La Deklaracio de Bordeaux

사용자 삽입 이미지
Deklaracio de la internacia asembleo de la Junaj Liberpensuloj

ĵaudon la 7an de oktobro 2010

Falsa ideo ofte disvastigita asertas ke pro la konsumemo, la junularo hodiaŭ ne plu havas etikajn kaj filozofajn valorojn kaj do ne bezonas eksterajn formojn de spiritualeco kaj moralajn principojn, alidirite la junularo niaepoke bezonas religion. Kiel liberpensuloj ni dezirus aserti nian malkonsenton pri tiu unuflanka vidpunkto. Same kiel por la junuloj de ĉiuj anataŭaj epokoj, ni aspiras individuan liberecon, ĉefe pens-liberecon.

La libereco ne estas privilegio de aparta grupo sed natura rajto por ĉiu homo, sen konsidero de salajro, de nacieco aŭ de kredo. Kvankam la libereco estas nesenigebla homa rajto, tamen la plejmulto de la homoj estas plurmaniere subpremataj. Tial estas necese agadi por la libereco por ke ĝi restu oficialigita sub formo de firma leĝo en ĉiuj landoj de la mondo. Se ni ne konservos la liberecon, tio kio plu nomiĝos homaro, simple diseriĝos en diversajn specojn de sklaveco, inkluzive jugon de la racia penso. Per niaj agoj ni dezirus rememorigi al la mondo ke endas batali por tiu ĉi libereco kaj ke ĝin ni ne akiros pasive.

La libereco de konscienco troviĝas inter la unuarangaj tipoj de libereco. Ĝi cetere estas nedisigebla de la liberecoj de esprimo kaj de religio. Ĝi povas esti garantiata nur se la religioj restas ene de privata perimetro. Neniu oficiala agnosko de la Religioj, neniu publika financado de la Eklezio kaj de religiaj agadoj !

Tiel, Ŝtato ne disiĝinta de la religioj, estas Ŝtato sen libereco de konscienco aŭ kie libereco ne estas tute efektiva. Nur tute laika Ŝtato vere respektas kaj zorgas pri la libereco de konscienco de siaj civitanoj. Sen disigo de la religioj kaj de la Ŝtato, unu el la plej fundamentaj rajtoj ne estas aplikata. Kaj kiam io tia okazas, ni ne povas rigardi tiun apartan landon demokrata.

La liberpensaj asocioj ne estas kaj ne estu rigardataj kiel Eklezio de la ateismo. Por ni liberpensuloj, estus neakcepteble postuli la samajn maldemokratajn privilegiojn kiel la religioj subtenataj de la Ŝtato, kaj tiel atenci la liberecon mem por kiu ni agadas. Konsekvence, toleri ekziston de oficialaj religioj, agnoskitaj de la Ŝtato aŭ financataj por nur certiĝi ke ateismaj kaj agnostikaj organizaĵoj profitos de agnosko kaj de publika financado, ofendas la principojn de la liberpensaj organizaĵoj. La internacia asembleo de la Junaj Liberpensuloj oficiale denuncas kaj forĵetas tiajn farmanierojn, kiuj estas grava obstaklo sur la vojo al kompleta disigo de la religioj kaj de la Ŝtato, unua celo de la Asembleo.

La internacia Asembleo de la Junaj Liberpensuloj dezirus firmigi la fakton ke ĝi ne estas politika partio kaj ke ĝi estas sendependa de tiaj ajnaj organizaĵoj ; ni agadas por la tuta homaro, ne por apartaj grupoj aŭ individuoj.

Kiel liberpensuloj atentemaj je homa emancipo, ni celas ankaŭ aserti ke la libereco de konscienco kaj la rajto havi laikan Ŝtaton koncernas ĉiujn homojn sur Tero sendepende de ties nacieco kaj de la landlimoj ; nia batalo estu do internacia por profitigi la tutan homaron.

La internacia Asembleo de la Junaj Liberpensuloj deziras rimarkigi ke la batalo por la disigo de la religioj kaj de la Ŝtatoj tra la tuta mondo estas ekstreme grava devo por tiuj zorgemaj pri konservado kaj disvolvo de la homaj rajtoj kaj de la idealoj pri libereco.

