2007 Vintra Tendumo de HKMKN

2007/11/05 00:35

2007 Ĝenerala Kunsido por establi HKMKN-n kaj Vintra Tendumo

15-16 DECEMBRO 2007

사용자 삽입 이미지


0. Celo

Tutmondaj Esperantistoj disvastigas signifon de Esperanta Movado per diversaj eventoj ĉiu jare en la 15a de Decembro por rememorigi la naskiĝtago de Lazaro Ludoviko Zamenhof, kiu kreis Esperanton por realigi egalecan kaj pacan lingvuzadon. En venonta la 148a Zamenhofa Tago ni volas okazigi Ĝeneralan Kunsidon por establigi Esperanto-Reto HKMKN(Homaranisma Komunlingva Movado Kontraŭ Novliberalismo)-n, kiu estis proponita ekde julio, 2007, en Koreio. Samtempe ni volas okazigi Vintran Tendumon de organizaĵoj kaj individuoj, kiuj celas Esperantan Movadon ne nur kiel lingva movado, sed ankaŭ solide ligitan kun diversaj sociaj movadoj.
Ni intencas disvolvi agadon kontraŭ kapitalisma tutmondiĝo subpremanta homaran kreecan potencon, klopodante por ke tutmondaj individuoj havu reciproke pli multajn komunajn rilatojn kaj realigu potencialon homarecan.
Ni esperas vian multan intereson kaj partoprenon.

1. Dato, Loko

Dato: La 15a(Sabato)~16a(Dimanĉo) de Decembro, 2007
Loko: Lernejo Mari en Insulo Ganghŭa, Urbo Inĉeon, Koreio

2. Programo
(La Programo estas ankoraŭ ne fiksita, do vi povos kontribui programon.)

La 1a Parto: Ĝenerala Kunsido por establi HKMKN-n
- Prezento pri Prospekto kaj Progreso de HKMKN
- Diskuto pri Regulo de HKMKN
- Diskuto pri Aktivplano en 2008
- Informo pri Radio-Elsendo de HKMKN
- Elekto de Farantoj(plenumkomitato) de HKMKN

La 2a Parto: Forumo kaj Eventoj
- Forumo : Rilato inter Esperanto-Movado kaj Socia Movado
Prezenttemo(Ankoraŭ nefiksita)
1) Kial necesas Komunlingva Movado (Sandor Horvath)
2) 2008 G8 Pinta Konferenco kaj Rolo de Esperanto-Movado (Miyazawa Naoto)
Totala Diskuto
- Kantu Esperante
- Spekti Esperanto-Teatraĵon
- Spekti Espernato-Filmon([Gerda Malaperis] aŭ [Patro])
- Esperanto-Ludo(Kartludo, Sekvi finan vorton, Legi fabelon, ktp)
- Esperanto Kvizo (diveni nomojn de legomoj)
- Libro Servo

La 3a Parto: Prezento de Diversaj Esperanto-Aktivoj
- Paca Solidareco de Esperanto
- Korea Rondo de SAT
- Rondo de Esperanto-Studo de Migrintaj Laboristoj el Urbo Osan
- Rondo de Esperanto-Studo el Urbo Gŭangĝu
- Rondoj de HKMKN(Seminarianoj de "La Aventuroj de Alicio en Mirlando", Seminarianoj de "La Eta Princo", Lernantoj de Baza Kurso de Esperanto)
- La Paka lernejo
- Kaj Aliaj Rondoj kaj Individuoj

