de Nord-Koreio.


신고
Instalita de Paz

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 125,897
Hodiaŭ : 12 Hieraŭ : 11