Nova milit-rifuzanto : Eunguk
Eunguk rifuzis soldat-servi en la militanta ŝtato.

사용자 삽입 이미지
Hodiaŭ matene okazis intervjuado por amaskomunikiloj pri nova milit-rifuzanto Eunguk. Lia patrino kaj multaj amikoj subtenis lian kuraĝan pacan agon kontraŭ milito.

En Marto de 2003, li vizitis Irakon aktivi por neokazigi militon laŭ sia kredo. La kredo estas, ke plej antaŭe ni solidariĝu kun plej subpremato. Kaj li iris ankaŭ al Palestino. Post la vizito al Palestino li konkludis, ke ĉiu koncentriĝo de aŭtoritata potenco estas malbono. Ĉar israelanoj traktas palestinanojn same kiel nazioj faris al ili.

Li deklaris rifuzi milit-servon. Do li iros al malliberejo. Li rifuzis devigan konskripciadon laŭ sia konscienco. Sed ŝtato enĵetos lin al prizono. Tio estas ŝtata perforto.

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon

Ligo pri Anarkiismo en Orient-Azio

사용자 삽입 이미지
Lastatempe aperis dosiero pri anarkiismo en "Le monde diplomatique". Tiu dosiero estas pri Anarkiismo en Orient-Azio verkita de prof. Cho Se-hyun kaj tradukita de Vilhelmo Lutermano(el la franca). Toño menciis la artikolon pri Anarkiismo en SAT-diskuto por plia tradukado de ankoraŭ ne tradukitaj dosieroj.

Jen estas ligo pri Anarkiismo en Orient-Azio.
http://eo.mondediplo.com/article1453.html
Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon

Hanok : korea tradicia domo

2009. 2. 18. 12:29

Hanok : korea tradicia domo

Mi vizitis domon de mia antaŭulo Indi Kim, kiu loĝas en subgubernio Jeungpyeong, en la 14a ~ 16a de Februaro. Freŝan etoson sentis mi antaŭ konstruanta malnovstila domo.

사용자 삽입 이미지

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon

Ligo pri Greka Ribelo

2009. 2. 18. 12:10

Ligo pri Greka Ribelo

Estas enretigita esperanta traduko de artikolo pri la ribelo en Grekio verkita de Yannis Androulidakis.
Informita de Jordi Alcàsser i Iber el SAT-Diskuto.

사용자 삽입 이미지




http://www.enxarxa.com/esperanto/ANDROULIDAKIS%20Ribelo%20en%20Grekio.pdf

Supre povas elŝuti PDF-dosieron titolitan de Grekio bruliĝas.

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon

Nuntempa Ĉinio: kia reĝimo?
Koreia ekonomio dependas je ĉinia merkato pli ol usona.

Lastatempe mi diskutis pri Ĉinio kun kelkaj amikoj. Fakte la diskutoj ĉefe koncernas, ke kio estas la karaktero de ĉinia reĝimo. Iuj insistas ke Ĉinio estas socialista reĝimo aŭ komunista reĝimo. Tamen mi ne pensas tiel.

Monda kapitalo pensas ĉinojn kiel plej granda konsumantaro en la mondo. Koreia ekonomio multe dependas je usona ekonomio tradicie, tamen nun pli multe dependas je ĉinia ekonomio ol usona. La dependeco al ĉinia ekonomio iom pli iom daŭre kreskas. Fakte Ĉinio(23.8%) estas la plej granda parto de proporcio de tuta eksporto el Koreio, poste EU(18.0%), ASEAN(11.5%), kaj Usono(11.0%) en januaro de 2008, laŭ korea ministrejo de informo kaj ekonomio. Tio montras nuntempa ŝanĝita pozicio de ĉinia kaj usona ekonomio rilate kun Koreio. Tamen ankoraŭ usona borso multe influas al korea borso.

Ĉiaokaze nuna krizo de ĉinia ekonomio influas multe al Koreio. Granda kapitalo en Koreio, ekz. Samsung, observas oportunon por profiti en evoluo de ĉinia ekonomio. Usona registaro havas tro multajn ŝuldojn al Ĉino. Ĉinio havas nacian obligacion de 650 bilionoj da usonaj dolaroj eldonitaj de ministrejo de financo de Usono. Tio signifas, ke 10% da publika ŝuldo de Usono estas pruntedonita el Ĉinio. Alivorte Ĉinio estas plej granda kreditoro de Usono. Usono uzis ĉinan kapitalon por militi en Irako kaj malŝpareme konsumi, laŭ usona ĵurnalo New York Times. Tial oni sentis, ke la granda ŝuldo de Usono minacas pacon en Orientazio kaj povas malvalorigi usonajn dolarojn.

