Printempa Esperanto-Kurso komenciĝis por komencantoj
La 14an de Marto, 2007, Printempa Esperanto-Kurso komenciĝis. Lud estas la nova instruisto de la
La unua baza kurso estis okazita ekde la 14a de Junio ĝis la 16a de Aŭgusto en 2006, de Paz, ĉiu merkrede tute enhavante 10 fojajn lecionojn. Tiam 11 lernantoj kunlernis Esperanton. La unua lernolibro estis "Esperanto 1,2"(Doksu Eldonejo) verkita de D-ro PARK giŭan. Post la kurso, 4 homoj(Seimo(Baka), Hohosen, Lud, Paz) partoprenis en Komuna Seminario inter orient-aziaj junuloj en Pekino.
Jene vi povos vidi videojn pri la KS en Pekino filmita de Zhu Xin.
http://cgakorea.org/cgafiles/Paz/sinprezento_plena.wmv
http://www.youtube.com/watch?v=ce5IJTR2r4E
La dua estis Aŭtuna Kurso kun seminario por legi "Nudpieda Gen"-n. Tiam ni unue nur havis seminarion. Tamen membroj de anarkiistaj Punk-muzikbandoj nomiĝitaj "La Eksplodo" kaj "La Furioza Pugno" haste venis kaj volis lerni Esperanton. Do mi devis malfermi neformalan bazan kurson por instrui ilin ĉiu ĵaŭde dum ekde la 28a de Septembro ĝis la 14a de Decembro, 2006. Ekde tiam mi uzis novajn 2 lernolibrojn titolitajn de "Rapida vojo de Esperanto" verkita de D-ro LEE ĝongjong kaj "Elementa kurslibro de Esperanto" verkita de s-ro CHO sungho por komencantoj.
Poste la tria kurso okazis ekde la 18a de Decembro, 2006, ĝis la 26a de Februaro, 2007. Mi adiciis plian materialon por instrui. Tio estis scenaro de "Gerda Malaperis" verkita de Claude Piron. La rakonto de "Gerda Malaperis" estis sufiĉe interesa por mi kaj 13 kunlernantoj.
Nu, jam 15 kunlernantoj partoprenis en nova printempa kurso gvidata de Lud. Mi sentas, ke nia Esperanto-movado en Koreio iom pli iom kreskas. Kaj poste la komencantoj aktuale uzos Esperanton por siaj propraj celoj. Mi esperas, ke homoj pli multe interparolu PER Esperanto por interkompreni tutmonde kaj kunlaboru por batali kontraŭ novliberalisma malboniga intenco de niaj viv-kondiĉoj fare de nunaj kapitalistoj kaj regantaroj.
이올린에 북마크하기
이올린에 추천하기