3. Detala Tempo-Tablo
 

Tempo Dato  15-DEC-2007(Sabate)  16-DEC-2007(Dimanĉe)
08:00  Ekiri al Eventejo  Matenmanĝo
09:00    Prezento de Diversaj Esperanto-Aktivoj
 - Paca Solidareco de Esperanto
 - Korea Rondo de SAT
 - Rondo de Esperanto-Studo de Migrintaj Laboristoj el Urbo Osan
 - Rondo de Esperanto-Studo el Urbo Gŭangĝu
 - Rondoj de HKMKN(Seminarianoj de "La Aventuroj de Alicio en Mirlando", Seminarianoj de "La Eta Princo", Lernantoj de Baza Kurso de Esperanto)
 - La Paka lernejo
 - Kaj Aliaj Rondoj kaj Individuoj
11:00  Atingi al Eventejo  Spekti Espernato-Filmon
12:00  Tagmanĝo  Tagmanĝo
14:00  Ĝenerala Kunsido de HKMKN  Adiaŭo
16:00  Promenado de Insulo Ganghŭa  
18:00  Vespermanĝo  
19:00  Forumo: Rilato inter Esperanto-Movado kaj Socia Movado

 1. Kial necesas Komunlingva Movado  (Sandor Horvath)

 2. 2008 G8 Pinta Konferenco kaj Rolo de Esperantistoj (Miyazawa Naoto)

 Totala Diskuto

 
   Simpla Esperanto-Lernejo  
21:00  Interkona Vespero

 - Sinprezento de Partoprenantoj
 - Kantu Esperante
 - Spekti Esperanto-Teatraĵon
 - Esperanto-Ludo(Kartludo, Sekvi finan vorton, Legi fabelon, ktp)
 - Esperanto Kvizo (diveni nomojn de legomoj)
 - Libro Servo

 
23:00  Post kunsido, Dormo  

*Ni povos ŝanĝi supran programon laŭ situacio.

4. Kotizo
(Bonvole pagu ĉe la eventejo surloke)

- Kotizo: 30,000 Koreaj Ŭonoj (23 Eŭroj / 33 Dolaroj / 3,800 Jenoj)
- Rememoraĵo: HKMKN T-ĉemizo (donaceto)
(*Se vi bezonas plian, bonvole mendu kaj aĉetu surloke)

5. Aliĝilo por Vintra Tendumo kaj Ĝenerala Kunsido de HKMKN

- Nomo:             (Kromnomo:             )
- Naskiĝtago:       jaro        monato       tago (Ekz. 1986/01/15)
- Kapabla Lingvo: 
- Ret-adreso:
- Hejmpaĝo/Blogo:
- Telefon-numero:
- Adreso:
- Program-kontribuo: Jes / Ne
(Se jes, kio estas enhavo de via programo:                  )
- Aldona Parolo pri vi:

6. Bonvole sendu vian aliĝilon al:

Ĉefa Ret-adreso: hkmkn@waam.net

Respondeculoj
- Paz: paze23@gmail.com +82-10-3226-2780
- Salo: salolee@paran.com +82-19-387-3263
- Kara: kara12345@gmail.com +82-10-7999-9857
- Kosma: ttabi@hanmail.net +82-10-4260-0426

HKMKN
Sungji-B/D 101, Seokyo-dong 375-13,
Mapo-gu, Seoul, Korea (KR121-839)

 

사용자 삽입 이미지

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

ALVOKO AL MONDA POPOLO

2007/10/23 00:12

Same kiel subo, k-do MIYAZAWA Naoto sendis al mi la alvokon kontraŭ G8 konferenco al Monda Popolo.
Mi volas disvastigi ĝin kaj kunlabori kun aktivistoj kontraŭ kapitalisma tutmondigo.
Bonvole legu suban enhavon, kaj se vi konsentas ĝin, kune subtenu ĉi tian alvokon.

--

NE! G8 PINTA KONFERENCO (SUMMIT) en 2008
INTERNACIISME, REKTAGADE NI BATALU

Ni, LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO, kun amikoj batalantaj en Hokkajdo, Japanio, disvokas al esperantisoj, esperantaj lernantoj kaj amikoj en la mondo aliĝi al la batalo kontraŭ G8 PINTA KONFERENCO (SUMMIT) en 2008. La batalo estos ne nur ĉi tie en Hokkajdo internaciece, sed ankaŭ en la tuta mondo.

