Pri la Striko de Kamionistoj en Koreio, 2008

La striko komencis je meznokto en la 13a de Junio.
Kaj la striko finiĝis je la 19a vespere en la 19a de Junio.
 

사용자 삽입 이미지

Kamionistoj kuŝas sur ŝoseo por protesti kontraŭ policoj, kiuj gardas anstataŭan transporton / Origina Foto: Yonhap


Unue, plejmulto de popolaro en Koreio subtenis kaj subtenas la strikon.
Ĉar kamionistoj rifuzis porti bovaĵojn importitajn de Usono.
Nuntempe en Koreio granda kandel-manifestacio okazis pro publikigo de registaro importi usonajn bovaĵojn.
Oni suspektas ke la bovaĵoj estas danĝera pri malsano de freneza bovo(angle Bovine Spongiform Encephalopathy).
Do kamionistoj rifuzis transporti la bovaĵojn.
Kaj nuntempe kelkdekaj miloj da homoj ĉiutage manifestacias kontraŭ diktatora registaro subtenante strikojn de laboristoj.
Fakte multaj civitanoj vizitis oficejon de labrosindikato por subteni strikon kaj ili donis manĝaĵojn kaj monojn por tio.
 
Due, multaj kamionistoj(pli ol 1,300) nove membriĝis al laborsindikato de kamionistoj dum 10 tagoj ĉirkaŭ striko.
Lastatempe la kosto de oleo por kamiono subite leviĝis multe.
Do kamionistoj en Koreio ne povis vivteni sin kaj siajn familianojn bone.
Samtempe laborpago ne leviĝis sufiĉe.
Tial furiozo de kamionistoj eksplodis.
Kaj multaj nemembriĝitaj kamionistoj memvole partoprenis en la striko.
 
Trie, registaro kaj kapitalistoj cedis iomete post striko.
Kamionistoj postulis "Regula Laborpaga Sistemo por Transporto"n, kiu limigas plej malalta laborpago, kaj registaro promesis tion per prova administro venontjare kaj ŝanĝi leĝon poste.
Kapitalistoj de Kontenero levis laborpagojn por eksterurba linio kaj enurba linio aprte 19%, 10%.
 
Sed tamen multaj gravaj problemoj ankoraŭ ne estas solvitaj.
Antaŭe promesoj de registaro ne realiĝis, do ree kamionistaj strikoj okazis.
Kaj leĝa rajto de laboristoj por kamionistoj ankoraŭ ne legaliziĝis.
Tial oni nomas kamionistojn kiel speciale dungiĝitaj laboristoj(reale ili estas laboristoj, tamen leĝe ili estas privataj mastroj de entrepreno por si mem).
Do laborleĝo ne protektas kamionistojn. 
 
Laŭ mia penso, ĉi foja striko gajnis kelkajn cedojn de registaro kaj kapitalistoj.
Sed fundamentaj problemoj ankoraŭ ne estas solvitaj.
Tial similaj strikoj kaj bataloj denove okazos nelonge.

Kamionistoj devas akiri rajton kiel laboristoj.

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon


BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 148,365
Hodiaŭ : 0 Hieraŭ : 0