사용자 삽입 이미지
Aliflanke mi bedaŭras, ke, pro la granda ekonomia evoluo en Ĉinio, multe detruos ekologian sistemon en la mondo. (Kompreneble mi ne volas kondamni plialtiĝo de viva kvalito de ĉina popolo, tamen ĉu vere vivo de ĉina popolo pliboniĝis pro ekonomia evoluo?) Kaj imperiiĝo de Ĉinio sub la nomo de ĉiniige asimiliga ideologio(中華思想) estas sufiĉe danĝera. Ekz. Subpremado de sendependa movado en Tibeto.

Interno en Ĉinio ankaŭ havas grandan problemon. Diferenco de malriĉo kaj riĉo pliprofundiĝis dum lastaj 30 jaroj. La koeficiento de Gini de Ĉinio estas 0.47 en 2008. Tio estas pli granda ol 0.4(la modulo de la koeficiento, kiu povas kaŭzi ribelon), do sufiĉe danĝera situacio. Mi pensas, ke sendependa laboristara movado nekontrolata de registaro bezonas por gajni rajtojn de laboristoj en Ĉinio.
Nun en Koreio, oni tute ne konsideras ĉinion kiel socialisma reĝimo. Korea registaro rigardas ĉinion kiel partnero aŭ konkuranto de komercado. Ankaŭ mi pensas, ke nuna Ĉinio estas pseŭda socialisma reĝimo. Ĉar kapitalistoj libere membriĝas al la Ĉina Komunista Partio, fakte la partio subtenas ĉinajn kapitalistojn. Mia ĉina amiko ankaŭ diris al mi, ke Ĉina Komunista Partio nur buŝe parolas komunismon. Jam ĉina komunismo transpaŝis limon de pragmatismo.

Tamen mi nun volas demandi, ke kio estas komunismo. Komunismo estas teorio pri kondiĉo de liberiĝo de proletaro laŭ Markso kaj Engelso. Sed ĉu ekzistis aŭ eblas komunisma reĝimo? Mi pensas ke, aktivante kontraŭ kapitalista reĝimo fari nunan komunan vivon kaj alternativon estas plej grave.

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon

[Tragedio] 6 homoj mortis pro polica subprem-operaco

Urba rekonstruada politiko forpelis loĝantojn kaj finfine murdis homojn.


사용자 삽입 이미지

La forpelito evitinte brulegon falis sur grundo.

Tragedia afero okazis en rekonstruada loko en distrikto Yongsan en Seulo, frumatene en la 20a de Januaro, 2009.  6 homoj mortis kaj pli ol 20 homoj vundiĝis dum polica subprem-operaco. 5 mortintoj estas forpelitoj de sia propra loĝejo kaj vendejo pro la urba rekonstruada politiko. Kaj alia 1 mortinto estas policano de polica sturmataĉmento. Ĉi tiu akcidento okazis post 1 tago de sinenfermado de forpelitaj loĝantoj.

La ĉefo de Seula Polic-administrejo Kim Seokgi agnoskis enĵeti polican sturmataĉmenton(kutime ili estas specialaj policoj kontraŭ teroro). Kaj forpelitaj loĝantoj kontraŭbatalis per flambotelo. Jam policanoj sciis la danĝeron de brulego, tamen ili devige plenumadis la subpremadon. Dum la subpremado okazis granda brulego kaj la viktimoj estis brulmortigitaj.  

La forpelitaj loĝantoj el siaj loĝejoj kaj vendejoj postulis sufiĉan kompenson por translokiĝi. Sed administracio de urbo Seulo, konstrua entrepreno, rekonstruada sindikato rifuzis doni sufiĉan kompenson al loĝantoj. Tial la loĝantoj komencis sidostrikon kontraŭ perforta forpelado. Ĉi akcidento koncernas ne nur pri ili, similaj rekonstruadoj kaj forpeladoj al loĝantaro en tuta loko de Seulo okazas sub rekonstruada politiko tiel nomata de "Plano de Nova Urbo"(New Town Plan) post elektiĝo de prezidento Lee Myeongbak.  

