'Belarto'에 해당되는 글 1건</h3>
  1. 2009.02.22 La Korea Moderna Belarta Ekspozicio


La Korea Moderna Belarta Ekspozicio

La Korea Moderna Belarta Ekspozicio okazas ĉe Galerio Deoksugung ekde la 23a de Decembro 2008 ĝis la 22a de

사용자 삽입 이미지

Portreto de du homoj - LEE Quedae

Marto 2009. Ĉi tiu ekspozicio estas senpaga, tamen por eniri en Deoksugung oni devas pagi nur 1,000 koreaj ŭonoj(malpli ol 1 usona dolaro). La temo de la ekspozicio estas demando pri moderno.

Laŭ mi, la plej ŝatata pentristo estas LEE Quedae, ĉar liaj pentraĵoj havas misterajn lumojn de modernaj personoj en Koreio. Kaj oni troveblas erotikan leteron de LEE al lia edzino YU Gabbong. Tio estas sincera kaj honesta. Mi povis supozi lian karakteron serenan samtempe pasian.

Knabino kun bebo - PARK Sugeun










Krome ankaŭ belartaĵoj de tre famaj pentristoj LEE Jungseop kaj PARK Suguen estas elstaraj. Interesa punkto estas, ke multaj bildoj en moderna epoko esprimas knabinojn, kiuj estas dorsportantaj ŝiajn malpliaĝajn fratojn. Pliaĝa fratino vokas nostalgion al la perdita pasinteco en Ĝoseon(Koreio antaŭ koloniiĝo fare de Japanio), kiu mem estas kreita en moderna epoko.

Korea historiisto YUN Haedong diris, ke ĉiu moderno estas kolonia moderno. Ĉar eĉ socio mem de imperiismaj landoj havas kolonion interne. Subpremataj laborantaj socitavoloj ĉiam havis pozicion de loĝantaro de kolonio.

Vidu http://www.koreamodern.com


 

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon


BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 148,365
Hodiaŭ : 0 Hieraŭ : 0