Oni decidis, ke de la 7a ĝis la 9a de julio en la venonta jaro 2008 la gvidantoj de ok potencaj landoj superregantaj la mondon (Usono, Kanado, Britio, Francio, Germanio, Italio, Rusio kaj Japanio) kunvenos apud Lago Toya en Hokkajdo en Japanio por G8 Pinta Konferenco (Summit). La G8 konferenco estas fermita kunveno por profito de internaciaj kapitaloj kaj akcelas „globalization“ (tutmondigo: mondskala disvolvado de grandega kapitalaro). Tiu tutmondigo „globalization“ kaŭzas suferojn de laboristoj, kamparanoj, civitanoj kaj indiĝenoj en la tuta mondo.

Hokkajdo, la okazonta loko de la G8 konferenco, estas unu el la kolonioj daŭre posedataj de Japanio eĉ post la dua mondmilito. Tie indiĝena nacio, Aino, kiu loĝadis longe antaŭ la atingo de japanoj, suferis kaj suferas pro kruela asimiligo de japana politiko. Japana registaro ĝis nun ne agnoskas Ainon kiel indiĝena nacio. Malgraŭ tio, la registaro eĉ intencas utiligi ainan kulturaĵon por la konferenco. (Se ĝi volas utiligi la kulturaĵon, almenaŭ ĝi agnosku ekziston kaj rajton de indiĝena nacio!)

Dum la tiel nomata bonŝanĝa politiko de japana registaro kondukas ekonomian bonstaton al Tokio, samtempe malbonstaton severan al Hokkajdo. Verdire la japana bonŝanĝa politiko estas la „globalization“, tutmondigo, kies rezulto estas la disklasiganta socio. La laboristoj, kamparanoj, fiŝistoj, komercistoj kaj fabrikistoj en Hokkajdo havas aŭ havos plu grandan malfacilecon. La popoloj en Hokkajdo kaj alilokaj japanaj tamen ankoraŭ ne povas trovi la rilaton inter siaj problemoj kaj la „globalization“ tutmondigo.

Nun dezirata en Hokkajdo kaj en Japanio estas internacia batalo kontraŭ G8 kontraŭ „globalism“ tutmondigismo. Ni formigu unuiĝintan fronton vastan kaj plurtavolan, ĉirkaŭ la akso de internaciismo kaj rekta agado de popoloj. De nun, de ĉi tie ni proponas la kunbatalon de tutumondaj kamaradoj kaj amikoj por konstrui internacian kaj lokan fronton kontraŭ „globalism“ tutmondigismo vaste faritan de laboristoj, kamparanoj, intelektuloj, junuloj lokaj loĝantoj, kaj indiĝenoj.

En Hokkajdo esperantistoj el tuta mondo estos atendataj kiel interpretantoj kaj funkciuloj de internacia komunikado. Krome se eblos, ni volas formi propran internacian trupon esperantistan por rekta agado kontraŭ G8 en Hokkajdo.
 
la 16a de oktobro, 2007

LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO
 
1-3-13Asabu, Kitaku, Sapporo, JAPANIO, JP001-0045
TEL/FAKS  +81-(0)11-717-4189     retadreso  naoto_5esperanto@ybb.ne.jp


Kio estas LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO (LEA/H)

LEA/H agadas utiligi Esperanton por popolaj bataloj. Kiel la unua ago, ni decidis lanĉi la ALVOKON AL MONDA POPOLO kontraŭ la G8 konferenco apud Lago Toya en Hokkajdo en 2008. En tiu batalo kontraŭ G8, LEA/H havas interkomunikadon ne nur kun esperantistoj sed ankaŭ kun diversaj internaciaj aktivuloj. Kaj ni ĉiam intencas ke la batalo disvolviĝu internaciece. Membroj de LEA/H konsistas el esperantistoj kaj subtenantoj de Esperanto, kiuj aprobas la ALVOKON AL MONDA POPOLO, loĝantaj en Hokkajdo aŭ rilataj al Hokkajdo. Dume, ties reprezentanto estas s-ro MIYAZAWA Naoto. LEA/H funkcias de memvoloj kaj kunlaboro de individuoj. La oficejo havas la adreson : 1-3-13Asabu, Kitaku, Sapporo, JP001-0045.

LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO

Ni esperas al vi disdoni suprajn dokumentojn esperante aŭ traduke. Antaŭdankas vin.     kamaradece via    MIYAZAWA Naoto

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

사용자 삽입 이미지

YUN Seokhun(37 jaraĝa, Terkulturisto en Dumulmori)

[Intervjuo] Eltrovi terkulturiston de la vivo

"Se vi volus fari vere vian deziron, komencu en fariva loko!"

YUN Seokhun(37 jaraĝa, Terkulturisto en Kyunggi-Do Yangpyung-Gun Dumulmori)

Mi volas interfluigi inter junaj terkulturistoj tutmonde pri rekta negoco de terproduktaĵo inter urbo kaj kamparo, pri egaleca komercado monde kaj enlande.

Mi kaj AKT(Agado Kontraŭ Tutmondiĝo; angle Counter Globalization Action)-membroj havis ekskurson en la 1a de Marto, 2007. Tiam mi intervjuis komencantan terkulturiston s-ro YUN Seokhun. Li revenis al kamparo antaŭ 4 jaroj. Kaj li estas ankaŭ ĉarpentisto. Antaŭ reveni al kamparo li laboris en Seulo pri komputila programo kaj presaĵo.

Membroj de AKT interesiĝis aferojn pri produktado, cirkulado, konsumado de ekologiaj manĝaĵoj, kvankam la aferoj progresas ankoraŭ malgranda skale. Ni malprecize eksciis pri terkulturo aĉetante terproduktaĵon de junaj terkulturistoj, kaj iom pli iom ni lernis terkulturon kultivante legomojn ĉe apud-doma kampo en Kyunggi-Do Ĝanghung.

Rakonto de s-ro YUN komprenigis al ni malfacilecon kaj gravecon de kultiva afero pri homa manĝaĵo.

사용자 삽입 이미지

S-ro YUN kaj membroj de AKT antaŭ Dumulmori


Inerta kemia sterka kultivaĵo

Paz: En ĉi loko, organika agrikulturo estas ĉefa. Kial estas tia?

YUN: Dumulmori estas ĉirkaŭ Paldang lago, kies akvo estas uzata kiel trinkakvo por civitanoj en Seulo. Do ĉi tie oni ne povas uzi agrikulturan medikamenton. Tial ĉi tie loĝantoj ekskluzive provizas organikan produktaĵon al metropola regiono por vivteni sin kaj por loka ekonomio. Sed nuntempe ankaŭ organika agrikulturo jam estas en konkura sistemo.

Paz: Ĉu ĉi tie oni tute ne uzas agrikulturan medikamenton kaj kemian sterkon?

YUN: Tute ne! Terkulturada sindikato(Nome de "Vivigi vivaĵon en Paldang(팔당생명살림)") decidis, ke oni ne uzu fosilian brulaĵon en vinildomo(forcejo). Ne nur agrikulturan medikamenton sed ankaŭ kemian sterkon ni ne uzas, ĉar se ni uzus kemian sterkon, poste ni devus uzi agrikulturan medikamenton. La kemia sterka kultivaĵo estas senviva kaj facile moliĝas, do ne uzante agrikulturan medikamenton je tio, kio fuŝiĝos tuj.

Paz: Ĉu damaĝo de plantpesto kaj malutilaj insektoj ne estas granda? Se tiel, kultivado estus malfacila kaj malprofito estus granda...
 
YUN: La damaĝo estas granda pli ol onia penso. Facile ŝimas sur legomoj. Organika agrikulturo estas malfacila, kaj malprofitas, ĉar la rikolt-kvanto estas plimalmuta ol kazo de ĝenerala agrikulturo, kvankam organikaĵo estas 1 kaj duonoble pli multekosta ol ĝenerala kultivaĵo. Mi pensas, ke oni devu kompreni la gravecon de organika agrikulturo. Ĉi tie oni importas abelojn el Nederlando por eviti artefaritan ensemadon. 

