[Tragedio] 6 homoj mortis pro polica subprem-operaco
Urba rekonstruada politiko forpelis loĝantojn kaj finfine murdis homojn.
La forpelito evitinte brulegon falis sur grundo.
La ĉefo de Seula Polic-administrejo Kim Seokgi agnoskis enĵeti polican sturmataĉmenton(kutime ili estas specialaj policoj kontraŭ teroro). Kaj forpelitaj loĝantoj kontraŭbatalis per flambotelo. Jam policanoj sciis la danĝeron de brulego, tamen ili devige plenumadis la subpremadon. Dum la subpremado okazis granda brulego kaj la viktimoj estis brulmortigitaj. La polica sturmataĉmento arestis loĝantojn.
La forpelitaj loĝantoj el siaj loĝejoj kaj vendejoj postulis sufiĉan kompenson por translokiĝi. Sed administracio de urbo Seulo, konstrua entrepreno, rekonstruada sindikato rifuzis doni sufiĉan kompenson al loĝantoj. Tial la loĝantoj komencis sidostrikon kontraŭ perforta forpelado. Ĉi akcidento koncernas ne nur pri ili, similaj rekonstruadoj kaj forpeladoj al loĝantaro en tuta loko de Seulo okazas sub rekonstruada politiko tiel nomata de "Plano de Nova Urbo"(New Town Plan) post elektiĝo de prezidento Lee Myeongbak.
Klasbatalo en SudKoreio
Mi pensas, ke ĉi tia afero estas klasbatalo en Koreio. Ĉar la Plano de Nova Urbo estas fakte
Serioza problemo estas ne nur ĉi tio. Tiel nomata de publika aŭtoritato, policoj senobstrukce faras fizikan perforton al malriĉuloj, malfortuloj. Ĉikaze aŭtoritato uzis polican sturmataĉmenton. Por subpremado ili alportis 1,600 policanojn kaj sturmataĉmenton.
Pli ol 2,000 civitanoj en Seulo protestis kontraŭ policanoj kaj registaro pro la murdo al loĝantoj kaj rememoris la viktimojn. Sed batalpolicanoj pafis akvokanonon al ili. Krom tio, policanoj faris devige kadavro-ekzamenon tranĉante la kadavrojn de viktimoj senakirinte konsenton de familianoj de viktimoj.
La perforto estas monopolita en manoj de la aŭtoritatulo, registaro nur por riĉuloj, kapitalistoj. Prezidento Lee Myeongbak komencis jam longe klasbatalon en Koreio forpelante malriĉajn loĝantojn. Neniel ni povos pardoni la perforton, murdon!
http://news.kbs.co.kr/asx/news_player2008.htm?kind=news&id=1708440&bid=0&isfull=0&url1=L25ld3NsaW5lLzIwMDkvMDEvMjAvNDAuYXNm&url2=L25ld3NsaW5lLzIwMDkvMDEvMjAvMzAway80MC5hc2Y=&url3=L25ld3NsaW5lLzIwMDkvMDEvMjAvNzAway80MC5hc2Y