Ni volus rememorigi ke la disigo de la religioj kaj de la Ŝtato havas longan kaj belan tradicion. La unua konata leĝo estis decidita en 1789 de Usono, kiu ĝin enmetis en la unuan amendon de sia Konstitucio en 1791. Samspeca leĝo estis starigita ankaŭ en Meksikio en 1859. Ĝi ekestis en Francio en 1905 post du antaŭaj provoj, en 1795 dum la franca Revolucio kaj en 1871 dum la komunumo de Parizo.

La franca leĝo de la 9a de decembro 1905a, estis uzata kiel referenco de la laikuloj en la tuta mondo, sed la historio de la libereco de konscienco ne finiĝas tiam, ekzemple la dua hispana Respubliko ĝin proklamis en 1931, antaŭ ol esti subpremita de la frankisma reĝimo, same kiel en multaj aliaj landoj de la mondo.

Tiu liberiĝa movado daŭris post la Dua Mondmilito. Sud-koreio kaj Japanujo ambaŭ enmetis la disigon de la religioj kaj de la Ŝtato en la 19a kaj 20a artikoloj de siaj Konstitucioj. La portugala Konstitucio de 1976 establis la disigon de la Eklezioj kaj de la Ŝtato sed, kontraŭe al ĝi, la Konkordato kun la katolika Eklezio estis pluigita en 2004.

La procezo de disigo de la religioj kaj de la Ŝtatoj plu daŭras. En 2008, Nepalo abolis la monarĥion kaj starigis konstitucion kiu mencias : "Nepalo estas sendependa Ŝtato, nedisigebla, memdecida, laika, akceptema kaj plene demokrata". Bolivio starigis per referendumo, laŭ pli ol 60% da favoraj voĉoj, novan konstitucion demokratan, laikan kaj socialan. En januaro 2010, la nova Konstitucio de Angolo proklamis en sia 10a artikolo la disigon de la religioj kaj de la Ŝtato. En Februaro 2010 la meksikiaj deputitoj balotis reformon por konservi la laikan kvaliton de la Meksika Ŝtato per la 40a artikolo de sia Konstitucio.

La 26an de Aprilo 2010, la civitanoj de Berlino fiaskigis la kampanjon Pro-Reli. Diversaj junularaj organizaĵoj kaj laikaj asocioj kreis union por disigo de la Eklezio kaj de la Ŝtato en Luksemburgio, kie laŭ freŝdata sondado ILRES, 61% de la civitanoj ĝin favoras. En la Federacio de Rusio, la Instituto por Libereco de Konscienco, la Grupo Helsinki de Moskvo kaj aliaj organizaĵoj aktivas por protekti en tiu Ŝtato la laikecon minacatan de fi-procesoj far la registraro sub instigo de religiaj fanatikuloj. En 2009 atea Defilado okazis en Krakovio, kio pruvas ke rezistado ekzistas ankaŭ en tiu lando akre atakita de la klerismo.

사용자 삽입 이미지

Kunsente kun la universala aspiro al la libereco, la internacia Asocio de la Junaj Liberpensuloj proklamas sian volon promocii la disigon de la religioj kaj de la Ŝtato en la tuta mondo, ĝin defendi kie ĝi estas minacata kaj ĝin konkeri kie ĝi ne ankoraŭ ekzistas.

Ĝi asertas ke la disigo de la religioj kaj de la publika instruado estas necesa por protekti la liberecon. Estu neniu kurso pri religio en la publikaj lernejoj, neniu publika universitato de teologio, neniu speco de religia instruado financata per publikaj budĝetoj. La libereco de konscienco de la lernantoj kaj ilia rajto memdecidi estu protektataj. Ankaŭ la rajto de la gepatroj provizi siajn infanojn per edukado konforma al siaj konvinkoj, ĉu religiaj ĉu ne, estu respektata. Kiam iu Ŝtato proponas publikan kaj senpagan instruadon, ĝi ne kontraŭu la ĉi-antaŭe menciitajn rajtojn.

Por akiri la liberecon de konscienco kaj por oficialigi la disigon de la religioj kaj de la Ŝtatoj en la tuta mondo, la liberpensuloj ne povas agi sen komuna ago-plano, do devas kunagi. Tial la Internacia Asembleo de la Junaj Liberpensuloj aprobas kaj instigas la kreadon de internacia organizaĵo de liberpensuloj proponita de la Internacia Lig-Komitato de Ateistoj kaj de LiberPensuloj (CILALP).

