'ekonomio'에 해당되는 글 1건</h3>
  1. 2009.02.14 Nuntempa Ĉinio: kia reĝimo?


Nuntempa Ĉinio: kia reĝimo?
Koreia ekonomio dependas je ĉinia merkato pli ol usona.

Lastatempe mi diskutis pri Ĉinio kun kelkaj amikoj. Fakte la diskutoj ĉefe koncernas, ke kio estas la karaktero de ĉinia reĝimo. Iuj insistas ke Ĉinio estas socialista reĝimo aŭ komunista reĝimo. Tamen mi ne pensas tiel.

Monda kapitalo pensas ĉinojn kiel plej granda konsumantaro en la mondo. Koreia ekonomio multe dependas je usona ekonomio tradicie, tamen nun pli multe dependas je ĉinia ekonomio ol usona. La dependeco al ĉinia ekonomio iom pli iom daŭre kreskas. Fakte Ĉinio(23.8%) estas la plej granda parto de proporcio de tuta eksporto el Koreio, poste EU(18.0%), ASEAN(11.5%), kaj Usono(11.0%) en januaro de 2008, laŭ korea ministrejo de informo kaj ekonomio. Tio montras nuntempa ŝanĝita pozicio de ĉinia kaj usona ekonomio rilate kun Koreio. Tamen ankoraŭ usona borso multe influas al korea borso.

Ĉiaokaze nuna krizo de ĉinia ekonomio influas multe al Koreio. Granda kapitalo en Koreio, ekz. Samsung, observas oportunon por profiti en evoluo de ĉinia ekonomio. Usona registaro havas tro multajn ŝuldojn al Ĉino. Ĉinio havas nacian obligacion de 650 bilionoj da usonaj dolaroj eldonitaj de ministrejo de financo de Usono. Tio signifas, ke 10% da publika ŝuldo de Usono estas pruntedonita el Ĉinio. Alivorte Ĉinio estas plej granda kreditoro de Usono. Usono uzis ĉinan kapitalon por militi en Irako kaj malŝpareme konsumi, laŭ usona ĵurnalo New York Times. Tial oni sentis, ke la granda ŝuldo de Usono minacas pacon en Orientazio kaj povas malvalorigi usonajn dolarojn.

사용자 삽입 이미지
Aliflanke mi bedaŭras, ke, pro la granda ekonomia evoluo en Ĉinio, multe detruos ekologian sistemon en la mondo. (Kompreneble mi ne volas kondamni plialtiĝo de viva kvalito de ĉina popolo, tamen ĉu vere vivo de ĉina popolo pliboniĝis pro ekonomia evoluo?) Kaj imperiiĝo de Ĉinio sub la nomo de ĉiniige asimiliga ideologio(中華思想) estas sufiĉe danĝera. Ekz. Subpremado de sendependa movado en Tibeto.

Interno en Ĉinio ankaŭ havas grandan problemon. Diferenco de malriĉo kaj riĉo pliprofundiĝis dum lastaj 30 jaroj. La koeficiento de Gini de Ĉinio estas 0.47 en 2008. Tio estas pli granda ol 0.4(la modulo de la koeficiento, kiu povas kaŭzi ribelon), do sufiĉe danĝera situacio. Mi pensas, ke sendependa laboristara movado nekontrolata de registaro bezonas por gajni rajtojn de laboristoj en Ĉinio.
Nun en Koreio, oni tute ne konsideras ĉinion kiel socialisma reĝimo. Korea registaro rigardas ĉinion kiel partnero aŭ konkuranto de komercado. Ankaŭ mi pensas, ke nuna Ĉinio estas pseŭda socialisma reĝimo. Ĉar kapitalistoj libere membriĝas al la Ĉina Komunista Partio, fakte la partio subtenas ĉinajn kapitalistojn. Mia ĉina amiko ankaŭ diris al mi, ke Ĉina Komunista Partio nur buŝe parolas komunismon. Jam ĉina komunismo transpaŝis limon de pragmatismo.

Tamen mi nun volas demandi, ke kio estas komunismo. Komunismo estas teorio pri kondiĉo de liberiĝo de proletaro laŭ Markso kaj Engelso. Sed ĉu ekzistis aŭ eblas komunisma reĝimo? Mi pensas ke, aktivante kontraŭ kapitalista reĝimo fari nunan komunan vivon kaj alternativon estas plej grave.

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon


BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 148,365
Hodiaŭ : 0 Hieraŭ : 0