Mesaĝo al la mondo

2009. 2. 28. 12:21

Mesaĝo al la mondo

Koreaj laboristoj de amaskomunikiloj strikis kontraŭ malbonigo de leĝo de registara partio Hannara-dang ekde 26a de Februaro 2009. Ĝi enhavas 5 lingvaj(angla, ĉina, franca, hispana, japana) mesaĝoj de la striko. Bedaŭrinde ne estas esperanta versio, do mi tradukas sube enhavon de la video esperante.



Enhavo de la video

Prezidanto de novaĵoraporto(KIM Jeongguen):
Saluton!
Branĉo MBC(Munhwa Brodkasta Centro) de Tutlanda Laborista Sindikato de Amaskomunikiloj en Koreio parolas rapidan novaĵon. Hannara-dang intencas ekpreni elsendon per malbonleĝo pri amaskomunikiloj. Ili minacas liberon de esprimo kaj parolo en Koreio. Ankaŭ demokratio estas danĝera. Do ni volas sciigi en la tutmondo ĉi tian fakton. Branĉo MBC preparis mesaĝon al la tutmondo.

Anglalingvo(ĈOI Hyeonjeong):
Ĉi tio estas urĝa mesaĝo! Post 1 jaro preni oficon de prezidento de LEE Myeongbak, ŝanceliĝas bazo de libera demokratio en Koreio. Senkunsente Hannara-dang puŝas leĝoprojekton por limigi liberon de parolo. En Koreio oni diras tion 'Nalchigi'. Ĉi tiu malbonleĝo vokas furiozon de la tuta popolaro, kaj Koreio estas endanĝeriĝita perdi liberon de la parolo.

Ĉinalingvo(BANG Hyeonju):
Korea demokratio estas endanĝeriĝita. 1.3 miliardo da ĉinaj popoloj! Bonvole telefonu kaj protestu al 'GO Huenggil' de Hannara-dang. "Kial vi fuŝas ĉi tiel ~ kiel amatoro..." Pli unufoje telefonu. Ĉi foje telefonu al prezidanto de Nacia Asembleo KIM Hyeongoh. "Tutmondo observas. Ne faru sensencan aferon."

Francalingvo(KWON Heejin):
Nun en Koreio eknaskiĝas paro pli surprizigonta mondon ol renkontiĝo de Sarkozy kaj Bruni. T.e. kunligo de 3 grandaj ultradekstraj ĵurnaloj Chosun, Joongang, Donga kaj elsendo de Televido. La renkontiĝo de ili fariĝos granda katastrofo de la korea demokratio. Malgraŭ plejmulto de koreaj popoloj oponas, tamen registara partio Hannara-dong ne volas aŭdi la voĉon de la popolaro. Sed, neniu aŭtoritato povas venki popolaron.

Hispanalingvo(LEE Donghee):
Nun en Koreio multaj vortoj malaperas. Demokratio, komuna scio, reciproka komprenado, libero de parolo. Kio okazas! En Koreio ankaŭ horloĝo inverse iras. Historio regresas, denove diktatora reĝimo releviĝis.

Japanalingvo(HA Jieun):
Vorto de Hannara-dang estas mensogo, ke ili revigligos ekonomion per renovigo de leĝo pri amaskomunikiloj. Plufoje mi parolas, ke tio estas troa mensogo. Vera mensogo. Alie, oni diras, ke en kultura kaj amaskomunikilaj fakoj en Nacia Asembleo subite aperis japanalingvo.
Asembleano de Hannara-dang: "Se vi bridas('kensei[牽制](けんせい)'), ni malfruas.. Aŭskultu."
Ni volas aŭdi la vorton de Hannara-dong ne brido('kensei'), sed pardonon('sumimaseng(すみません)').

Prezidanto de novaĵoraporto(KIM Jeongguen):
Ni ĝisfino batalu por gardi korea demokratio. Gekaraj ankaŭ bonvole partoprenu! Bloku Hannara-danga ekpreno de amaskomunikiloj! Batalu!
Batalu kontraŭ kontrolado de parolo!

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon


BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 148,365
Hodiaŭ : 0 Hieraŭ : 0