La internacia Asembleo de la Junaj Liberpensuloj invitas la organizaĵojn de Liberpenso kaj la liberpensoj de ĉiuj landoj respondi al la alvoko por Internacia Asocio de LiberPenso kaj sendi delegitojn al la Kongreso de Oslo en Aŭgusto 2011.

Liberpensuloj de ĉiuj landoj, unuiĝu !

Vivu la libereco de konscienco en ĉiuj landoj !

Vivu la Internacia Asocio de la LiberPenso !

Artigues-près-Bordeaux, la 9an de Julio 2010.

Charles Allain, Nacia Federacio de la LiberPenso, Francio

Hansi Brémond, Nacia Federacio de la LiberPenso, Francio

Mateusz Burzaŭa, Stowarzyszenie Młodzi Wolnomyśliciele, Kraków, Polska

Coralie Charry, Nacia Federacio de la LiberPenso, Francio

Arthur Joyeux, Nacia Federacio de la LiberPenso, Francio

Lino Klevesath, Bündnis für Laizismus, Deutschland

Andrzej Łaŭecki, Stowarzyszenie Młodzi Wolnomyśliciele, Kraków, Polska

Adrien Leclerc, Nacia Federacio de la LiberPenso, Francio

André Sankari, Towarzystwo Humanistyczne, Warszaŭa, Polska

Sven Wortmann, Bündnis für Laizismus, Deutschland

Анна Жердева (Anna Zherdeva), Московская Хельсинкская Группа, Россия (Moscow Helsinki Group, Russia)

신고
Instalita de Paz

Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso

mardo 31a aŭgusto 2010


Veninte el ĉiuj kontinentoj, ili konjektis ke necesas kolektive finopunkti la disecon de la asocioj el diversaj landoj kiuj, tra la mondo, sin proklamas liberpensaj aŭ ateistaj.

Fakte, la nepre necesa batalo por la disigo de la religioj kaj de la ŝtatoj, eĉ se formale nacia, havas nenegeblan karakteron internacian pro la politikaj kaj filozofaj principoj kiujn ĝi starigas.

La batalo por la triumfo de totala libereco de konscienco ne povas esti sen enkonstitucia postulo de plena kaj entuta disigo de la publika sfero kaj de la religioj. Tiu filozofa movado fontis el la jarcento de la Klerismo kiu montris la vojon al la mondo.

Dum pli ol du jarcentoj, la Disigo ekestis en Usono kaj etendiĝis al Meksikio, al Francio, al Sovetio, al Turkio kaj al pluraj aliaj landoj kiel en Hispanio en 1931. Tute ne malfortiĝante, malgraŭ multaj malfacilaĵoj, tiu historia movado de emancipo de la konsciencoj kaj de la popoloj plu etendiĝas. Freŝdate, viciĝis Nepalo kaj Bolivio en plenumo de tiu liberiga ago.

Inspirite de tiu ideo la 250 ĉeestantoj de la tutmonda Kongreso de la Liberpenso en 2005 proklamis la fondon de la Internacia Komitato de Kunligo de la Ateistoj kaj de la Liberpensuloj (CILALP).

De tiu dato, la CILALP komencis agi. Interŝanĝoj okazis, interalie per interreto. Dufoje la CILALP kunvenis la 4an de junio 2008 en Washington-DC, kaj en Londono la 7an de junio 2009.

Dufoje la diversaj ĉeestantoj konfirmis sian konsenton por ke estu decidita la bazo de fondado de nova Internacia Asocio de la Liberpenso. Ili decidis ke la plej trafaj momento kaj loko por tio estos sendube, la venonta internacia kongreso de la Internacia Humanista kaj Laika Unio (IHEU) en aŭgusto 2011, en Oslo en Norvegujo.

Tial, sin apogante sur tiu denova mandato, la subskribantoj de tiu alvoko adresiĝas al ĉiuj samideaj asocioj tra la mondo por firme antaŭeniri al tiu celo.

La subskribantoj alvokas ilin por ke ili esprimu sian opinion pri la jenaj demandoj :

1- Ĉu vi estas interesataj de la Fondo de Internacia Asocio de la Liberpenso ? 2- Ĉu vi konsentas membriĝi al la Tutmonda Kongreso de la Liberpenso kiu ekfondos ĝin en aŭgusto 2011 en Norvegujo ? 3- Ĉu vi deziras aktive partopreni la Komitaton de preparado de tiu tutmonda Kongreso ? 4- Ĉu vi volas esti regule informitaj pri la stato de la laboro ?