Klasbatalo en SudKoreio

Mi pensas, ke ĉi tia afero estas klasbatalo en Koreio. Ĉar la Plano de Nova Urbo estas fakte

사용자 삽입 이미지

La polica sturmataĉmento arestis loĝantojn.

plano nur por riĉuloj, domo-posedantoj, burĝaro. Grandaj konstruaj entreprenoj bezonas lokon rekonstrui por gajni enorman profiton. Kaj politikistoj ĉiam ricevis subtenan grandegan monsumon de la entreprenoj. Do la kapitalistoj kaj politikistoj deziras forpeli malriĉajn loĝantojn malmulte rekompensante.

Serioza problemo estas ne nur ĉi tio. Tiel nomata de publika aŭtoritato, policoj senobstrukce faras fizikan perforton al malriĉuloj, malfortuloj. Ĉikaze aŭtoritato uzis polican sturmataĉmenton. Por subpremado ili alportis 1,600 policanojn kaj sturmataĉmenton.

Pli ol 2,000 civitanoj en Seulo protestis kontraŭ policanoj kaj registaro pro la murdo al loĝantoj kaj rememoris la viktimojn. Sed batalpolicanoj pafis akvokanonon al ili. Krom tio, policanoj faris devige kadavro-ekzamenon tranĉante la kadavrojn de viktimoj senakirinte konsenton de familianoj de viktimoj.

La perforto estas monopolita en manoj de la aŭtoritatulo, registaro nur por riĉuloj, kapitalistoj. Prezidento Lee Myeongbak komencis jam longe klasbatalon en Koreio forpelante malriĉajn loĝantojn. Neniel ni povos pardoni la perforton, murdon!

★ Video pri la akcidento de KBS (Bonvole klaketu suban ttt-ejon)
http://news.kbs.co.kr/asx/news_player2008.htm?kind=news&id=1708440&bid=0&isfull=0&url1=L25ld3NsaW5lLzIwMDkvMDEvMjAvNDAuYXNm&url2=L25ld3NsaW5lLzIwMDkvMDEvMjAvMzAway80MC5hc2Y=&url3=L25ld3NsaW5lLzIwMDkvMDEvMjAvNzAway80MC5hc2Y
Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon

Paco kiel kondiĉo por komune vivi
 
Mi vizitis Hiroŝimon en Aŭgusto, 2005. Tiam okazis la 60a rememoriga paca kunveno de atombombita Hiroŝimo. Mi sentis kiel unu ano de homaro, ke uzo de atombombo estas krimo por ĉiuj vivantoj. 10% da viktimoj en Hiroŝimo estis koreoj, kiuj estis trude trenita al Japanio kiel konskripciitoj, rekviziciitoj, kaj sekssklavinoj en armeo de Hirohito. Post la dua mondmilito plejmulto de suferintoj pensas, ke milito neniam estu permesata. Tamen ankoraŭ ĝis nun politikistoj intencas malbonigi pacan artikolon de Japana Konstitucio kontraŭ pacamantaj popoloj.
 
En Koreio nuntempa konskripciada sistemo devigas junulojn iri al armeo. Multaj miaj amikoj, kiuj amas pacon, rifuzas fariĝi kiel soldatoj. Ĉar en armeo oni instruas metodon kiel efike mortigi homojn laŭ nomo de Naci-defendo. Sed tio estas nur sensencaĵo. Irako, Afganio neniam atakis Koreion. Tamen koreia armeo aliance kun usona armeo iris por militi, mortigi homojn nome de paco kaj rekonstruado. Ĉu ĉi tio ne estas absurdaĵo? Nuntempe usona registaro petas al koreia registaro sendi pligrandan armeon al Afganio. Koreia registaro ĉiam diras, ke partopreni militon bezonas por ŝtata profito. Sed por kiu bezonas ŝtata profito? Kaŝita perforto de ŝtato malamigas homojn nur por profitoj de regantaroj. Do ankoraŭ nun al miaj militservo-rifuzintaj amikoj devigas iri al malliberejo.
 
