사용자 삽입 이미지

Sokyoung rigardas ĝongin amoplene

[Filmo] Tiu Jara Somero (그해 여름, Once In A Summer, 2006)

"Venontfoje neniam maltenu ĉi manon..."

En tiu somero, 1969. Tiam Astronaŭto Neil Armstrong surteriĝis en Luno kaj estis severa epoko en Koreio. Prezidento PARK ĝonghui(박정희; 朴正熙), kiu estis militista diktatoro en Sud-Koreio tiutempe, intencis amendon de konstitucio(3선개헌; 三選改憲). Ĉar li volis fariĝi trifoje elektita prezidento. La amendo de konstitucio estis turnopunkto de ĉu longtempa diktatoreco aŭ demokratio. Kaj tio estis prologo de la renovigita diktatora reĝimo(유신독재; 維新獨裁). Do tiutempe universitataj studentoj rezistis kontraŭ la amendo de konstitucio.

Dum 4 monatoj ĉirkaŭ 157,000 studentoj partoprenis en la kontraŭbatalon tutlande el 55 universitatoj, 37 altlernejo, tamen finfine la batalo ne sukcesis. Sed post la malsukceso koreaj studentoj studis pri korea socio kaj organizis klubojn de la sociaj sciencoj. Kaj ili ekkonis ke la popolamaso inkluzive laboristoj kaj kamparanoj estas la subjekto de la historia revolucio.

Jen estas la skeleto de la Tiu Jara Somero.

En ĉi filmo profesoro YUN sokyoung rememoras sian unuan amon. En somero, 1969, seulaj studentoj alvenis en kamparavilaĝo Sunaeri por helpi kamparajn aferojn. S-ro YUN enamiĝis kun vilaĝa bibliotekisto f-ino SO ĝongin. Gepatroj de f-ino SO estis komunistoj kaj ili iris en Nordan Koreion trans la armistica linio, plue tiam la atmosfero de socio estis kontraŭ-komunisma. Do ŝi estis soleca homo. Post kampara servo, ili kune iris al Seulo. Tamen en universitato studenta tumulto okazis. Kaj batalpolicanoj arestis ilin. Policanoj perforte ekzamenis ilin. Kaj s-ro YUN devis diri ke ŝi estas nekonatulo por eviti fariĝata sin kiel spiono-

사용자 삽입 이미지

El karcero revidas du amatoj

suspektato. Sed ŝi enkarceriĝis de policanoj per spionsuspekto. Fakte, tiutempe viktimoj reale ekzistis implika sistemo(연좌제; 緣坐制) de Ŝtat-defenda Leĝo(국가보안법; 國家保安法). Se iuj estis komunistoj, iliaj familianoj ankaŭ estis punitaj. Tio estis mizero de la korea moderna historio.

La rakonto de ĉi filmo estis simila kiel la Erotika Romano(연애소설; 戀愛小說) verkita de Kaneshiro Kazuki(金城一記). Post longtempo la junultempa amo reaperas kun larmoj en la okuloj.

신고
Instalita de Paz

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 122,866
Hodiaŭ : 51 Hieraŭ : 29