Anor Albert, Instruisto, membro de la svisa Libera Penso Besson Philippe, franca Liberpenso Blondel Marc, franca Liberpenso Boroiu Nicolae, Asocio por Emancipado de la Laboristoj de Rumanujo Cloutier Bernard, Humanista Fondumo de Kebekio, Kanado Delgado Francisco, Prezidanto de Laika Eŭropo, Hispanujo Estrella T. Hugo, Prezidanto, Center for Inquiry - Italujo, Humanisto - Argentino Eyschen Christian, franca Liberpenso Gindrat Michel, Sindikatisto Instruisto Neuchâtel, Svislando Goeringer Conrad, American Atheists, Usono. Gousseva Julia, Centro de edukado kaj de esplorado Praxis, Rusujo Hodgkinson Jean, Liberpensulo de Toronto, Ontario, Kanado. Hofer Daniel, Socialista Partio Neuchâtel, Svislando Igwe Léo, Humanisto, Niĝerio Johnson Ellen, Executive Director, Enlighten The Vote, Usono Lafouge Jacques, franca Liberpenso Laxalte Terra Elbio, Liberpensulo, Uruguajo Lepeix Roger, franca Liberpenso Liddle Terry, Freethought History Research Group, Britujo. Mc Arthur Ed, Freethought History Research Group, Britujo. Meylan Georges, Libera Penso, Svislando Moll Shirley, Athée Minnesota, Usono Ozon-Iancu, Asocio por Emancipado de la Laboristoj de Rumanujo Petersen Steve, Ateisto Minnesota, Usono Porteous Wood Keith, National Secular Society, Britujo. Riba Albert, Unio de la Ateistoj kaj Liberpensuloj, Hispanujo Rivière Christian, Prezidanto de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO) Robyn Johannés, Prezidanto de Unio de Ateistoj Sankari Nina, Pollando Susanne Charles, profesoro de la libera universitato de Bruselo , Prezidanto de la European Association of Global Bioethics, Belgujo Thain Richard G.L, Liberpensulo, Humaniste Kanado Tudor Marian, Asocio por Emancipo de la Laboristoj de Rumanujo Zimmermann Michel, Libera Penso Svislando

국제 자유사상 협회의 호소
2010년 8월 31일(화)

2005년 7월 4일 파리에서 프랑스 자유사상연맹이 발기한 국제 휴머니스트 비종교인 연합(IHEU)의 국제대회(29개국 250명이 참여한)에서 참가자들은 자유사상가들에게 요구되는 행동에 관해 토론했다. 

자신을 자유사상가 또는 무신론자라고 선언한, 전 세계 모든 대륙에서 온 사람들은 다양한 나라에서 다양한 협회들의 분열을 집단적으로 종식할 필요가 있다고 주장했다.

사실, 종교와 국가를 분리하기 위해 반드시 필요한 투쟁은, 심지어 공식적인 민족 종교의 경우라 하더라도, 그것이 세우는 정치적 철학적 원리들 때문에 부정할 수 없는 국제적 성격을 지닌다.

양심의 총체적 자유의 승리를 위한 투쟁은 공적인 영역으로부터 종교를 완전히 분리하는 것에 관한 헌법 내적 요구 없이는 가능하지 않다. 그러한 철학적 운동은 세계에 (휴머니즘의) 방향을 제시했던 계몽주의 시대로부터 유래한다.

2세기 이상 미국에서 종교와 국가의 분리가 시작되었고, 멕시코, 프랑스, 소련, 터키, 그리고 1931년의 스페인에서처럼 여러 다른 나라로 확산되었다. 많은 어려움이 있었음에도 양심의 해방과 민중의 해방을 위한 역사적 운동은 더욱 확산되었다. 최근에는 네팔, 볼리비아도 그러한 해방 운동의 대열에 합류했다.

그 사상에 영감을 받아서 250명의 전 세계 자유사상 대회 참석자들은 2005년에 무신론자와 자유사상가 동맹의 국제 위원회(CILALP)의 설립을 선언했다. 