Lastatempe mi vidis novaĵojn pri bombardo en Gazao fare de israela armeo. Laŭ amaskomunikiloj pli ol 1,000 homoj estis mortigitaj kaj ĉirkaŭ 5,000 homoj estis vunditaj. Pro tio mia koro ege doloras. Kial oni mortigas homojn mem estante kiel homo! Se ili ne estis edukita kiel ia ŝtatano, ia naciano, ia religiano, malgrux tio, ĉu ili povas fari murdon? Mi pensas, ke paco ne estas ia abstraktaĵo, sed kondiĉo por komune vivi kiel simpla homo.

사용자 삽입 이미지

Bombado en Gazao. Origina foto de [the Electronic Intifada]


Por Internacia Virina Tago 2009
             alvoko el Hirosima, Japanio

Estimataj gesinjoroj en la mondo,

Okaze de la Internacia Virina Tago de UN, 2009, ni virinoj de Hirosima havos kunvenon sub la temo: Vivo kaj Kulturo, protekti vivon de infanoj kaj kune vivi en familio. Kion ŝanĝi por infanoj, homoj en estonteco?

La vivo de infanoj, de geknaboj estas minacata de milito kaj konflikto en la mondo sub ekonomia krizo. Ekde jarfino de 2008 bombado atakas loĝantaron de Ghaza, Mezoriento, viktimiĝas multaj infanoj, kaj doloras nia koro je raportoj el Ghaza sub la aeratako.

Sub milito, konflikto kaj ekonomia krizo rajtoj de infanoj libere vivi estas forrabitaj. Infana vivo droniĝas en malstabileco pro diversaj kaŭzoj, pro altrudita laboro, sklavkomerco, kaj sen edukado kaj neglekto.

Granda deziro de ni virinoj estas protekti kaj flegi la vivon de infanoj.

Ĉujare ni virinoj el Hirosima internacie alvokas pacon, kaj interŝanĝas solidarecan mesaĝon tutmonde. Ĉijare ni el atombombita Hiroŝimo alvokas al vi pri la temo: vivo, por ke ni kune kun vi konstruu vojon por prospera vivo de infanoj kun estonteco, ni luktu en sia loko solidarece kun vi.

Ni deziras ricevi de vi responde al nia alvoko vian mesaĝon kun noto pri viaj nomo, sekso, profesio, urbonomo kaj lando, ĝis la 20a, feb. por ke ni traduku ĝin en la japanan kaj prezentu en la kunveno.

s-ino NOBUMASA Tieko
Prez. de komitato el 20 organizoj por Internacia Virina Tago
2009, Hirosima.
municipo Hirosima.
                               Hirosima, la 15an, jan. 2009.

kontaktpersono:
Vicprez. s-ino OSIOKA Taeko
osioka@mail.goo.ne.jp

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon

Raporto pri Vintra Kunloĝado por vigligi Esperanto-movadon

사용자 삽입 이미지

Memorfoto de Vintra Kunloĝado

En la 6a-7a de Decembro, 2008, okazis Vintra Kunloĝado por vigligi Esperanto-movadon en Malplena Domo(Gastodomo) Namsan en Seulo, Koreio. Ĉirkaŭ 30 homoj partoprenis en la evento kaj 4 homoj partoprenis el Japanio. Paca Solidareco de Esperanto(PSE) kaj koreaj membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda kune preparis la eventon por utiligi Esperanton praktike en socia movado.

Joseph gvidis bazan kurson de Esperanto por komencantoj. Eble 7 aŭ 8 komencantoj ĉeestis en baza kurso laŭ mia memoro. Post la kurso loĝantoj en Malplena Domo decidis lerni Esperanton por utiligi en siaj aktiveco.

Miyazawa prezentis kiel povas instrui kaj ludi per Esperanto. Li faris ordonon al alia homo per Esperanto. Poste la ordonita homo devas fari la ordonon kompreninte Esperantan ordonon. La ordonito sinsekve ordonas al alia homo per Esperanto. Ĉi tio estas praktiki Esperanton tiel nomata de Miyazawa-metodo. La metodo ridigis, kantigis, paroligis homojn Esperante.

사용자 삽입 이미지

Esperanton per Miyazawa-Metodo

Paz tradukis kune kun kelkaj partoprenintoj dokumenton pri venonta Monda Socia Forumo en Belemo, Brazilo. Per la tradukado ni povis kompreni kio estas difinitaj 10 agoceloj de la MSF 2009. Krome ni povis kompreni kiel la agoceloj ŝanĝiĝis post la MSF 2007 en Najrobo (Kenjo). La tendenco de agoceloj post MSF 2007 certe pli diversiĝis komprenante la seksajn, (nov)koloniajn, malriĉajn, minoritatajn rajtojn kaj vidpunkton de media justeco.