사용자 삽입 이미지

Ni ĝojis senpage ricevinte laktukon de kamparano

Superi komercan cirkuladan sistemon

Paz: Kian kultivaĵon oni semas ĉi tie?

YUN: Frago, spinaco, laktuko, brokolo, florbrasiko, k.a. Ĉefe fruktoj kaj legomoj. Onia manĝakutimo estis ŝanĝita kaj sekve agrikulturo estis ŝanĝita. Mi pensas, ke manĝaĵo estas 'unu kulturo'. Onia manĝaĵo estis ŝanĝita, do postuli al popolamaso ian moralan manĝadon estas troe. Mi pensas, ke provizi prilaboritan manĝaĵon por urbanoj estas pli bone ol provizi krudan legomon. Por tio, batalo necesas kontraŭ sistema barilo kiel nuna leĝo de nutrovaro kaj higieno. Mi volas, ke vi kaj oni interesiĝi pri tia afero.

Paz: Kiel oni serĉas semojn?

YUN: 90%-n de semoj ni aĉetas. Memkolekto de semoj estas ankoraŭ malpli 10%. Mi aŭdis, ke organikaj agrikuturistoj en Japanio memkolektas iom pli iom multe, tamen ĉi tie ankoraŭ longan tempon bezonos.

Paz: Kia estas nuntempa situacio de merkato pri organikaĵo? Kaj kiel vi intencas cirkulad-manieron de organikaĵo?

YUN: Terkulturada sindikato(Vivigi vivaĵon en Paldang) kolektas kultivaĵojn de kamparanoj ĉi tie. Kaj tio provizas al agrikultura kooperativo,vivo-kooperativo. Ankaŭ rekta negoco povas, tamen la ratio estas malgranda, ĉar la kvanto de produktaĵo estas malmulta. Mi pensas, ke Terkutura Sindikato bezonas, tamen ke reto de rekta negoco inter urbo-kamparo kaj inter produktisto-konsumanto estas pli grava senkomerca cirkulada sistemo. Ĉar la plej grava afero estas, ke oni komprenu organikan agrikulturon kaj kiel fari manĝaĵojn. 

사용자 삽입 이미지

S-ro YUN estis intima kun aliaj loĝantoj

Ambaŭ en urbo kaj kamparo propra maniere ekologian praktikon

Paz: Kiel vi planas ĉi jaran kultivadon? Kaj vi ankaŭ laboras kiel ĉarpentisto, ĉu ne?

YUN: Lasta jare mi iomete kultivis rizojn kaj sojfabojn. Ĉi jare mi plantos dolĉajn kukurbojn kaj kapsikojn aprte po 1,000 kvadrataj metroj kaj 3,300. Mi unue plantis sekalojn sur la kampo, kie plantos kapsikojn. Mi ne intencas plimultigi grande terspacon de kultiva kampo estonte. Samtempe mi laboras kiel ĉarpentisto por konstrui la 1an universitaton en urbo Ansan. Mi estas tre okupita pro ambaŭ laboro, do mi elektis relative pli oportunajn kultivaĵojn(dolĉa kukurbo kaj kapsiko).  

Paz: Jam pasis 4 jaroj de via reveno al kamparo. Ĉu vi elektis organikan agrikulturon pro via vidpunkto de ekologia movado?

YUN: Jam pasis 4 jaroj, tamen mi estas entute komencanto por organika agrikulturo. Dumtempe mi preparis tion. Sed tiam, kiam mi estis infano, kun mia patro mi agrikulturis en subprovinco Jongjang en provinco Kjongbuk, do agrikulturo ne estas fremda por mi. Mi nur deziris fari agrikuturon. Unue mi volis iri hejmloko. Tamen poste mi pensis, ke mi devus fari mian volon en ebla loko, se mi vere volus ĝin. Senrilate kun loka komunumo, loĝantoj, ekonimia rilato, soleca progresema praktiko estas reale sensenca. Mi ne vidis organikan kultivadon kiel rimedo aŭ ilo por ia movado. Ĉi tie jam oni faris organikan. Estas aparta problemo fari organikan kaj praktiki ekologian movadon. Oni havas fantazion al organika agrikuturo kaj tia kamparanoj, tio reale ne estas ĝusta. Ambaŭ en urbo kaj kamparo propra maniere fari ekologian praktikon bezonas al ni!

