사용자 삽입 이미지

Manifestacio por rememori viktimojn(origina foto de la brodkestejo de migrint-laboristo)

Homrajto Ne Ekzistis Tie!

En la 11a de Feb. 2007, brulego okazis en koncentrejo de fremduloj en urbo Jeosu. Pro tio 10 homoj mortis kaj 18 homoj estis vundita. Tiam oficistoj de la koncentrejo intencis bloki eskapon de la migrintaj laboristoj. Post 3 tagoj de la akcidento ili eĉ alkatenis la vunditajn laboristojn per mankateno en hospitalo. Kaj post kuracado registaro denove sendis la laboristojn en alia koncentrejo en urbo Ĉeongĝu por malliberigi. En la 23a, registaro ekzilis 17 laboristojn el Koreio.

Socia Diskriminacio al Migrintoj

Nuntempe pli ol 200,000 migrintaj laboristoj ne estas registrita de ministrejo de justico en Koreio. Ekzemple, s-ro Kim songnam, kiu estas mortinto de la tragedia akcidento, estas tipa homo de la neregistrita migrint-laboristoj. Li malliberiĝis en koncentrejo, ĉar nur li laboris en malpermesita speco de industrio. Kaj li havis 7,000,000 koreajn ŭonojn(ĉirkaŭ 7,500 dolaroj aŭ 5,650 eŭroj) da nepagita salajro. Do li devis elteni koncentrejan vivon por ricevi la monon.
Tamen registaro kaj plejmulte da koreaj amaskomunikiloj alkondutis la aferon kiel nur neatendita afero. Kaj ili volis igi la kialon de la akcidento kiel kaŭzita incendio de migrint-laboristoj.

Manifestacio kontraŭ Subpremada Politiko al Migrintoj

En la 26a de Feb. proksimume 500 homoj kolektiĝis kaj manfestaciis ĉe placo de Seula fervoja stacidomo. La manifestacio okazis por rememori viktimojn kaj mallaŭdi registaron.
Laŭ parolado de S-ro I guangmin, kiu estas estro de plenumkomitato de Komuna Komitato pri Jeosu Akcidento, antaŭe familioj de postlasita de mortintoj planis partopreni en la manifestacio. Tamen registaro minacis ilin, ke se ili partoprenus en la manifestacio, ili ne povus ricevi monkompenson.

Partoprenantoj postulis subajn.
1. Esplori detale fakton de la brulakcidento kaj retiriĝi ministro de justica fako
2. Liberigi tuj vunditajn migrint-laboristojn
3. Aboli koncentrejon malhomecan kaj preventi denovan akcidenton
4. Leĝigi entute neregistritan migrint-laboristojn

Batalpolicoj intencis bari marŝon de manifestaciantoj. Tiu tempe kolizio okazis kaj 3 partoprenantoj vundiĝis.

사용자 삽입 이미지

Migrintoj en Manifestacio (origina foto de la brodkestejo de migrint-laboristoj)


Migrintoj ne estas krimuloj. Tamen antaŭjuĝo de la socio kaj subpremado de registaro traktas ilin kiel akuzatoj. Diskriminacio pro diferenco de naciecoj kaj haŭtkoloroj ankoraŭ forte ekzistas ne nur en Koreio. Do ni kiel kaj kion faru?

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon

  1. 2007.03.02 05:21
    댓글 주소 수정/삭제 댓글
    Vi traktis gravan socian aferon, laŭ mia penso. Korea registaro kaj aliaj fremdaj registaroj plejmulte same subpremas migrintlaboristojn. Kial? La plej grava el multe da kialoj estus profitigo per regado, kiu dividas inter nacia laboristoj kaj nenacia laboristoj. Kaj krome en nacia bordo ili dividas inter regula laboristoj kaj neregula laboristoj. Tiel diversaj dividado-manieroj estas uzata por regi multitudon. En ĉi tia kunteksto, la esprimo "migrintlaboristoj" estas iomete danĝera. Ĉar ĝi inkluzivas la dividon inter laboristoj kaj nelaboristoj. Kiam ĉiaj migrantoj ne estas laboristoj, la subpremo kontraŭ ili permesos? Krome mi volas adicii ke la perspektivo de homrajtoj, kiu superfortas lastatempe, ne sufiĉe rajtas.... Tamen de komenco, iĝas al tro longa komento...do jene rapide finigos.
  2. 2007.03.02 11:32
    댓글 주소 수정/삭제 댓글
    Ankaŭ mi pensas same kiel vi pri la divide regado al la Multitudo!
    Tamen esprimo pri migrint-laboristoj mi ĉefe konsideris pri laboristoj en la brulego de Jeosu Koncentrejo. Ja mi neniam pensis, ke migrintaj nelaboristoj estas ne subpremata. Mi nur volis esprimi pli konkretan aferon de la mizera akcidento ol teorio aŭ principa tendenco en nuna kapitalismo.
    Ĉiaokaze koran dankon por via komentario kaj intereso al mia blogo! ^^


BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 148,391
Hodiaŭ : 0 Hieraŭ : 3