Kara prezentis pri Vojaĝo al Afriko por establi Justan Komercadon. Inter Ganao kaj Koreio jam komenciĝis Justa Komercado. El Koreio Esperantistoj kaj kunlaborantoj sendis uzitajn komputilojn al Ganao kaj el Ganao oni sendis lignajn skulptaĵojn. Kara klarigis ke poste por establi socian solidarecan firmaon iom pli iom ni disvastigos la sferon de Justa Komercado(flanke de komercaĵo ekz. organika sapo, flanke de aktivo ekz. seminario por komprenigi spiriton de Justa Komercado). Li prezentis multajn fotojn de homoj, fabrikoj, plantoj de Ganao kaj Togolando.

Kashima prezentis fotojn kaj videojn pri aktivado de anktivistoj en Koenji en Tokio. En la fotoj japanaj aktivistoj manifestaciis per muziko kaj danco. Ili nomis tion kiel SOUND DEMO(Sona Demonstracio). En la manifestacio oni vestis kostumojn de japana animada filmo kaj kriis kontraŭ japana registaro por gajni rajton de neregulaj laboristoj(Freeter). Ili aktivas ankaŭ por kontraŭ milito kaj paco en Irako, Palestino kaj konfliktaj lokoj.  

Ne nur socian problemon, sed ankaŭ multajn interesajn ludojn kaj interbabiladojn ni havis. Ni kune drinkis sakeon el Japanio, bieron memfaritan de loĝantoj de Malplena Domo. Ni longe

사용자 삽입 이미지

Bazakurso de Esperanto

havis bankedon, tamen la nokto estis tro mallonga por kontentigi nin en nia neĉesa rakonto. Post bankedo ni povis pli bone kompreni reciproke.

En la 7a de Decembro, matene ni kune promenadis al la Turo sur la monto Namsan. Tiam bedaŭrinde pro mia familia afero mi devis reveni al hejmo. Mi dankas al organizintoj, ĉiuj partoprenintoj en la Vintra Kunloĝado. Certe pere de la evento nia amikeco pliprofundiĝis kaj kelkaj komencantoj eklernas Esperanton. Ankaŭ por komencintoj la evento stimulis siajn aktivadojn pli ol pasinteco.


Pri la celo de Vintra Kunloĝado bonvole vidu suban tekston.

Kial ni havis kunloĝadon?

Nuntempa mondo estas iom pli iom tutmondiĝanta. Tial nuntempa socia problemo estas ne nur loka, sed ankaŭ tutmonda. Ni sentas bezonon de tutmonda solidareco kaj kunbatalon kontraŭ subpremo, ekspluatado al proletaroj, malriĉuloj, kamparanoj, indiĝenoj, kripluloj, seksaj minoritatoj, k.a. de kapitalistoj laŭ kapitalisma tutmondiĝo. La solidareco kaj kunbatalo jam komenciĝis. Nun ni povas prezenti du ekzemplojn.

사용자 삽입 이미지

Interbabilado kun Teo

Lastasomere en Japanio okazis G8 Pinta Konferenco. Dek kelkaj koreaj aktivistoj partoprenis manifestacion kontraŭ G8. Kompreneble ankaŭ multaj aliaj aktivistoj de la mondo kolektiĝis tie. Sed ne tutaj partoprenintoj povis interparoli sufiĉe bone seninterpretado. De tiam ili lernis, ke Esperanto estas bonega metodo por aktualigi solidarecon kaj kunbatalon kontaŭ kapitalista malbonagado.

En Afriko ĝis nun multaj malriĉaj kamparanoj suferas pro malsatego. Ili ĉiam estas ekspluatata de grandaj multnaciaj entreprenoj. Ankaŭ ili bezonas egalan komunikadon plibonigi sian vivon. Nun ni ja bezonas pli justan mondon, pli justan komercadon.
Ni kredas eblecon de alia mondo. Ni diskutis diversajn sociajn problemojn kaj fartis dum du tagoj ĉefe por utiligi Esperanton.

