Kiu donis al Ŝtato rajton por rabi simplan sonĝon vivi homece

사용자 삽입 이미지

Yongsan, kie mi loĝis (eldonejo Bori)

Lastatempe mi legis kartunan libron titolitan de "Yongsan, kie mi loĝis". Forpelitaj loĝantoj de distrikto Yongsan en Seulo kaj alilokaj forpelintoj estis brulmortigitaj en la 20a de Januaro, 2009. Tio okazis, kompreneble, pro perforta subpremado de polica sturmataĉmento. Tamen en tribunalo mortigintoj kaj mortigitoj subite inversiĝis kaj forpelinta filo, kiu perdis sian patron, estis kondamnita. La kadavroj de mortintaj forpelintoj malliberitaj en frosta fridejo povis havi funebran ceremonion post 355 tagoj de la mizera afero. Sed detala esploro por malkaŝi la veron, kiun familoj de postlasitaj de mortintoj postulis, ankoraŭ ne estas farita, la respondeculoj de la subpremado ne estas punitaj, kontraŭe oni demandas krimecon al forpelintoj, kiuj estis forpelitaj de sia loko.

Ĉiutage okazas similaj aferoj kiel Yongsan en pli ol 300 rekonstruadaj lokoj en Seulo. Rekonstruada politiko de seula loka registaro forpelas malriĉajn homojn el Seulo. Ŝanco por laboro, edukado, kulturo estas koncentriĝita al Seulo. En ĉi tia situacio des pli Seulo ŝanĝiĝas al klasa urbo monopilita de riĉaj klasoj. La problemo estas ĉi tia: do kiu donis al ŝtato rajton por rabi simplan sonĝon vivi homece, dementi konstitucian rajton vivi feliĉe en siaj loĝejoj.

Ni ne nescias la fakton, ke najbaraj ordinaraj homoj batalintaj por gardi siajn domojn kaj vendejojn estas murdataj, kio estas ĉiutaga vivo en superba Seulo. Ĉi tiu libro, tial,  suferigas nian konsciencon kaj finfine plorigas nin pro simpatio pri vivo kaj morto de simile vivantaj homoj kun ni. 

사용자 삽입 이미지

Rekonstruadaj lokoj en Seulo(Origina foto: Hankyeore21)


[서평] 내가 살던 용산

누가 국가에게 인간답게 살려는 소박한 꿈을 빼앗을 권리를 주었는가

최근에 "내가 살던 용산"이라는 제목의 만화책을 읽었습니다. 서울 용산의 철거민들과 다른 지역의 철거민들이 2009년 1월 20일에 불태워져 죽임을 당했습니다. 그것이 경찰 특공대의 강경 진압 때문임은 물론입니다. 하지만 법정에서 가해자와 피해자는 순식간에 뒤바뀌어 아버지를 잃은 아들에게 실형이 선고되었습니다. 차가운 냉동고에 갇혀 있던 철거민들의 주검은 355일이 지나서야 장례를 치를 수 있었습니다. 그러나 유가족이 요구하는 진상 규명은 이뤄지지 않았고, 책임자에 대한 처벌은 없었으며, 오히려 살던 곳에서 쫓겨난 사람들에게 죄를 묻고 있습니다.

서울지역의 300개가 넘는 재개발 지역에서는 용산과 비슷한 일이 매일 벌어지고 있습니다. 서울시의 재개발 정책은 가난한 사람들을 서울에서 쫓아내고 있지요. 일자리와 교육, 문화의 기회가 서울에 집중되어 있는 상황에서 점점 더 서울은 부유한 계급이 독점하는 계급적인 도시로 변모하고 있습니다. 문제는 역시 인간답게 살고자 하는 소박한 꿈, 자신의 주거 공간에서 행복하게 살 수 있도록 보장하는 헌법적 권리를 부인하고 그것을 빼앗을 권리를 도대체 누가 국가에게 부여해 주었는가 하는 것입니다.

이웃의 평범한 사람들이 자신의 집과 가게를 지키려고 싸우다가 살해당하는 것이 화려한 서울의 끔찍한 일상임을 우리는 모르지 않습니다. 이 책은 그래서 우리의 양심을 괴롭히고 우리와 다르지 않게 살고 있는 사람들의 서러운 삶과 죽음에 대한 공감으로 끝내 눈물짓게 합니다.

Instalita de Paz

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 148,259
Hodiaŭ : 0 Hieraŭ : 0