그날부터 무신론자와 자유사상가 동맹의 국제 위원회(CILALP)는 행동하기 시작했다. 특히 인터넷을 통한 교류가 활발히 일어났다. 무신론자와 자유사상가 동맹의 국제 위원회(CILALP)는 2008년 7월 4일 워싱턴에서, 그리고 2009년 6월 7일 런던에서 두 차례 집회를 가졌다.

두 차례에 걸쳐 다양한 참석자들은 새로운 자유사상 국제 협회를 설립하기 위한 기초를 확정해야 한다고 동의했다. 그들은 그것을 위한 가장 적합한 시간과 장소는 의심할 바 없이 다가올 국제 휴머니스트 비종교인 연합(IHEU)의 국제대회(노르웨이 오슬로에서 2011년 8월에 열리는)라고 결정했다.

그래서 그 위임장에 동의하면서, 이 호소의 서명자들은 (자유사상과 휴머니즘의) 목적을 향해 확고히 전진하기 위해 전 세계의 모든 뜻을 같이하는 협회들에게 호소하며 연명한다.

서명자들은 다음과 같은 질문에 관해 자기 의견을 피력해 줄 것을 호소한다.

1. 당신은 자유사상 국제 협회의 설립에 관심이 있습니까?
2. 당신은 노르웨이에서 2011년 8월에 설립될 자유사상 세계 대회에 참여하는 데 동의하십니까?
3. 당신은 그 세계 대회의 준비 위원회에 활동적으로 참여하기를 원하십니까?
4. 당신은 이 일의 진행 정도에 관해 지속적인 정보를 받고 싶습니까?


아노르 알버트, 교사, 스위스 자유사상 회원
베송 필립, 프랑스 자유사상
브론델 마크, 프랑스 자유사상
보로이유 니콜라에, 루마니아 노동자 해방 협회
클루티에르 베르나르드, 캐나다 퀘벡 휴머니스트 재단
델가도 프란치스코, 스페인 비종교 유럽의 회장
에스트렐라 T. 휴고, 이탈리아 연구 센터
휴머니스트, 아르헨티나
에이쉔 크리스티앙, 프랑스 자유사상
긴드라트 미쉘, 스위스 노이차텔 조합운동가, 교사
괴링거 콘라드, 미국 무신론자
고우쎄바 줄리아, 러시아 프락시스 교육연구센터
호킨슨 진, 캐나다 토론토 온타리오 자유사상가
호퍼 다니엘, 스위스 노이차텔 사회당
이그베 레오, 나이지라아 휴머니스트
존슨 엘렌, 미국 현명한 투표 실행팀장
라포그 작스, 프랑스 자유사상
라살테 테라 엘비오, 우루과이 자유사상가
레펙스 로저, 프랑스 자유사상
리들 테리, 영국 자유사상 역사 연구 그룹
맥 아서 에드, 영국 자유사상 역사 연구 그룹
메일란 조지, 스위스 자유사상
몰 셜리, 미국 미네소타 무신론자
오존-이안추 루마니아 노동자 해방 협회
피터슨 스티브, 미국 미네소타 무신론자
포티어스 우드 케이스, 영국 국가 비종교 협회
리바 앨버트, 스페인 무신론자와 자유사상가 연합
리비에르 크리스티앙, 전 세계 무신론자 에스페란토 기구(ATEO) 회장
로빈 요하네스, 폴란드 상카리 니나 무신론자 연합의 회장
수잔느 찰스, 벨기에 브뤼셀 자유대학의 교수, 글로벌 생명윤리 유럽 협회 회장
테인 리처드 G.L, 캐나다 휴머니스트, 자유사상가
튜더 마리안, 루마니아 노동자 해방 협회
짐머만 미쉘, 스위스 자유사상


신고
Instalita de Paz

BLOG main image
Blogo de Paz

공지사항

Kategorio

Vidu Ĉiun Kategorion (89)
Spektaklo (1)
Filmo (7)
Kurso (6)
Libro (11)
Taglibro (10)
Socia Movado (21)
Vidpunkto (3)
Muziko (1)
Manifestacio (2)
Kunsido (8)
Intervjuo (2)
Artikolo (8)
Literaturo (2)
Belarto (1)
Socia Problemo (2)
Vojaĝo (4)
Totalo : 125,377
Hodiaŭ : 11 Hieraŭ : 16