Spektaklo de Muzikbando "SHE취미(Ŝiĉimi)"

사용자 삽입 이미지

Spektaklo de Ŝiĉimi-bando


La 15an de Marto, 2007, spektaklo de la muzikbando "SHE취미(Ŝiĉimi)" okazis. Nia membroj de Esperanto-Rondo en MNC(Multituda Reta Centro) kune iris por spekti la spektaklon, ĉar nia rondano Lud ludis tie kaj la spektaklo estis neregula spektaklo, kiun oni nesciebla, ke kiam tio denove okazos.

La titolo de la spektaklo estis "Ni ne povas akomodi je via gago~". Kaj mi sentis tre viglecan etoson de inaj junuloj tie.


La historio de la muzikbando fariĝis laŭ jena vico.

- Julio, 2006: Asa, Nunĉi(Lud), Tori, Minĝin, Doĝi, Hjangĝu! Ili komplotis organizi "취미밴드(Ĉimi-bando, Hobia bando)".

- Aŭgusto, 2006: Senrimedan ensemblon komencis.

- Septembro, 2006: Minĝong kaj Migjong anstataŭ Asa improvize enĵetiĝis, tamen ili ne povis eliĝi el kotkazaĵo de Diablo

- Oktobro, 2006: En Kwanak Feminisma Kultur-festivalo "Serĉas novedzinon", ili ludis spektaklon aranĝitan por la festo. Post tiam ili iluziĝis pri sola spektaklo.

- Decembro, 2006: Doĝi partoprenis, kaj komenciĝis senlima konkura sistemo de elektronikaj guitaristoj

- Marto, 2007: Ili revenis kiel "SHE취미밴드(Ŝiĉimi-bando)" post varmega debato pri nomo de la bando.

Kaj la 15an de Marto, 2007, ilia granda ambicia unua neregula spektaklo okazis!

 

Ili ludis 10 kantojn kaj gratifike pli 2 kantojn por rekompenci aplaŭdon de spektantoj. Jen mi aldonas videojn de la spektaklo. Eble vi sentos viglecon de junaj feministoj vidante la videojn!

Kvankam ili havis mallertecon de muziko, kontraŭe pro tio ilia spektaklo brilis freŝe! Mi esperas, ke ili ne perdus sian pasion kaj liberecan volon eĉ post longtempo.

 


 
신고
Instalita de Paz

Rezista Festo

2007.03.05 00:44
Rezista Festo
사용자 삽입 이미지

Ludo de muzika grupo Arĝenta Nubo


Rezista Festo, jen mia stilo

Solidariĝu per danco kaj kanto

Rezista Festo 'stas mia stilo

Nevideblajn perfortojn ĉiuj rezistu


Mia rimo, hiphopa arbo, hiphopo branĉiĝu

Ĝis la fino, la pinto, la ĉiel'

Arĝenta nubo, hiphopa arbo, hiphopo branĉiĝu

Ĝis la fino, la pinto, la ĉiel'


En ord', ne 'stas rakonto nur pri mi kaj vi

Diru pri rakonto inter ni kaj mondo

Etendita mondmapo, kiel vasta 'stas nia mondo

Malfacile videbla mondo


Rastante sovaĝe terglobon, rastile por dolaroj

Kelkjarcentajn tropikajn plantojn oni segis elektre senkompate

Ne verŝu kokakolaon en la festo

신고
Instalita de Paz

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 125,377
Hodiaŭ : 11 Hieraŭ : 16