Paz: Ĉi tie junuloj estas multaj. Kial ili kolektiĝas ĉi tie? Kaj vi havas bonrilaton kun la antaŭloĝantoj, ĉu ne?

YUN: Junuloj kune kolektiĝis kaj studas filozofion pri organiko, vivo, kaj agrikulturo. Kaj kune faras alkoholaĵon, kune drinkas, kaj organizas diversajn kunsidojn kaj aktivojn. La kialo de multa reveno de junuloj estas ekonomia sukceso, kvankam kompreneble ekzistas diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Pioniroj de organiko konscie faris kondiĉojn por ekonomia sukceso de novuloj en ĉi vilaĝo. Fakte, en rilato kun antaŭloĝantoj estis problemoj. Ĉar ili volis multe vendi kultivaĵojn senkondiĉe, tamen novaj junuloj volis fari bonrilaton kun produktistoj kaj konsumantoj.

사용자 삽입 이미지

Antaŭ traktoro de kapsika kampo de s-ro YUN

"Ho, ĉiuj estas varme malriĉaj!"
Kune laboru, kaj malmulte gajnu!

Paz: Kiel vi fartis ĝis nun post reveno al kamparo? Bonvole diru al mi, aktuale kiel vi pensas pri la organikon en via vivo.

YUN: Lastaj 4 jaros estis prepara periodo por renkonti kamparanojn kaj scii tiujn. Ĉi tie kelkaj homoj forlasis agrikulturon antaŭ plenumi ĝin, tamen neniu malsukcesis post reala kultivado, laŭ mia scio. En ĉi loko, kamparo ne estas granda, do tio limigas areon de kultivadon. Mi pensas, ke 10 mil kvardataj metroj kaj 40~50 milionoj da korea ŭno de vendado estas maksimumo por unu kampara familio. Ĉar ĉiam dungante homojn komerce gajni multan monon estas same kiel agrikultura entrepreno. Ne sekvu agrikulturo, kiu vivigu la teron kaj vivon, al la logiko de interezo kaj logiko de ekspansiismo, ĉu ne?

Paz: Vi ne uzas kemian sterkon. Bovole diru pri kultiva maniero.

YUN: Ĉi tie oni ne uzas fekaĵon de brutaro, kaj komune uzas memfaritan organikan grasigaĵon kiel sezam-feĉo. Mi pensas, ke por agrikulturo bezonas kooperado. Kiel komuna farado de sterko, kooperado helpas reciproke. Kaj kooperado helpas ankaŭ por intertraktado kun registaro, agrikultura kooperativo. Fakte, miaj amikoj kaj antaŭuloj helpas mian kultivadon tiam, kiam mi estus okupita. Ankaŭ mi helpas ilin, se ili estus okupita. Sekve, mi estas ĉiam okupita.

Paz: Dankon pro via respondo! Malgraŭ via okupiteco, ofte parolu al ni pri agrikultura kaj viva rakonto.

YUN: Jes ja. Ni renkontiĝu ofte. Aŭtune venu por helpi rikoltadon de la kapsiko.     

Blogo de YUN Seokhun : http://blog.naver.com/foxbird1 (kapsiko-kultivado en kampo de sekalo)

Intervjuita de Paz : paze23@gmail.com / http://esppaz.tistory.com

이올린에 북마크하기(0) 이올린에 추천하기(0)
Instalita de Paz

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

분류 전체보기 (27)
Spektaklo (1)
Filmo (2)
Kurso (2)
Libro (2)
Taglibro (3)
Socia Movado (5)
Vidpunkto (1)
Muziko (1)
Manifestacio (0)
Kunsido (5)
Intervjuo (1)
Artikolo (3)
Literaturo (1)

최근에 받은 트랙백

Totalo : 10664
Hodiaŭ : 1 Hieraŭ : 9