사용자 삽입 이미지

Fumado kun Kimdaek ĉe Noi Bai Flughaveno

En la 26a de Julio, posttagmeze je la 4a Kimdaek kaj mi ekveturis al Inĉeon Flughaveno.
Tie mi renkontis Hohosen. Ni kune manĝis panon kaj terpomon.

Post ioma tempo, ĉe impostlibera butiko mi aĉetis 10 paketajn cigaredojn, Kimdaek aĉetis 4 botelojn da Andong soĝuo, Hohosen aĉetis 2 skatolojn da korea tradicia fritita rizkuko.

Je la 7a kaj 10 minutoj vespere nia aviadilo ekflugis. Ni ĝoje manĝis manĝaĵojn en aviadilo. Dormante kelkaj horoj pasis. Aktuala loka tempe nokte ĉirkaŭ je la 10a kaj duono ni atingis ĉe Noi Bai Flughaveno. Tio estas ununura flughaveno en Hanojo.

Kelkaj LKK-anoj atendis nin por gvidi al kongresejo(Hanoja Fremdlingva Universitato). Tamen ni unue devis fumi, ĉar dum kelkaj horoj ni tute ne povis fumi en aviadilo.

사용자 삽입 이미지

Ĉe Taksio haltejo


Post fumado ni salutis al LKK-anoj. Ili afablece akceptis nin. Ni renkontiĝis kun s-ro Mikishev Alexander, s-ino Huĝimoto-jasuoka Ricko kaj ŝia filo Yasuoka Sanshiro(Libera) ĉe flughaveno.

Mi devis telefoni al Lud, Biru. Ĉar ili antaŭe atingis en Vjetnamio kaj morgaŭe devos renkonti ĉe kongresejo. Tamen ĉe Noi Bai Flughaveno publika telefono tute ne funkciis. Do mi petis al unu LKK-ano ĉe kongresejo. Kaj finfine mi sukcesis telefoni al ili.
Nia loĝejo estis apud ŝoseo. Tial tro bruegis. Kelk miloj da motorciklo, grandaj kamionoj senĉese bruis per aŭtokorno.

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon


BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 148,391
Hodiaŭ : 0 Hieraŭ : 3