Paco kiel kondiĉo por komune vivi
 
Mi vizitis Hiroŝimon en Aŭgusto, 2005. Tiam okazis la 60a rememoriga paca kunveno de atombombita Hiroŝimo. Mi sentis kiel unu ano de homaro, ke uzo de atombombo estas krimo por ĉiuj vivantoj. 10% da viktimoj en Hiroŝimo estis koreoj, kiuj estis trude trenita al Japanio kiel konskripciitoj, rekviziciitoj, kaj sekssklavinoj en armeo de Hirohito. Post la dua mondmilito plejmulto de suferintoj pensas, ke milito neniam estu permesata. Tamen ankoraŭ ĝis nun politikistoj intencas malbonigi pacan artikolon de Japana Konstitucio kontraŭ pacamantaj popoloj.
 
En Koreio nuntempa konskripciada sistemo devigas junulojn iri al armeo. Multaj miaj amikoj, kiuj amas pacon, rifuzas fariĝi kiel soldatoj. Ĉar en armeo oni instruas metodon kiel efike mortigi homojn laŭ nomo de Naci-defendo. Sed tio estas nur sensencaĵo. Irako, Afganio neniam atakis Koreion. Tamen koreia armeo aliance kun usona armeo iris por militi, mortigi homojn nome de paco kaj rekonstruado. Ĉu ĉi tio ne estas absurdaĵo? Nuntempe usona registaro petas al koreia registaro sendi pligrandan armeon al Afganio. Koreia registaro ĉiam diras, ke partopreni militon bezonas por ŝtata profito. Sed por kiu bezonas ŝtata profito? Kaŝita perforto de ŝtato malamigas homojn nur por profitoj de regantaroj. Do ankoraŭ nun al miaj militservo-rifuzintaj amikoj devigas iri al malliberejo.
 
Lastatempe mi vidis novaĵojn pri bombardo en Gazao fare de israela armeo. Laŭ amaskomunikiloj pli ol 1,000 homoj estis mortigitaj kaj ĉirkaŭ 5,000 homoj estis vunditaj. Pro tio mia koro ege doloras. Kial oni mortigas homojn mem estante kiel homo! Se ili ne estis edukita kiel ia ŝtatano, ia naciano, ia religiano, malgrux tio, ĉu ili povas fari murdon? Mi pensas, ke paco ne estas ia abstraktaĵo, sed kondiĉo por komune vivi kiel simpla homo.

사용자 삽입 이미지

Bombado en Gazao. Origina foto de [the Electronic Intifada]


Por Internacia Virina Tago 2009
             alvoko el Hirosima, Japanio

Estimataj gesinjoroj en la mondo,

Okaze de la Internacia Virina Tago de UN, 2009, ni virinoj de Hirosima havos kunvenon sub la temo: Vivo kaj Kulturo, protekti vivon de infanoj kaj kune vivi en familio. Kion ŝanĝi por infanoj, homoj en estonteco?

La vivo de infanoj, de geknaboj estas minacata de milito kaj konflikto en la mondo sub ekonomia krizo. Ekde jarfino de 2008 bombado atakas loĝantaron de Ghaza, Mezoriento, viktimiĝas multaj infanoj, kaj doloras nia koro je raportoj el Ghaza sub la aeratako.

Sub milito, konflikto kaj ekonomia krizo rajtoj de infanoj libere vivi estas forrabitaj. Infana vivo droniĝas en malstabileco pro diversaj kaŭzoj, pro altrudita laboro, sklavkomerco, kaj sen edukado kaj neglekto.

Granda deziro de ni virinoj estas protekti kaj flegi la vivon de infanoj.

Ĉujare ni virinoj el Hirosima internacie alvokas pacon, kaj interŝanĝas solidarecan mesaĝon tutmonde. Ĉijare ni el atombombita Hiroŝimo alvokas al vi pri la temo: vivo, por ke ni kune kun vi konstruu vojon por prospera vivo de infanoj kun estonteco, ni luktu en sia loko solidarece kun vi.

Ni deziras ricevi de vi responde al nia alvoko vian mesaĝon kun noto pri viaj nomo, sekso, profesio, urbonomo kaj lando, ĝis la 20a, feb. por ke ni traduku ĝin en la japanan kaj prezentu en la kunveno.

s-ino NOBUMASA Tieko
Prez. de komitato el 20 organizoj por Internacia Virina Tago
2009, Hirosima.
municipo Hirosima.
                               Hirosima, la 15an, jan. 2009.

kontaktpersono:
Vicprez. s-ino OSIOKA Taeko
osioka@mail.goo.ne.jp

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon


BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 148,391
Hodiaŭ : 0 Hieraŭ : 3