          La Preparkomitata Organizaĵoj de Kunloĝado :
              - Paca Solidareco de Esperanto (PSE)
              - Membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda en Koreio (SATanoj_en_K)
          La Subtena Grupo - Membroj de Malplena Gastodomo


 

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon

Nova Kurso : Traduk-Seminario 『La Tundro Ĝemas』 verkita de V. Eroŝenko por koreoj
에스페란토 번역/강독세미나 : 착한 사람 에로센코의 『La Tundro Ĝemas』(툰드라가 신음한다) 읽기

파즈(Paz)

기간: 2008년 9월 30일부터 매주 화요일 저녁 7:30 ~ 9:30 (8강 80,000원 402호)

사용자 삽입 이미지
러시아의 맹인 아나키스트이자 에스페란티스토이며 기타 연주자이기도 했던 바실리 에로센코. 그는 크로포트킨에게 배우면서 상호부조의 원리 속에서 인류가 창조적으로 협력하며 살아가기를 바랐던 착한 사람이었다. 북극의 작은 종족인 추크초(Ĉukĉo)족(추크치족)의 슬픈 이야기를 담은 그의 기록은 그 자체로 하나의 문학작품이다. 추크초 지역은 러시아연방 최북동부의 추코트 반도에 위치한 소수민족 추크치족의 자치구로 대부분이 툰드라지대이다. 그래서 이 책의 제목은 “툰드라가 신음한다”로 지어졌다. 다민족국가인 러시아에서 소수민족의 슬픈 삶의 이야기를 들어보자. 그밖에 에로센코의 추크초 지역 기행문으로는 『El Vivo de la Ĉukĉoj』(추크초족의 삶으로부터)가 있다. 이번 강좌의 목표는 매강좌마다 8~10쪽씩 에스페란토 원작을 한글로 번역하면서 강독수업을 마치면 한글판 『툰드라가 신음한다』를 공동번역의 결과물로 만들어내는 것이다.


1강(9월 30일): 1~8쪽 번역 및 강독, 주요 단어 학습
2강(10월 7일): 9~16쪽 번역 및 강독, 주요 단어 학습
3강(10월 14일): 17~24쪽 번역 및 강독, 주요 단어 학습
4강(10월 21일): 25~32쪽 번역 및 강독, 주요 단어 학습
5강(10월 28일): 33~40쪽 번역 및 강독, 주요 단어 학습
6강(11월 4일): 41~48쪽 번역 및 강독, 주요 단어 학습
7강(11월 11일): 49~56쪽 번역 및 강독, 주요 단어 학습
8강(11월 18일): 57~64쪽 번역 및 강독, 주요 단어 학습, 뒤풀이

참고문헌
『La Tundro Ĝemas』, V. Eroŝenko. Toyonaka, 1980. 83p.
『El Vivo de la Ĉukĉoj』, V. Eroŝenko. 47p.

파즈
다중지성의 정원 만사, 도서출판 갈무리 활동가, 대항지구화행동 운영위원, 다중네트워크센터 에스페란토 강사

(121-839) 서울시 마포구 서교동 375-13 성지빌딩 302호 |              02-325-2102       | daziwon@waam.net | http://daziwon.net, daziwon.ohpy.com | 찾아오시는 길 | 입금계좌번호: 479001-01-179485 국민은행 조정환(다지원)
Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon

ARIA THE ORIGINATION

2008. 9. 20. 19:36

최강 아리스 전설 시작!!!


Vesperruĝo, fluas en ondetoj.
석양이 잔잔한 물결에 흐릅니다..

Ĝi estas kiel la kanto,bela kanto de feliĉo.
이는 노래 같아요, 행복의 아름다운 노래 같아요.

Ĉu vi rimarkis birdojn, portanta afableco?
당신은 상냥함을 나르는 새들을 알아차렸나요?

Super la maro flugas, ili flugas kun amo.
바다 위로 날아갑니다. 새들이 사랑이랑 날아갑니다.

Oranĝa cielo emocias mian spiriton
오렌짓빛 하늘이 내 영혼을 감동케 하네요.

Stelo de l'espero,
별이, 희망의 별이

stelo lumis eterne,
영원히 빛납니다.

Lumis eterne
영원히 빛납니다.

 
♪ 타입문넷 - 최정욱 님
 
 
아리스의 칸초네는 에스페란토 어라고 하네요.

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon


BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 148,391
Hodiaŭ : 0 Hieraŭ : 3