'konsol-virino'에 해당되는 글 1건</h3>
  1. 2009.03.20 Mia koro ne malvenkis (2)


Mia koro ne malvenkis

2009. 3. 20. 03:28

Mia koro ne malvenkis
Dokumentfilmo pri korea konsol-virino loĝanta en Japanio

사용자 삽입 이미지
Mi spektis la dokumentfilmon "Mia koro ne malvenkis" ĉe Nacia Asembleo en la 13a de Marto, 2009. Tiam okazis malfermita spektado de la filmo. En la filmo aperas t.n. konsol-virino(fakte seks-sklavino) de japana imperiisma armeo en la 2a mondmilito. Nun nur unu persono vivante loĝas en Japanio. Ŝia nomo estas SONG Sindo. Ŝi diras en la filmo: "Neniam faru militon stultan!"

Personoj en <Subtena Grupo por Juĝo de konsolvirino loĝanta en Japanio> ĉiam kune batalis kun maljunulino SONG kontraŭ japana registaro dum 10 jaroj. Ili reciproke influis kaj ŝanĝiĝis mem. Mi spektis la forton de la homoj en la filmo.

Do, kvankam la juĝo estis finita malbone, nia koro ne malvenkis!

Vizitu suban ret-paĝon por vidi antaŭavizan version.
http://blog.naver.com/songsindo/80062291489

Muzeo pri Milito kaj Virina Rajto
http://www.whrmuseum.com

Instalita de Paz

Skribu Aldonaĵon

  1. Masakato
    2009.03.29 23:51
    댓글 주소 수정/삭제 댓글
    Kara Paz,

    Mi kunlaboras kun NRO, kiu subtenas Historimuzeon en Nanum-domo,
    en kiu logxas eks-sekssklavinoj por la japana armeo dum la milito.
    La organizo funkcias fare de japanoj kaj koreoj logxantaj en Japanio, eldonas novajxleteron, varbas subtenantojn, kolektas kotizon, sendas monon al la Historimuzeo, ekspozicias pri sekssklavinoj, vizitas Nanum-domon, invitas la sekssklavinojn por prelegvojagxo en Japanio.
    Bedauxrinde la eks-sekssklavinoj pli kaj pli maljunigxas kaj malsanigxas pro la alta agxo. Kelkaj jam forpasis.

    Porinforme pri la Historimuzeo kaj Nanum-domo:
    http://www.nanum.org
    http://www.cybernanum.org
    http://www.nanum.org/main.htm
    • 2009.03.30 13:44 신고
      댓글 주소 수정/삭제
      Kara Masakato, mi dufoje vizitis Nanum-domon kaj historian muzeon en Koreio. Tie mi sentis, ke ni nepre devas klopodi por ne militi inter ŝtatoj. Ĉar ĉiam malfortuloj suferas pro grandaj mizeraj aferoj en milito. Mi elkore dankas solidarecon de la japanaj civitanoj. Solidareco, tio estas vere nia afero.


BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 148,365
Hodiaŭ : 0 Hieraŭ : 0