Raporto pri Vintra Kunloĝado por vigligi Esperanto-movadon
Memorfoto de Vintra Kunloĝado
Joseph gvidis bazan kurson de Esperanto por komencantoj. Eble 7 aŭ 8 komencantoj ĉeestis en baza kurso laŭ mia memoro. Post la kurso loĝantoj en Malplena Domo decidis lerni Esperanton por utiligi en siaj aktiveco.
Miyazawa prezentis kiel povas instrui kaj ludi per Esperanto. Li faris ordonon al alia homo per Esperanto. Poste la ordonita homo devas fari la ordonon kompreninte Esperantan ordonon. La ordonito sinsekve ordonas al alia homo per Esperanto. Ĉi tio estas praktiki Esperanton tiel nomata de Miyazawa-metodo. La metodo ridigis, kantigis, paroligis homojn Esperante.
Esperanton per Miyazawa-Metodo
Kara prezentis pri Vojaĝo al Afriko por establi Justan Komercadon. Inter Ganao kaj Koreio jam komenciĝis Justa Komercado. El Koreio Esperantistoj kaj kunlaborantoj sendis uzitajn komputilojn al Ganao kaj el Ganao oni sendis lignajn skulptaĵojn. Kara klarigis ke poste por establi socian solidarecan firmaon iom pli iom ni disvastigos la sferon de Justa Komercado(flanke de komercaĵo ekz. organika sapo, flanke de aktivo ekz. seminario por komprenigi spiriton de Justa Komercado). Li prezentis multajn fotojn de homoj, fabrikoj, plantoj de Ganao kaj Togolando.
Kashima prezentis fotojn kaj videojn pri aktivado de anktivistoj en Koenji en Tokio. En la fotoj japanaj aktivistoj manifestaciis per muziko kaj danco. Ili nomis tion kiel SOUND DEMO(Sona Demonstracio). En la manifestacio oni vestis kostumojn de japana animada filmo kaj kriis kontraŭ japana registaro por gajni rajton de neregulaj laboristoj(Freeter). Ili aktivas ankaŭ por kontraŭ milito kaj paco en Irako, Palestino kaj konfliktaj lokoj.
Ne nur socian problemon, sed ankaŭ multajn interesajn ludojn kaj interbabiladojn ni havis. Ni kune drinkis sakeon el Japanio, bieron memfaritan de loĝantoj de Malplena Domo. Ni longe Bazakurso de Esperanto
En la 7a de Decembro, matene ni kune promenadis al la Turo sur la monto Namsan. Tiam bedaŭrinde pro mia familia afero mi devis reveni al hejmo. Mi dankas al organizintoj, ĉiuj partoprenintoj en la Vintra Kunloĝado. Certe pere de la evento nia amikeco pliprofundiĝis kaj kelkaj komencantoj eklernas Esperanton. Ankaŭ por komencintoj la evento stimulis siajn aktivadojn pli ol pasinteco.
Pri la celo de Vintra Kunloĝado bonvole vidu suban tekston.
Kial ni havis kunloĝadon? Interbabilado kun Teo
Nuntempa mondo estas iom pli iom tutmondiĝanta. Tial nuntempa socia problemo estas ne nur loka, sed ankaŭ tutmonda. Ni sentas bezonon de tutmonda solidareco kaj kunbatalon kontraŭ subpremo, ekspluatado al proletaroj, malriĉuloj, kamparanoj, indiĝenoj, kripluloj, seksaj minoritatoj, k.a. de kapitalistoj laŭ kapitalisma tutmondiĝo. La solidareco kaj kunbatalo jam komenciĝis. Nun ni povas prezenti du ekzemplojn.
En Afriko ĝis nun multaj malriĉaj kamparanoj suferas pro malsatego. Ili ĉiam estas ekspluatata de grandaj multnaciaj entreprenoj. Ankaŭ ili bezonas egalan komunikadon plibonigi sian vivon. Nun ni ja bezonas pli justan mondon, pli justan komercadon.
Ni kredas eblecon de alia mondo. Ni diskutis diversajn sociajn problemojn kaj fartis dum du tagoj ĉefe por utiligi Esperanton.
La Preparkomitata Organizaĵoj de Kunloĝado :
- Paca Solidareco de Esperanto (PSE)
- Membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda en Koreio (SATanoj_en_K)
La Subtena Grupo - Membroj de Malplena Gastodomo