La Korea Moderna Belarta Ekspozicio Portreto de du homoj - LEE Quedae
La Korea Moderna Belarta Ekspozicio okazas ĉe Galerio Deoksugung ekde la 23a de Decembro 2008 ĝis la 22a de
Laŭ mi, la plej ŝatata pentristo estas LEE Quedae, ĉar liaj pentraĵoj havas misterajn lumojn de modernaj personoj en Koreio. Kaj oni troveblas erotikan leteron de LEE al lia edzino YU Gabbong. Tio estas sincera kaj honesta. Mi povis supozi lian karakteron serenan samtempe pasian. Knabino kun bebo - PARK Sugeun
Krome ankaŭ belartaĵoj de tre famaj pentristoj LEE Jungseop kaj PARK Suguen estas elstaraj. Interesa punkto estas, ke multaj bildoj en moderna epoko esprimas knabinojn, kiuj estas dorsportantaj ŝiajn malpliaĝajn fratojn. Pliaĝa fratino vokas nostalgion al la perdita pasinteco en Ĝoseon(Koreio antaŭ koloniiĝo fare de Japanio), kiu mem estas kreita en moderna epoko.
Korea historiisto YUN Haedong diris, ke ĉiu moderno estas kolonia moderno. Ĉar eĉ socio mem de imperiismaj landoj havas kolonion interne. Subpremataj laborantaj socitavoloj ĉiam havis pozicion de loĝantaro de kolonio.